×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Venki malsanon

Mi volus prezenti al vi hodiaŭ esperigajn novaĵojn, kiujn mi tralegis en mia semajnrevuo.

Post preskaŭ dek jaroj da esploroj en la Grandpolia Centro pri Pulmonologio kaj Torakokirurgio en Poznano oni prezentis unuajn revelaciajn rezultojn de nova terapio pri pulmokancero, nome la novan kuracilon nomatan LUCANIX, kiu estas kvaroble pli efika ol aliaj ĝis nun aplikitaj rimedoj. Oni esperas, ke danke al tio nur en Pollando sian vivon konservos ĉ. ok mil personoj jare, kaj - se ĉio okazos laŭplane - la unua livero de la novregistrita preparaĵo trafos ĝuste al Poznano.

Ĉiujare ĉ. 20 mil poloj ekscias, ke oni malkovris ĉe ili pulmokanceron. Ĝis nun ĉi diagnozo sonis kiel verdikto pro la fakto, ke nur ĉiu deka paciento travivas pli ol kvin jarojn post la konfirmo de malsaniĝo, kies rekono okazas kutime sufiĉe malfrue. Nun tamen multe indikas, ke danke al nova terapio prilaborita de la usona firmao NovaRx Corporation, la alvenonta jaro alportos pliboniĝon de la situacio. Temas pri vakcino, kiu ne agas kontraŭ la kancero mem, sed agas kontraŭ la faktoro, kiu elvokas la malsanon. La problemo eltrovi tiuspecan vakcinon konsistas en tio, ke nia imuna sistemo ne scipovas distingi, kiuj ĉeloj estas malsanaj, kaj kiuj sanaj. La ĉeloj de kancero estas fakte niaj propraj ĉeloj, kiujn nia imunsistemo ne scipovas agnoski malamikaj, kiel tio okazas kaze de bakterioj.

Teamo de sciencistoj el la Universitato en San Diego kaj la firmao NovaRx Corporation gvidataj de prof. Habib Fakhari premisis, ke oni devas instrui la homan imunsistemon pli bone trovi kaj rekoni kancerĉelojn. Tio ĉi kaŭzos, ke la sistemo kun ne tro granda helpo flanke de kuracistoj sukcesos venki maldeziratajn ĉelojn. Por komenci la „lernadon”, oni injektas la vakcinon ĉiumonate dum dek ok monatoj. La vakcino entenas modifitajn fragmentojn de la ĉeloj de pulmokancero, danke al kio la homa imunsistemo lernas rekoni kaj detrui la kancerĉelojn kaŝiĝantajn antaŭ ĝi. Krom negranda ruĝiĝo surbrake la vakcino postlasas neniujn maldeziratajn efikojn kaj la metodo estas plene sekura por sanaj ĉeloj, kion malpermesas ekz. kemioterapio aŭ radioterapio.

Aldone oni povas apliki ĝin eĉ kaze de pli progresintaj stadioj de la malsano. Nuntempe oni gvidas esplorojn en kelkdeko da centroj tra la mondo, ankaŭ en Pollando. Al la nova metodo subiĝis jam kelkdeko da pacientoj kuracataj en Krakovo, Varsovio, Lublino kaj Gdansko, tamen estas multe pli da volontuloj. Nur en Pollando miloj da malsanuloj ekhavis la esperon resaniĝi. Ĉiuj tamen devas atendi ĝis la nova medikamento estos oficiale registrita. Oni esperas, ke pluaj spertesploroj je malsanuloj konfirmos la ĝisnunan efikecon de la kuracilo.

Instigita de sia sukceso prof. Habib Fakhari komencis jam esplorojn pri aplikado de sia strategio koncerne cerbokancerojn kaj ni esperu, ke li atingos ĉi-kaze similan sukceson. Tamen oni devas por tio ankoraŭ iom atendi.