×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Senpagaj perkompufonaj servoj

Lastatempe mi malkovris en mia lando du tiklajn kaj ruzajn servojn senpage uzeblajn per kompufonoj kaj tabuletaj komputiloj.

La unua nomiĝas "Hulyo" kaj temas pri la sola komputila aplikaĵo en Israelo kaj verŝajne en la tuta mondo, aparte dezajnita por specialaj vojaĝŝatantoj: homoj kiuj deziras flugi por vidi la mondon je plej favora prezo. "Hulyo" estas interrete konektita kun la provizantoj de flugbiletoj kaj informas pri lastmomentaj ofertoj de flugbiletoj rilataj al preferataj vojaĝceloj. Tio ĉi nur kelkajn horojn antaŭ la foriro de la aviadilo sed la prezo de irrevena bileto estas triono aŭ foje eĉ kvarono de la normala prezo. Oni surloke povas mendi la bileton, senriske pagi la tre allogan prezon per kreditkarto kaj ricevi la rilatan konfirmon.

La sistemo postulas de la vojaĝonto nur... decidrapidecon kaj spontaneecon; pri ĉio alia ĝi zorgas: alloga tre malalta prezo, provizo de flugbiletoj kaj rezervado de fluglokoj en la aviadilo. Baldaŭ "Hulyo" donos la eblecon mendi, ĉiam je tre konkurencaj prezoj, hotelajn ĉambrojn kaj aliajn turismajn servojn. La sistemo ekfunkcias je la 22-a nokte ĝis la 10-a de la sekva tago. La kialo estas, ke oni atendas la fermon de ĉiuj vojaĝagentejoj kaj nur tiam "Hulyo" ricevas el la flugkompanioj la liston de la restantaj neokupitaj lokoj en la flugoj kaj aranĝas ilian vendon je treege rabatita prezo. Kompreneble la veturonto, kiu mendas la bileton devas esti preta forveturi kelkfoje eĉ post 3 horoj. Do, fronte de tre granda ŝparo de mono por la flugbileto, oni devas rezigni pri kutima antaŭmendo de semajnoj aŭ eĉ monatoj kaj kompreneble esti preta kaj libera por tuj veturi.

Do, tiu sistemo aparte taŭgas por emeritoj, kiuj povas tuj forlasi ĉion kaj veturi. Por mia edzino kaj mi, kiuj ofte flugas al Italujo por viziti niajn parencojn, tiu ĉi servo estas vere ŝparema beno.

La dua tre utila aplikaĵo nomiĝas "TranzMate". Ĝi trafe taŭgas por mia edzino kaj mi, ĉar ni preferas kiel eble plej multe ne veturi per nia privata aŭto kaj, kiel pliaĝaj civitanoj, ĝuas kvindekprocentan rabaton en publika transportado. La servo "TranzMate", helpe de ĝia retejo, ofertas senpage ĉioentenan solvon por uzantoj de publika transportado en reala tempo, kombinante la avantaĝojn de sociaj retoj kun ĝisdatigitaj datumoj el ĉiuj publikaj transportilaj entreprenoj. "TranzMate" estas nuntempe disponebla nur en Israelo kaj post kelkaj monatoj oni lanĉos ĝin en Eŭropo kaj Usono. Ĝi estas la plej efika ilo por plani vojaĝon, ĉar konsideras realtempajn kondiĉojn kiel trafikon, veturilmalfruojn kaj stratajn laborojn. Ĝi ekspluatas ankaŭ la realtempajn informojn el aliaj uzantoj por helpi la pasaĝerojn, tiel trafe kompletigante la oficialajn datumojn de transportilaj entreprenoj.

La servo "TranzMate" baziĝas, helpe de la tutmonda birada sistemo GPS, sur la realtempa pozicio de la uzanto kaj akompanas lin dum la vojaĝo. Dum veturado ĝi avertas pri la atingo de planita haltejo kaj dum piedirado ĝi indikas la taŭgan direkton kaj la haltejon de la bezonata veturilo kune kun ĝia horaro. Oni kelkfoje ankaŭ povas ricevi aliajn tiklajn informojn, ekz. ĉu la veturilo estas homplena aŭ ĉu viaj amikoj troviĝos sur la sama trajno, tiel ke vi povas plani la plej taŭgan vojaĝon.

Kiel kutime, laŭ la latina eldiro: "In medio stat virtus", ekvilibro troviĝas inter la du ekstremoj. Do, kvankam, post pli ol 40 jaroj de komputilaĵoj, mi persone malŝatas la nunan frenezan tekno-manion kaj sociajn retojn, tamen mi konsilas de tempo al tempo investi iom da tempo por malkovri, inter amasego da aplikaĵoj por kompufonoj, surprize ruzajn kaj eĉ senpagajn solvojn por ĉiutagaj problemoj.

Lastatempe mi malkovris en mia lando du tiklajn kaj ruzajn servojn senpage uzeblajn per kompufonoj kaj tabuletaj komputiloj.

La unua nomiĝas "Hulyo" kaj temas pri la sola komputila aplikaĵo en Israelo kaj verŝajne en la tuta mondo, aparte dezajnita por specialaj vojaĝŝatantoj: homoj kiuj deziras flugi por vidi la mondon je plej favora prezo. "Hulyo" estas interrete konektita kun la provizantoj de flugbiletoj kaj informas pri lastmomentaj ofertoj de flugbiletoj rilataj al preferataj vojaĝceloj. Tio ĉi nur kelkajn horojn antaŭ la foriro de la aviadilo sed la prezo de irrevena bileto estas triono aŭ foje eĉ kvarono de la normala prezo. Oni surloke povas mendi la bileton, senriske pagi la tre allogan prezon per kreditkarto kaj ricevi la rilatan konfirmon.

La sistemo postulas de la vojaĝonto nur... decidrapidecon kaj spontaneecon; pri ĉio alia ĝi zorgas: alloga tre malalta prezo, provizo de flugbiletoj kaj rezervado de fluglokoj en la aviadilo. Baldaŭ "Hulyo" donos la eblecon mendi, ĉiam je tre konkurencaj prezoj, hotelajn ĉambrojn kaj aliajn turismajn servojn.

La sistemo ekfunkcias je la 22-a nokte ĝis la 10-a de la sekva tago. La kialo estas, ke oni atendas la fermon de ĉiuj vojaĝagentejoj kaj nur tiam "Hulyo" ricevas el la flugkompanioj la liston de la restantaj neokupitaj lokoj en la flugoj kaj aranĝas ilian vendon je treege rabatita prezo.

Kompreneble la veturonto, kiu mendas la bileton devas esti preta forveturi kelkfoje eĉ post 3 horoj. Do, fronte de tre granda ŝparo de mono por la flugbileto, oni devas rezigni pri kutima antaŭmendo de semajnoj aŭ eĉ monatoj kaj kompreneble esti preta kaj libera por tuj veturi.

Do, tiu sistemo aparte taŭgas por emeritoj, kiuj povas tuj forlasi ĉion kaj veturi. Por mia edzino kaj mi, kiuj ofte flugas al Italujo por viziti niajn parencojn, tiu ĉi servo estas vere ŝparema beno.

La dua tre utila aplikaĵo nomiĝas "TranzMate". Ĝi trafe taŭgas por mia edzino kaj mi, ĉar ni preferas kiel eble plej multe ne veturi per nia privata aŭto kaj, kiel pliaĝaj civitanoj, ĝuas kvindekprocentan rabaton en publika transportado. La servo "TranzMate", helpe de ĝia retejo, ofertas senpage ĉioentenan solvon por uzantoj de publika transportado en reala tempo, kombinante la avantaĝojn de sociaj retoj kun ĝisdatigitaj datumoj el ĉiuj publikaj transportilaj entreprenoj.

"TranzMate" estas nuntempe disponebla nur en Israelo kaj post kelkaj monatoj oni lanĉos ĝin en Eŭropo kaj Usono. Ĝi estas la plej efika ilo por plani vojaĝon, ĉar konsideras realtempajn kondiĉojn kiel trafikon, veturilmalfruojn kaj stratajn laborojn. Ĝi ekspluatas ankaŭ la realtempajn informojn el aliaj uzantoj por helpi la pasaĝerojn, tiel trafe kompletigante la oficialajn datumojn de transportilaj entreprenoj.