×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Valoro de profesia laboro

Valoro de profesia laboro

Vivo sen laboro evidente ne por ĉiuj homoj estas alstrebinda. Laŭ enketo plej multaj germanaj laborantoj preferus leviĝi matene kaj iri al laboro. Ĉu tio estus nepre la sama laboro, tio estas alia demando.

Ses trafoj en "Lotto" kaj poste forlasi la profesian laboron. Pri tio ĉiu revas, oni opinias. Sed vivo sen profesia laboro ne estas alternativo por ĉiuj homoj. Reprezenta enketo en Germanio montras ke alta monsumo fakte nur por ĉiu kvina laborprenanto estus kaŭzo forlasi la profesian vivon. Pli ol la duono de la enketitoj indikis ke ili ne ŝatus forlasi sian okupon. Eĉ se la financa subteno pro senlaboreco estus altega, preskaŭ tri kvaronoj de la germanoj preferus iri al laboro ol ricevi anstataŭajn pagojn.

La kaŭzo por tio estas ke laboro havas altan signifon en la vivo de la germanoj. Rekte post familio kaj partnereco (39 el 100 poentoj) laboro okupas rangon (34 poentoj) ankoraŭ signife antaŭ libertempo (20 poentoj) kaj socia engaĝiĝo (7 poentoj).

Tamen estas eta limigo: Eĉ se la plejmulto ŝatas daŭre profesie labori, preskaŭ 40 procentoj de la enketitoj serĉus alian laborokupon. Laboro estas laŭ tio por multaj monakirantoj ja alte aprezata okupo kaj malenuo. Tamen tiu sinteno ne estas sendependa de la speco de laboro.

Malmulte surprizas la ekkono ke laboro havas en la grupo de la solvivantaj prefere viraj kaj pli aĝaj enketitoj aparte grandan signifon. Virinoj kiuj laboras partatempe kaj kiuj vivas en partnereco aliflanke apartenas al la 25 procentoj de la laborantoj por kiuj laboro havas la plej malgrandan signifon.

Plej multaj junaj laborantoj estas konvinkitaj ke la preteco pri plua kleriĝo estonte fariĝos pli kaj pli grava por tenadi sekuran laborokupon. Pli aĝaj laborantoj kaj enketitoj kun malalta kleriĝo vidas tiun neceson nur je 45 procentoj.

Apud sekura laborokupo ankaŭ senpagaj laboroj kiel hejma laboro aŭ flegado de parencoj gajnas valoron. Tamen nur 20 procentoj opinias ke tiu speco de laboro en Germanio ricevas sufiĉe da rekono. Ili vidas laŭ la enketo urĝan bezonon pri politikaj agoj por plibonigi la sociajn kadrajn kondiĉojn koncerne al tio.

Valoro de profesia laboro

Vivo sen laboro evidente ne por ĉiuj homoj estas alstrebinda. Obviamente, uma vida sem trabalho não é para todas as pessoas. Laŭ enketo plej multaj germanaj laborantoj preferus leviĝi matene kaj iri al laboro. Ĉu tio estus nepre la sama laboro, tio estas alia demando. Se isso seria necessariamente o mesmo trabalho é outra questão.