×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ursula ĉe la 100-a UK

Ursula ĉe la 100-a UK

Miaopinie la pasinta jubilea – 100-a – Universala Kongreso de Esperanto en Lillo, Francio, estis granda sukceso. Ĝi ne estas la plej granda rilate la nombron de partoprenantoj, sed – estante en la 13-a loko – ĝi estis la plej granda ekde 1999: partoprenis 2698 homoj.

Kiel en ĉiuj grandaj kongresoj (ne nur esperantaj) bedaŭrindis, ke ne eblis ĉeesti ĉiujn interesajn programerojn. Sed evidente mi – kune kun preskaŭ ĉiuj partoprenantoj – ĉeestis la bonegajn Nacian kaj Internacian Vesperojn.

Opinias Barbara Pietrzak (en la revuo Esperanto, septembro 2015, p. 188): “La 100-a UK elstaris per la elano de la kultura programo, riĉo de klerigaj programeroj, flego de la komunumaj tradicioj kun aparta programero realigita en la unua kongresurbo de Esperanto, Bulonjo-ĉe-Maro, bunta ekskursa programo kaj specialaj programeroj por la ekstera publiko.” En la sama revuo Orlando E. Raola parolas pri “Rekorda scienca programo en Lillo” (p. 182).

Kaj pri TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) Olga Shiliaeva skribis sur p. 181, sub la titolo “UK en Lillo iĝis historia turnopunkto por la junularo”: “Oni ofte aŭdas, ke la junularo ne ŝatas partopreni Universalajn Kongresojn. Mi volas neniigi tiun miton, raportante pri la agado de la gejunuloj dum la 100-a UK en Lillo. La jubilean UK partoprenis junaj esperantistoj el ĉiuj anguletoj de la mondo. Pluraj estis denaskuloj – la plej juna aĝis nur kelkajn monatojn – kaj venis al la kongreso kun siaj gepatroj. Kelkaj venigis siajn familianojn, ankoraŭ neesperantistojn, por montri la etoson kiu ŝvebas en la aero dum niaj internaciaj eventoj kaj montri la funkciadon de nia lingvo en la praktiko.” Inter la pli ol 150 programeroj evidente kelkaj estis pli interesaj ol aliaj. Kelkajn ĉeestis nur malmultaj esperantistoj, dum aliaj plenigis grandajn salonojn.

Unu el la programeroj “furoris” (laŭ la Kongresa Kuriero), nome la teatraĵo, au monodramo, “Ursula”. Ĝi estis prezentata dufoje en mezgranda salono. Sed tio ne sufiĉis. Post peto de interesiĝantoj, kiuj ne povis eniri la salonon pro tropleniĝo aŭ ne povis ĉeesti la du fojojn pro aliaj kialoj, ĝi estis ripetata trian fojon en tre granda salono.

La monodramo estas adaptaĵo de parto de la libro Bona Espero, idealo kaj realo, verkita de Roman Dobrzyński. Ĝi “prezentas la aŭtentan vivsorton de germanino Ursula. Dum la Dua Mondmilito ŝi estis kiel senkonscia bela blonda infano aligita al la nazia rasprotekta programo Lebensborn (vivofonto), kies celo estis ‘bredado' de ‘superhomoj'. [...] Tra Esperanto alfronti ĉiujn militojn kaj batali kontraŭ netoleremo, malrespekto kaj ĉiuspecaj perfortoj, jen la mesaĝo de tiu ĉi prezentado.” (Kongresa Libro, p. 73) Kiu estas tiu germanino Ursula (germane: Urzula)? Estas Ursula Grattapaglia, edzino de itala esperantisto. La du geedzojn mi menciis en mia artikolo de la 25-a de februaro ĉi-jare pri la esperanta bieno-lernejo Bona Espero en Brazilo.

Aliaj informoj pri ili troviĝas en la esperanta Vikipedio. Mi citas nur kelkajn pri Ursula: “Ŝi eklernis Esperanton 16-jara, apud aliaj lingvoj, kaj ekde tiam aktivas en la movado. [...] En sia profesia laboro kiel samtempa interpretisto en eŭropaj kongresoj, ĉefe en Italio kaj Germanio, ŝi utiligis okazojn por informi pri Esperanto, precipe politikistojn kaj ĵurnalistojn. [...] [Ŝi] estis komitatano (1971-1992) kaj estrarano (1977-1983) de UEA. En 2005, ŝi fariĝis honora membro de UEA, pro sia laboro por Bona Espero [ekde 1974]. Ŝi estas ankaŭ honora civitan[in]o de la urbo Alto Paraíso de Goiás [kie troviĝas la bieno-lernejo].” Alia informo ne estas en Vikipedio: En 2012 ŝi ricevis kune kun sia edzo la premion Deguĉi, kiu “celas regule distingi la plej meritajn agantojn kaj projektojn, kiuj aktivas sur la kampo de la utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof kaj instruoj de Deguĉi Onisaburo”.