×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Sensaligo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo “Ĉevalon, ĉevalon, mian regnon kontraŭ ĉevalo!” ekkrias Reĝo Rikardo la Tria en la samnomita peco de Shakespeare (Ŝejkspiro). Nuntempe iu reĝo povus ekkrii: “Akvon, akvon, mian regnon kontraŭ akvo.” Fakte la manko de akvo estas unu el la plej gravaj problemoj de nia tempo. Jam estis dirite, ke la proksima milito ne okazos kaŭze de petrolo – aŭ pro aliaj motivoj – sed kaŭze de akvo.

La du plej gravaj kaŭzoj de tiu manko estas la klimatoŝanĝo kaj la pligrandiĝo de la monda loĝantaro. Pro tiu pligrandiĝo necesas ne nur plia akvo (por trinki, laviĝi, baniĝi ktp. ), sed ankaŭ pliaj nutraĵoj. Laŭ la brazila revuo "Veja" (de la 20-a de majo 2015) la plejmulto da akvo konsumiĝas en agrikulturo, kaj por produkti nur unu kilogramon da viando necesas 15.000 litroj da akvo. Estas sciate, ke pluraj regionoj en la mondo jam - fakte ekde multe da tempo - suferas je manko de nutraĵoj, la samaj aŭ aliaj suferas je manko de akvo.

Nuntempe unu miliardo da monda loĝantaro ne havas sufiĉan akvon. Laŭ la Potsdama Instituto por la Esploro de la Klimatokonsekvencoj (en Germanio) tiu kvanto eble duobliĝos ĝis la fino de ĉi tiu jarcento.

Kion fari?

Unu lando aŭ regiono ne povas ŝanĝi la klimaton nek haltigi la pligrandiĝon de la monda loĝantaro. Sed estas unu solvo, kiu eblas por kelkaj regionoj: sensaligo. Evidente temas pri regionoj, en kiuj ekzistas salakvo.

La grandskala sensaligo de marakvo komenciĝis antaŭ 40 jaroj. En 1965 okazis la “Unua Internacia Simpozio pri Sensaligo de Marakvo”; tiam ekzistis 200 grandaj sensaligaj instalaĵoj en la mondo; la uzata procedo estis tamen tro multekosta. La plej grandaj instalaĵoj ekzistis en la usona ŝtato Teksaso kaj en Kuvajto.

Poste la procedoj estis plibonigitaj, iĝantaj iomete malpli multekostaj. En 1970 la produktado de 1 galjono (ĉirkaŭ 3,8 litroj) kostis 9 dolarojn, hodiaŭ la prezo estas 4 dolaroj (kio ankoraŭ estas multekosta).

Estis konstruitaj pluraj instalaĵoj en arabaj landoj kaj en Israelo. En Israelo 80% de la tuta akvo konsumita venas el la maro, en la Arabaj Emirlandoj 97%, en Kuvajto 100%. La monde plej granda instalaĵo troviĝas nuntempe en Dubajo. Tie estas sensaligataj ĉiutage 2,135 miljonoj da kubaj metroj da marakvo. Alia grandega instalaĵo ekzistas en la sama regiono, en Abu-Dabio. Ambaŭ gigantaj instalaĵoj estis konstruitaj de la germana firmao Siemens.

Nun estas konstruata en Kalifornio por 1 miliardo da dolaroj (ankoraŭ laŭ la menciita brazila revuo) la plej granda sensaliga instalaĵo en Okcidento, kapabla produkti 190 milionojn da litroj da akvo ĉiutage. Kial en Kalifornio? Ĉar la plej riĉa usona ŝtato konsumas multege da akvo kaj suferas je grava sekeco ekde 4 jaroj.

Ankaŭ en la plej riĉa brazila ŝtato – San-Paŭlo – ĵus okazis gravega manko de akvo (kaŭze de manko de pluvoj). Oni pripensis la sensaligon, sed la samnoma ĉefurbo – kiu plejmulte bezonas akvon – situas 70 kilometrojn for de la maro kaj 760 metrojn super la marnivelo. Pro tio la produktado de sensaligita akvo kostus la duoblon. Sed en Brazilo jam ekzistas 186 malgrandaj instalaĵoj por sensaligo, ĉefe en la seka nordorienta regiono proksime al la marbordo. Tie la homoj ofte bezonas preni akvon el putoj. La akvo esta saleca, sed apud kelkaj putoj ekzistas sistemo de sensaligo. En la belega insulo Fernando de Noronha la tuta konsumata akvo estas sensaligita marakvo.

Pri diversaj procedoj de sensaligo bonvolu legi la koncernan artikolon en la esperanta Vikipedio.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

“Ĉevalon, ĉevalon, mian regnon kontraŭ ĉevalo!” ekkrias Reĝo Rikardo la Tria en la samnomita peco de Shakespeare (Ŝejkspiro). Nuntempe iu reĝo povus ekkrii: “Akvon, akvon, mian regnon kontraŭ akvo.”

Fakte la manko de akvo estas unu el la plej gravaj problemoj de nia tempo.

Jam estis dirite, ke la proksima milito ne okazos kaŭze de petrolo – aŭ pro aliaj motivoj – sed kaŭze de akvo.

La du plej gravaj kaŭzoj de tiu manko estas la klimatoŝanĝo kaj la pligrandiĝo de la monda loĝantaro. Pro tiu pligrandiĝo necesas ne nur plia akvo (por trinki, laviĝi, baniĝi ktp. ), sed ankaŭ pliaj nutraĵoj. Laŭ la brazila revuo "Veja" (de la 20-a de majo 2015) la plejmulto da akvo konsumiĝas en agrikulturo, kaj por produkti nur unu kilogramon da viando necesas 15.000 litroj da akvo.

Estas sciate, ke pluraj regionoj en la mondo jam - fakte ekde multe da tempo - suferas je manko de nutraĵoj, la samaj aŭ aliaj suferas je manko de akvo.