×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Senpaga elektro por ĉiuj

En Teksaso abunde disponeblas elektra kurento el ventenergio, la unuaj provizantoj komencas disdonaci ĝin dumnokte. Por kelkaj ekonomikistoj tio nur estas komenco: Ili promesas ke baldaŭ lumo kaj varmo ĉie en la mondo haveblos je nula prezo.

Teksaso, ĉu la regno de la oleopumpiloj? Tio estas nur la duona vero. En la suda usona ŝtato staras ankaŭ gigantaj ventoparkoj, kiuj produktas pli ol 10 procentojn de la elektra kurento. Tial elektro disponeblas en Teksaso abundege - precipe dumnokte kiam la konsumo estas malalta, ĉar plej multaj homoj dormas.

Dekoj da provizantoj de elektro el tio nun tiras konsekvencojn. Ekzemple la entrepreno TXU Energio disdonacas inter la 21-a kaj la 6-a horoj sian elektron. Oni volas per tio instigi la homojn funkciigi la lavmaŝinon aŭ la kuirejan lavilon ankaŭ dumnokte, do konsumi elektron kiam disponeblas tro da ĝi.

Oni esperas per tio atingi pli firman ligon kun la klientoj kaj malpli altajn kostojn por la funkciigo de la elektra reto kiu pro la troabundeco de kurento estas troŝarĝita.

La senpaga kurento estas la laŭvica ŝtupo de tutmonda tendenco: La renovigeblaj energioj fundamente modifas la sistemon de provizado de elektro - en pli kaj pli da landoj. En multaj lokoj hodiaŭ fluas tiom da renovigebla energio tra la retoj ke la konsumo devas esti adaptata al la produktado, ĉar tiu produktado ŝanĝiĝas per ĉiu puŝo de vento kaj per ĉiu nubo kiu malheligas la sunon. Per tiu teknika ŝanĝo ankaŭ finiĝas iom post iom la epoko de neflekseblaj tarifoj por elektro.

En Italio ekzemple klientoj de la provizanto Enel ricevas premion se ili dum horoj kiam la konsumo estas tre alta kondutas aparte ŝpareme. Ankaŭ en Germanio oni pagas reduktitan prezon dumnokte.

Por kelkaj ekonomikistoj tio estas nur la unua paŝo de ŝanĝo. La aŭtoro de furoraj libroj Jeremy Rifkin ekzemple jam vidas la krepuskon de epoko en kiu elektro kaj varmo estos riceveblaj je nula prezo, simile al telefonado. En tiu sektoro ankaŭ unue disponeblis vespera ŝpartarifo kaj post kelkaj jaroj alvenis la ebena tarifo.

En la sektoro de elektro la evoluo povus esti simila: La furoro de la renovigeblaj energioj plirapidiĝas kaj kaptas pli kaj pli da landoj; la produktadaj kostoj por ekologiaj elektrejoj falas; la produktado de elektra kurento rapidege kreskas.

La konsumantoj povos profiti la novan daŭripovan energisistemon. Malgrandan antaŭguston pri tio liveras la senpagaj ofertoj en Teksaso.