×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Sufiĉas unufoje en la semajno

Sufiĉas unufoje en la semajno

Ĉu ĉiutage, ĉu unufoje dum semajno aŭ dum monato, egale kiel ofte - kun kiu ofteco de seksumado paroj estas plej kontentaj kun sia rilato kaj sia vivo? Psikologoj volas finfine eltrovi tion detale.

Kiam psikologoj esploras pri la vivofeliĉo, tiam ili foje sonas kvazaŭ kiel ekonomikistoj. Al kiu okupo oni atribuu kiom da tempo por optimumigi la kontentecon, tio ekzemple estas favorata demando. Ĉar: "Eĉ tre amuzaj aktivecoj kiel renkontoj kun amikoj estas taksataj pli valoraj, se ili estas ĝuataj modere anstataŭ je grandaj kvantoj", skribas psikologoj de universitato en Toronto, Kanado.

Ili prijuĝe analizis datumojn de pli ol 30.000 enketitoj por klarigi kiel kontenteco kun la partnereco kaj la vivo entute kunrilatas kun la seksa aktiveco. Ilia tezo: Nur ĝis certa ofteco validas - ju pli ofte, des pli feliĉa. La psikologoj raportas en faka ĵurnalo ke precize tiu kunrilato montriĝis.

Kiu en sia partnereco ĝuas seksumadon unufoje en semajno, tiu laŭ tio estas aparte kontenta. Ĉe malpli granda ofteco la kontenteco malkreskas, ĉe pli granda ofteco aliflanke ĝi ne kreskas. Por homoj kiuj ne vivas en partnereco, la rezulto ne validas. Sed la rezulto daŭre validis sendepende de aĝo, sekso kaj daŭro de la rilato.

La esploristoj prijuĝe analizis entute tri unuopajn studaĵojn. Unue ili prenis datumojn de enketo kiu jam funkciadas de 40 jaroj en Usono. Ĉirkaŭ 25.000 partoprenantoj estis respondintaj la demandojn kiuj interesis la esploristojn: nome la demandoj pri kontenteco kaj seksa vivo. Pli ol 90 procentoj indikis ke ili estas heteroseksemaj.

En dua studaĵo ili petis 335 personojn kiuj vivas en partnereco plenigi interretan demandilon en kiu la psikologoj krome demandis pri la monata vivenspezo. Tiu malpli granda enketo konfirmis la rezulton de la unua prijuĝa analizo. Kaj montriĝis: Malofta seksumado estis pli forte kunligita kun malkontenteco ol malalta vivenspezo.

En la tria parto de la studaĵo la psikologoj prenis datumojn de enketo ĉe kiu geedzaj paroj en Usono donas informojn interalie pri tio kiel kontentaj ili estas kun sia vivo kaj kun sia partnereco kaj kiel ofte ili gedormas. Ankaŭ en tiu kazo kreskis la kontenteco kun la seksa aktiveco, sed nur ĝis la semajna ofteco, poste ne plu.

La psikologoj opiniumas ĉu tiu observo klarigas ke plej multaj paroj indikis ke ili seksumadas proksimume unufoje en semajno. "Eble tio estas la averaĝo, ĉar pli ofta seksumado ne estas kunligita kun pli granda bonfarto." Sed ili havas ankaŭ alian, inversan ideon: "Eble paroj sentas kontentecon tiel longe kiel ili opinias ke ili ĝuas seksumadon tiel ofte kiel la averaĝo de la paroj en ilia aĝo. " La esploristoj ne povas respondi la demandon kio en tiu kazo estas kaŭzo kaj kio estas efiko. La prijuĝa analizo montras indikojn en ambaŭ direktojn: Aŭ paroj pli ofte ĝuas seksumadon se ili estas kontentaj. Aŭ partneroj kiuj pli ofte seksumadas per tio fariĝas pli kontentaj. Eble oni povas konjekti ke ambaŭ estas trafa.