×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Verda ondo por bicikloj

Verda ondo por bicikloj

Biciklado en urbocentroj povus esti multe pli agrabla, se ne daŭre ruĝa trafiklumo devigus onin halti. La atendado kostas tempon, la ĉiam denova ekveturo kostas forton, kaj la restado en la rekta ĉirkaŭaĵo ne estas vere bona por la sano. "Verda ondo" estus ideala, sed tio pro pluraj kaŭzoj estas malfacile realigebla. Ke diversaj biciklantoj stiras siajn biciklojn je malsamaj rapidecoj tra la stratoj, tio estas nur unu el tiuj kaŭzoj. Sed precize tiun verdan ondon oni nun provas realigi en la dana urbo Aarhus.

La dua plej granda urbo de Danlando volas kiel la ĉefurbo Kopenhago fariĝi modelo koncerne la akceladon de la bicikla trafiko. Bazaj elementoj de tiu strategio ne nur estos larĝaj bone ekipitaj biciklaj vojoj, sed ankaŭ iomete da alta teknologio kiu nun estas testata en la kadro de trafika kaj mediprotekta projekto de EU.

La teknologio kiu certigu al la biciklantoj fluan avancon, baziĝas sur RFID-sistemoj. Ĉe tio signaloj de elsendantaj transpondiloj estas pinĉitaj en la radradiojn, la koncerna ricevilo troviĝas apud la bicikla vojo. Se difinita nombro da biciklantoj estas preterpasinta la ricevilon, ĝi komunikas tion al la trafikluma instalaĵo ĉe la sekva stratkruciĝo en distanco de 50 ĝis 100 metroj kaj ŝaltas la trafiklumon al verda, ĝis la grupo estos alveninta je la alia flanko de la strato. La aŭtomobiloj intertempe devas atendi, eĉ se estus ilia vico se ne troviĝus la RFID-sendiloj sur la bicikloj.

La verda ondo por bicikloj tamen ne nur celas optimumigi la fluon de la trafiko. Ankaŭ aspektoj de sekureco ludas rolon ĉe tiu ideo. Ĉar la iniciatintoj prijuĝas tiujn situaciojn en kiuj amasiĝas multaj biciklantoj antaŭ ruĝa trafiklumo kiel aparte danĝeraj. Krome tiu solvo estos signife pli favorkosta ol ekzemple induktaj dratvolvaĵoj en la asfalto kiujn oni konas el la aŭtomobila trafiko.

"En Aarhus ni havas la vizion helpi al la biciklantoj kaj malaperigi aŭtomobilojn pli kaj pli el la urbocentro", diras la kunlaborantino de la projekto Louise Overgaard. Sed daŭros eĉ en Aarhus ankoraŭ iom da tempo ĝis la RFID-sistemo kovros la tutan areon. Ĝis nun nur la bicikloj de 200 volontuloj estas ekipitaj per la sendiloj kaj ricevilo funkcias nur ĉe mezgranda stratkruciĝo. Sed laŭ Overgaard la ŝancoj estas bonaj ke la projekto estos plivastigata al pli da biciklantoj kaj al pluaj urbokvartaloj.