×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Staradi ĉe pupitro en oficejo

Iomete da sporto ne solvas la problemon: La moderna homo tro multe sidas kaj per tio endanĝerigas sian koran sanon.

Sano povas esti streĉa. Ja la tuta mondo parolas pri tio kiom gravas malrapidiĝo, sufiĉe da ripozaj fazoj kaj la ĝusta balancado inter laboro kaj la cetera vivo. Sed aliflanke ne estu tro da malstreĉiĝo, almenaŭ ne sidante. Nome nuntempe sidado estas konsiderata malbona. Ĝi estas kvazaŭ la nova fumado kaj povas fariĝi sufiĉe danĝera.

Aŭstraliaj kuracistoj same argumentas kaj alarmigas la sankonscian popolon: Kiu staradis anstataŭ sidadi, reduktas sian riskon por korsangocirkulaj malsanoj kaj tio montriĝas jam frue ĉe la amplekso de la ventro kaj ankaŭ ĉe kelkaj sangoparametroj. "Se ni instigas la homojn pasigi pli da tempo starante aŭ irante, tio utilos al koro kaj sangocirkulo", diras la estrino de la studaĵo. "Ekstaru por via kora sano, moviĝu por via talio. " La esploristoj serĉumis 782 plenkreskulojn kaj konstatis per movmezuriloj, kiom longe la homoj staradis, iradis, sidadis kaj kuŝadis. Kiu staradis ĉiutage dum du horoj pli, anstataŭ sidadi, tiu havis nivelon de sanga sukero kiu estis malpli alta je du procentoj. Ankoraŭ pli signifa estis la efiko pri la sangograsoj. La koncentriĝo de trigliceridoj situis ĉe tiuj partoprenantoj kiuj multe staradis je dek-unu procentoj sub la nivelo de la sidademaj testpersonoj. Krome plialtiĝis la koncentriĝo de la "bona" HDL-kolesterolo per pli da starado.

"Multaj aktivecoj kiujn ni plenumas sidante estas ankaŭ fareblaj starante", diras la studestrino. "Cele al publika zorgado pri la sano la laborloko estu ŝanĝita kaj estu ekzemple ekipita per starpupitroj." Ja sidado ne estas principe malbona, sed se ekzistas alternativo, tiu estus preferinda.

Sporto ja estas grava kaj helpa, sed evidente la koncernaj alvokoj ne sufiĉas. "La batalo kontraŭ inerteco kaj sidanta konduto ne povas esti gajnata nur per tio ke ni alvokas al pli da moviĝo", diras komentisto. Sporto laŭ li ja estas daŭre rekomendinda, sed sufiĉe da aktiveco en la ĉiutago estas same grava. "Se iu dum la laboro iradas dum du horoj, staradas dum kvar horoj kaj tiam plenumas hejmajn taskojn, tiu bruligas pli da kalorioj ol ĉe 60-minuta kurado. " Aparte de la sporto tamen estas longa vojo ĝis moviĝado estos konsiderata kiel avantaĝo. Sidantaj aktivecoj estas konsiderataj kiel signo por progreso aŭ por financa potenco. Tiel malpli riĉaj homoj preferas la biciklon aŭ piediras, ili aĉetas en la futbala stadiono - kaj se estas ankoraŭ disponeblaj en opero aŭ teatro - biletojn por starlokoj kiuj ĝenerale estas malpli kostaj. "Tio estas la neintencitaj konsekvencoj de la moderna vivo - sidado dum libertempo ĝuas pli da prestiĝo", diras la komentisto. "Sed eblas inversigi tion. Sanekspertoj, politikistoj, ni ĉiuj devas ekstari. Laŭlitersence.


Iomete da sporto ne solvas la problemon: La moderna homo tro multe sidas kaj per tio endanĝerigas sian koran sanon.

Sano povas esti streĉa. Ja la tuta mondo parolas pri tio kiom gravas malrapidiĝo, sufiĉe da ripozaj fazoj kaj la ĝusta balancado inter laboro kaj la cetera vivo. Sed aliflanke ne estu tro da malstreĉiĝo, almenaŭ ne sidante. Nome nuntempe sidado estas konsiderata malbona. Ĝi estas kvazaŭ la nova fumado kaj povas fariĝi sufiĉe danĝera.

Aŭstraliaj kuracistoj same argumentas kaj alarmigas la sankonscian popolon: Kiu staradis anstataŭ sidadi, reduktas sian riskon por korsangocirkulaj malsanoj kaj tio montriĝas jam frue ĉe la amplekso de la ventro kaj ankaŭ ĉe kelkaj sangoparametroj. "Se ni instigas la homojn pasigi pli da tempo starante aŭ irante, tio utilos al koro kaj sangocirkulo", diras la estrino de la studaĵo. "Ekstaru por via kora sano, moviĝu por via talio. "

La esploristoj serĉumis 782 plenkreskulojn kaj konstatis per movmezuriloj, kiom longe la homoj staradis, iradis, sidadis kaj kuŝadis. Kiu staradis ĉiutage dum du horoj pli, anstataŭ sidadi, tiu havis nivelon de sanga sukero kiu estis malpli alta je du procentoj. Ankoraŭ pli signifa estis la efiko pri la sangograsoj. La koncentriĝo de trigliceridoj situis ĉe tiuj partoprenantoj kiuj multe staradis je dek-unu procentoj sub la nivelo de la sidademaj testpersonoj. Krome plialtiĝis la koncentriĝo de la "bona" HDL-kolesterolo per pli da starado.

"Multaj aktivecoj kiujn ni plenumas sidante estas ankaŭ fareblaj starante", diras la studestrino. "Cele al publika zorgado pri la sano la laborloko estu ŝanĝita kaj estu ekzemple ekipita per starpupitroj." Ja sidado ne estas principe malbona, sed se ekzistas alternativo, tiu estus preferinda.

Sporto ja estas grava kaj helpa, sed evidente la koncernaj alvokoj ne sufiĉas. "La batalo kontraŭ inerteco kaj sidanta konduto ne povas esti gajnata nur per tio ke ni alvokas al pli da moviĝo", diras komentisto. Sporto laŭ li ja estas daŭre rekomendinda, sed sufiĉe da aktiveco en la ĉiutago estas same grava. "Se iu dum la laboro iradas dum du horoj, staradas dum kvar horoj kaj tiam plenumas hejmajn taskojn, tiu bruligas pli da kalorioj ol ĉe 60-minuta kurado. "

Aparte de la sporto tamen estas longa vojo ĝis moviĝado estos konsiderata kiel avantaĝo. Sidantaj aktivecoj estas konsiderataj kiel signo por progreso aŭ por financa potenco. Tiel malpli riĉaj homoj preferas la biciklon aŭ piediras, ili aĉetas en la futbala stadiono - kaj se estas ankoraŭ disponeblaj en opero aŭ teatro - biletojn por starlokoj kiuj ĝenerale estas malpli kostaj. "Tio estas la neintencitaj konsekvencoj de la moderna vivo - sidado dum libertempo ĝuas pli da prestiĝo", diras la komentisto. "Sed eblas inversigi tion. Sanekspertoj, politikistoj, ni ĉiuj devas ekstari. Laŭlitersence. "