×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Truo en la muro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Sheila Spielhofer el Aŭstrio

Nia hodiaŭa edukada sistemo devenas de la industria revolucio. En la industrilandoj edukado kutime celas al la komuniko de informo de instruisto al grupo de tri- aŭ kvardek infanoj aŭ junuloj ĉar tiutempe je la komenco de la industria epoko ĝi estis la plej efika kaj malmultekosta metodo por rapide krei taŭgajn laboristojn por fabrikoj kaj administrantojn por la kolonioj.

La cifereca revolucio de nia epoko tamen profunde ŝanĝas la tutajn sociajn kaj ekonomiajn perspektivojn. Ĉi tio kondukas al la neceso pripensi la metodojn per kiuj ni preparu gejunulojn por la defioj de la estonteco.

Aparte en malriĉaj landoj multaj infanoj ankoraŭ ne havas la eblecon lerni eĉ bazajn edukajn kapablojn. Sed ankaŭ en riĉaj landoj tradicia edukado ne plu taŭgas por helpi infanojn trakti la kompleksajn problemojn de la moderna mondo. Krom tio ĝi ofte sufokas la naturajn entuziasmon kaj scivolemon de la lernantoj.

Novan alproksimiĝon al tiaj problemoj proponas Sugata Mitra, profesoro pri eduka teknologio kaj komunikado ĉe la universitato de Newcastle en Anglujo. Li nomas sian metodon “Minimally Invasive Education” ( Minimume Invada Edukado).

En 1999 li havis la ideon fari truon en la muro apud sia oficejo en malriĉa distrikto de Novdelio kaj meti komputilon tien. Post kelkaj minutoj grupo de scivolemaj infanoj kuniĝis antaŭ la ekrano kaj komencis ludi kaj diskuti pri la nova ludilo. Jam post kelkaj minutoj ili sukcesis uzi la tuŝekranon kaj eniri la interreton. Baldaŭ ili ankaŭ komprenis la plej oftajn ordonojn, kvankam ili ne estis lernintaj la anglan.

Tiam Mitra komencis fari demandojn por instigi diskutojn inter la infanoj, ekzemple li demandis al grupo, „De kiam ekzistas nia mondo kaj kiam ĝi malaperos?“ Li mem ne partoprenis la diskuton kaj donis neniun instrukcion. Du monatojn poste la infanoj prezentis al li lertan resumon de la informo pri la temo kiun ili trovis en la reto.

Poste Doktoro Mitra ripetis la eksperimenton en malriĉaj vilaĝoj en diversaj partoj de Barato por certigi ke liaj bonegaj rezultoj ne estis hazardaj. Sen klarigo li metis kioskon kun komputilo ĉe la strato aŭ meze de vilaĝo. Kaj sen escepto post kelkaj minutoj infanoj alproksimiĝis kaj komencis ludi. Rapide ili lernis la signifon de ĉirkaŭ ducent anglaj vortoj, kvankam ili ne povis prononci ilin. La sola diferenco inter la infanoj en la urbo kaj tiuj en la vilaĝoj estis ke en la vilaĝoj pli multaj knabinoj kaj pli junaj infanoj kiuj kelkfoje estis tro malgrandaj por tuŝi la ekranon partoprenis la novan ludon.

Ĉar la komputilo troviĝas en publika liberaera spaco infanoj en ekonomie malforta vivmedio povas uzi ĝin sendepende de lernejo aŭ instruisto. Tiu estas avantaĝo aparte por tiuj knabinoj kies gepatroj ne permesas al ili frekventi lernejon. Kune la infanoj esploras, lernas kaj ĝuas la interŝangojn kun samaĝuloj.

Tiu nova eduka paradigmo vekis tutmondan intereson. Intertempe multaj individuoj kaj entreprenoj kontribuas al la disvastigo de komputilkioskoj en Barato kaj aliaj landoj kaj al la produktado de taŭgaj lernmaterialoj kiujn infanoj povas senpage elŝuti. Spertuloj zorgeme protokolas la rezultojn.

Sugata Mitra estas konvinkita ke pere de lia metodo lernantoj rapide povas trovi solvojn ankaŭ por tre komplikaj problemoj, aparte tiuj kiuj estiĝas en la propra vivmedio. Li insistas ke plenkreskuloj ne entrudiĝu en la esploro. Ilia rolo estu kuraĝigi la infanojn persisti en liaj taskoj. Tiucele Mitra metis antaŭnelonge anoncon en britajn ĵurnalojn por trovi maljunulinojn, kiuj estu pretaj konversacii en Cloud (esperante: „nubostoro“) kiel amindaj avinetoj kun infanoj en aliaj landoj. Tuj ducent virinoj registriĝis.

En Anglujo Mitra enkondukis siajn metodojn en bazlernejojn, kie lernantoj formas grupojn da kvar aŭ kvin infanoj kaj uzas komputilojn en la klasĉambroj por solvi problemojn. Sed kompreneble ili devas ankaŭ plenumi la nacian instruplanon kaj observi la horaron de la lernejo, kio signifas ke ili ne havas la samajn kondiĉojn kiel la infanoj en Barato. Tamen multaj instruistoj raportas ke la infanoj montras pli da intereso pri la taskoj kaj la interkompreno inter la lernantoj pliboniĝas. Krome ŝajnas ke la lernantoj pli bone memortenas informojn. Aliflanke la instruistoj konfesas ke ili ofte ne povas sammezure antaŭprogresi per la komputilo kiel siaj lernantoj!

La cifereca revolucio ĵus komenciĝis sed ni jam vivas en epoko de daŭra ŝanĝiĝo de la vivocirkonstancoj. Por ni estas malfacile imagi mondon sen lernejoj, instruistoj kaj ekzamenoj. Sed eble por niaj idoj ĝi iĝos realaĵo.