×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Valvo por elŝalti la spermofluon

Por preventi nedeziratajn kromproduktojn de sia seksaktiveco viro povas aŭ preni kondomon aŭ povas per operacio tratranĉigi sian spermodukton. Tio eble baldaŭ povos ŝanĝiĝi. Germana inventisto prezentas la spermoduktan valvon Bimek SLV - per ĝi la prevento funkcias per butonpremo.

La enkonduko de la kontraŭkoncipa pilolo revoluciigis nian seksan vivon. Post pli ol duona jarcento disponeblas konsiderinda kvanto da opcioj por prevento - almenaŭ por la virino. Por viro aliflanke prezentiĝas nur malmultaj alternativoj por malebligi la nedeziratajn produktojn de seksa plezuro: Jen la tute nesekura interrompita koito, jen la sufiĉe sekuraj sed aliflanke ĝenaj kondomoj aŭ la plej fidinda el ĉiuj metodoj: la sterilizo.

Se la evoluo de la afero iros laŭ la germano Clemens Bimek, tiuj preventmetodoj baldaŭ povus esti superfluaj. La lignaĵisto el la orientgermana Brandenburgo disvolvis dum sia libertempo preventmetodon por la viro kiu estas en- kaj elŝaltebla laŭ bezono aŭ emo. La 48-jarulo inventis la spermoduktan valvon.

Tiu valvo estas aparateto je grandeco de guma urseto kun baskulŝaltilo. Ĝi sidas rekte sur la spermodukto kaj tie regulas la fluon de la spermioj. La portanto povas palpi la ŝaltilon de ekstere sur la skroto kaj tie povas mem funkciigi ĝin.

Post kiam la inventinto de la aparateto kiun li nomis Bimek SLV (spermodukta valvo) tenadis ĝin dum jaroj sekreta, li nun turniĝas al la publiko. Ĉar li estas ĝis nun la sola viro kiu transplantigis al si la prototipon en la testikon kaj post kiam li dum praktika testado akiris bonegajn spertojn, li serĉas nun pluajn "testkuniklojn". La enplantado de la kesteto okazas dum duonhora operacio kun loka anestezio. La operacio similas al vazektomio. Post la tratranĉo de la spermodukto ambaŭ finaĵoj denove estas ligitaj kun la valvokorpo kaj ĉio estas firme lokigita en la skroto.

Ĉar kompreneble ĉiu viro ankaŭ rilate al sia spermodukto havas siajn individuajn ecojn, la Bimek-enplantaĵo estas havebla en la grandecoj XS, S, M, L, kaj XL. Intertempe la spermodukta valvo estas mondvaste patentita kaj teknike findisvolvita. Post maksimume tri jaroj la spermoduktaj valvoj estos en la merkato, esperas Bimek. Per investo ekde sumo de 1250 eŭroj eblas jam hodiaŭ certigi al si la akiron de la spermodukta valvo per antaŭmendo.

Por preventi nedeziratajn kromproduktojn de sia seksaktiveco viro povas aŭ preni kondomon aŭ povas per operacio tratranĉigi sian spermodukton. Tio eble baldaŭ povos ŝanĝiĝi. Germana inventisto prezentas la spermoduktan valvon Bimek SLV - per ĝi la prevento funkcias per butonpremo.

La enkonduko de la kontraŭkoncipa pilolo revoluciigis nian seksan vivon. Post pli ol duona jarcento disponeblas konsiderinda kvanto da opcioj por prevento - almenaŭ por la virino. Por viro aliflanke prezentiĝas nur malmultaj alternativoj por malebligi la nedeziratajn produktojn de seksa plezuro: Jen la tute nesekura interrompita koito, jen la sufiĉe sekuraj sed aliflanke ĝenaj kondomoj aŭ la plej fidinda el ĉiuj metodoj: la sterilizo.

Se la evoluo de la afero iros laŭ la germano Clemens Bimek, tiuj preventmetodoj baldaŭ povus esti superfluaj. La lignaĵisto el la orientgermana Brandenburgo disvolvis dum sia libertempo preventmetodon por la viro kiu estas en- kaj elŝaltebla laŭ bezono aŭ emo. La 48-jarulo inventis la spermoduktan valvon.

Tiu valvo estas aparateto je grandeco de guma urseto kun baskulŝaltilo. Ĝi sidas rekte sur la spermodukto kaj tie regulas la fluon de la spermioj. La portanto povas palpi la ŝaltilon de ekstere sur la skroto kaj tie povas mem funkciigi ĝin.

Post kiam la inventinto de la aparateto kiun li nomis Bimek SLV (spermodukta valvo) tenadis ĝin dum jaroj sekreta, li nun turniĝas al la publiko. Ĉar li estas ĝis nun la sola viro kiu transplantigis al si la prototipon en la testikon kaj post kiam li dum praktika testado akiris bonegajn spertojn, li serĉas nun pluajn "testkuniklojn".

La enplantado de la kesteto okazas dum duonhora operacio kun loka anestezio. La operacio similas al vazektomio. Post la tratranĉo de la spermodukto ambaŭ finaĵoj denove estas ligitaj kun la valvokorpo kaj ĉio estas firme lokigita en la skroto.