×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Trirada aŭtomobilo kun karoserio el ŝaŭmaĵo

Du usonanoj en Tajlando starigis al si la taskon draste malaltigi la nombrojn de vunditoj kaj mortintoj ĉe trafikakcidentoj. Ilia solvo veturas sur tri radoj kaj nomiĝas Spira4u.

Ĉiujare vundiĝas ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj kaj mortas pli ol 1,2 milionoj pro trafikakcidentoj. En Azio la kvoto estas relative pli alta, ĉar tie ne nur loĝas signife pli da homoj, sed trafikas ankaŭ pli da malgrandaj motocikloj inter la aŭtomobiloj.

Kaj kie ne ekzistas ĉasio, tie apenaŭ estas io kio povus mildigi la fortojn de kraŝo. La usondevenaj fratoj Doug kaj Lon Ballard ankaŭ mem spertis akcidentojn kun motocikloj. Ili interalie pro tio ili finfine decidis daŭre vivi en Tajlando kaj Ĉinio.

Daŭris kelkajn jarojn por trovi solvon kiu unuavide ŝajnas esti logika. Temas pri 2,70 metrojn longa, 1,45 metrojn larĝa kaj 1,25 metrojn alta motorizita triciklo kun tegmento kiu nomiĝas Spira4u. La avantaĝon de la trirada dezajno klarigas Lon Ballard jene: "La antaŭa rado povas en kazo de trafo gliti flanken kaj kun ĝi la tuta veturilo. Tiel la Spira4u-o devas absorbi nur tre malmulte da trafoforto. " Sed nur je la dua vido evidentiĝas la apartaĵo de la minimume 200 kilogramojn peza veturilo. Ĉar la kompleta korpo konsistas el vitrofibro kaj ŝaŭmaĵo. La ŝaŭmmaterialo havas dikecon de 15 centimetroj. Malpli grandaj kunpuŝakcidentoj kaj kuntuŝoj sur parkumejoj do malaperos. Sed menciindas ankaŭ ke la en- kaj elparkumado povas esti iom ŝvitiga. Ĉar la veturilo ne posedas retroiran ŝalton kaj en tia kazo tio signifas: preni la veturilon, levi ĝin kaj ŝovi ĝin malantaŭen.

"Mi disvolvis la veturilon por protekti la homojn kaj interne kaj same ekstere de la veturilo. La partoj konsistas el vitrofibro kun strukturo de abelaj ĉelaroj kio igas la veturilon tre rigida kaj precipe malpeza", klarigas Lon Ballard. Tiu konstruo tamen estas facile muntebla. Necesas nur kunglui kelkajn plakojn de vitrofibro kaj se ĉio estas seka, tiam eblas plenumi la internan konstruadon kun la motoro kaj la tri radoj. La tuta muntado de la Spira4u-o daŭras nur kvar horojn. La motoro kun 150 kubaj centimetroj estas manovrebla per pedaloj. La veturilo estas plene naĝkapabla pro la karoserio el ŝaŭmmaterialo.

Surstrate veturante la Spira4u-o atingas rapidecon de 85 km en horo. Ĝi konsumas 2,6 litrojn da benzino por 100 kilometroj. La benzinujo kun 9,5 litroj da kapacito ebligas veturi 350 kilometrojn en unu vojo. Kiu ŝatas pli altan rapidecon kaj kiu aliflanke kontentas pri malpli granda distanckapacito, tiu povas elekti la version kun elektraj motoroj. Ĝi ebligas veturi sen reŝargo de la baterio entute 225 kilometrojn kaj atingas maksimuman rapidecon de 113 km en horo. La veturilo taŭgas por 2 maldikaj personoj.

Kaj la prezo estas favora: La benzina versio kostos 5500 eŭrojn kaj la elektra 9200 eŭrojn. Oni vidos ĉu la merkato akceptos la novan veturilon je tiuj prezoj.

Du usonanoj en Tajlando starigis al si la taskon draste malaltigi la nombrojn de vunditoj kaj mortintoj ĉe trafikakcidentoj. Ilia solvo veturas sur tri radoj kaj nomiĝas Spira4u.

Ĉiujare vundiĝas ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj kaj mortas pli ol 1,2 milionoj pro trafikakcidentoj. En Azio la kvoto estas relative pli alta, ĉar tie ne nur loĝas signife pli da homoj, sed trafikas ankaŭ pli da malgrandaj motocikloj inter la aŭtomobiloj.

Kaj kie ne ekzistas ĉasio, tie apenaŭ estas io kio povus mildigi la fortojn de kraŝo. La usondevenaj fratoj Doug kaj Lon Ballard ankaŭ mem spertis akcidentojn kun motocikloj. Ili interalie pro tio ili finfine decidis daŭre vivi en Tajlando kaj Ĉinio.

Daŭris kelkajn jarojn por trovi solvon kiu unuavide ŝajnas esti logika. Temas pri 2,70 metrojn longa, 1,45 metrojn larĝa kaj 1,25 metrojn alta motorizita triciklo kun tegmento kiu nomiĝas Spira4u. La avantaĝon de la trirada dezajno klarigas Lon Ballard jene: "La antaŭa rado povas en kazo de trafo gliti flanken kaj kun ĝi la tuta veturilo. Tiel la Spira4u-o devas absorbi nur tre malmulte da trafoforto. "

Sed nur je la dua vido evidentiĝas la apartaĵo de la minimume 200 kilogramojn peza veturilo. Ĉar la kompleta korpo konsistas el vitrofibro kaj ŝaŭmaĵo. La ŝaŭmmaterialo havas dikecon de 15 centimetroj. Malpli grandaj kunpuŝakcidentoj kaj kuntuŝoj sur parkumejoj do malaperos. Sed menciindas ankaŭ ke la en- kaj elparkumado povas esti iom ŝvitiga. Ĉar la veturilo ne posedas retroiran ŝalton kaj en tia kazo tio signifas: preni la veturilon, levi ĝin kaj ŝovi ĝin malantaŭen.