×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Teozofio Esperante

Pluraj “fakaj” asocioj de Esperanto havas ian kontakton kun la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ses el ili estas “aliĝintaj” asocioj, 31 estas “kontrakte kunlaborantaj” asocioj, la aliaj ne estas formale ligitaj al UEA.

Rilate al religiaj kaj filozofiaj asocioj:

Neniu el ili estas aliĝinta. Estas kunlaborantaj la jenaj:

Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj, Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, Bahaa Esperanto-Ligo, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Esperanto-Populariga Asocio (Oomoto), Filozofia Asocio Tutmonda, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, Internacia Naturista Organizo Esperantista, Kristana Esperantista Ligo Internacia, Kvakera Esperanto-Societo, Mondpaca Esperantista Movado, Spiritisma Eldona Asocio "F.V.Lorenz", Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio.

Nun - je la fino de 2014 – estis fondita la grupo “Teozofio Esperante”, kaj ĝi partoprenos en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo, Francio. Ĝi estas unu el ĉirkaŭ 120 asocioj kaj grupoj kiuj prezentiĝos dum la tiel nomata “Movada Foiro”.

Jam en 1934 la Enciklopedio de Esperanto informis pri Teozofio en malgranda artikolo:

Teozofio. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helena Blavatsky kaj kolonelo Henry Steel Olcott estis fondita Teozofia Societo en Novjorko, kies celoj estas: 1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto. 2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj. 3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de naturo kaj latentajn homkapablojn. La libro Religia literaturo en Esperanto (1994) informas – post listo de publikigaĵoj – la jenon pri teozofiaj grupoj:

Kroniko. Societoj por universala dikonado kaj religiesploro, inspiritaj i.a. de hinduismo, fonditaj ekde 1875 de s-ino Helena Petrovna Blavatsky k.a. Ĉar universala frateco estas unu tre fundamenta principo de teozofoj, estas komprenebla afero ke ni frue trovas tiajn en la esperantistaro. Teozofia Esperanta Ligo fondiĝis en 1911, kun la celo konigi teozofion, kaj esperanton uzigi kiel internacian lingvon en la Teozofia Societo. En 1913 la ligo komencis eldoni sian propran organon Espero Teozofia, kaj la antaŭa listo informas ankaŭ pri aliaj bultenoj, pli-malpli oficialaj ligorganoj. Centro de agado estis unue Parizo, poste Prago [...].

Post la dua mondmilito la TEL apenaŭ vivis. [...] En 1956 societano Frantz sciis pri nur tri esperantistoj en la Teozofia Societo. Sed jam la postan jaron geedzoj Betty kaj Anthony Kelly el Britio klopodis retrovi kaj reorganizi la TEL-anaron kaj proponis denove eldoni propran revuon. En la jaroj 1958-1959 ankaŭ tia revuo aperadis, sub la nomo Teozofia Lumo, kaj redaktita de la nomitaj geedzoj. En la lastaj jaroj ŝajnas plej aktivaj la esperantistoj inter la urugvajaj teozofoj, kaj per modestaj multobligaĵoj ili aldonis sufiĉe multe da titoloj al la verkaro en esperanto. Teozofoj ankaŭ kunvenas kelkfoje dum la universalaj aŭ naciaj kongresoj kaj igas reprezenti sin ĉe Interreligiaj kunvenoj [...].

Bedaŭrinde ankoraŭ estas malmultaj esperantistoj en la mondo (relative al la tuta loĝantaro) kaj multe malpli teozofoj (aŭ teozofiistoj). Do evidentas, ke ekzistas malmultegaj esperantistoj, kiuj estas ankaŭ teozofiistoj.

Sed hodiaŭ la interreto prezentas grandegan avantaĝon: oni povas komunikiĝi rapide kaj publikigi en retpaĝoj tekstojn, kiuj povas esti legataj tuj en la tuta mondo. Pro tio - kvankam la nombroj de esperantistoj en kluboj, asocioj kaj ĉiutipaj aranĝoj ŝajne malpligrandiĝas - la kontaktoj inter esperantistoj kaj la produktado de tekstoj (ekzemple en retmesaĝoj kaj blogoj) sufiĉe pligrandiĝas.

Tiel ankaŭ la nombro de kontaktoj inter esperantistaj teozofiistoj povas kreski. Kaj teozofiaj tekstoj – anstataŭ esti alireblaj en presitaj revuoj aŭ libroj por malmultaj homoj – povas esti legataj facile en ĉiuj regionoj de la mondo.

Pluraj “fakaj” asocioj de Esperanto havas ian kontakton kun la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ses el ili estas “aliĝintaj” asocioj, 31 estas “kontrakte kunlaborantaj” asocioj, la aliaj ne estas formale ligitaj al UEA.

Rilate al religiaj kaj filozofiaj asocioj:

Neniu el ili estas aliĝinta. Estas kunlaborantaj la jenaj:

Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj, Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, Bahaa Esperanto-Ligo, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Esperanto-Populariga Asocio (Oomoto), Filozofia Asocio Tutmonda, Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Internacia Komunista Esperantista Kolektivo, Internacia Naturista Organizo Esperantista, Kristana Esperantista Ligo Internacia, Kvakera Esperanto-Societo, Mondpaca Esperantista Movado, Spiritisma Eldona Asocio "F.V.Lorenz", Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio.

Nun - je la fino de 2014 – estis fondita la grupo “Teozofio Esperante”, kaj ĝi partoprenos en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo, Francio. Ĝi estas unu el ĉirkaŭ 120 asocioj kaj grupoj kiuj prezentiĝos dum la tiel nomata “Movada Foiro”.

Jam en 1934 la Enciklopedio de Esperanto informis pri Teozofio en malgranda artikolo:

Teozofio. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helena Blavatsky kaj kolonelo Henry Steel Olcott estis fondita Teozofia Societo en Novjorko, kies celoj estas: 1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto. 2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj. 3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de naturo kaj latentajn homkapablojn.

La libro Religia literaturo en Esperanto (1994) informas – post listo de publikigaĵoj – la jenon pri teozofiaj grupoj: