×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Salejo de Uyuni

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo Ĉu vi jam aŭdis pri la Salejo de Uyuni? Mi "elkovris" ĝin, kiam mi legis - por artikolo mia - pri sensaligo. Marakvo estas saleca; akvo de lagoj ĝenerale ne estas saleca, ĉu ne?

Tamen ekzistas multaj salecaj lagoj en la mondo.

Dum marakvo enhavas ĉirkaŭ 3 ĝis 4 procentoj da salo, la lago kun la plej granda procentaĵo ekster la Antarktiko (Lago Asal en orienta Afriko) enhavas 34%, kaj la plej konataj el tiaj lagoj - la Morta Maro en Israelo kaj la Granda Saleca Lago en Usono - havas inter 33 kaj 23 procentoj da salo.

Sed ekzistas ankaŭ salejoj - aŭ saldezertoj - kiuj kelkfoje fariĝas lagoj.

La plej granda estas la "Salar de Uyuni" en altebenaĵo en Bolivio, 3.650 metrojn super la marnivelo. Ĝi etendiĝas sur ĉirkaŭ 10.582 km2, preskaŭ la grandeco de la ŝtatoj Jamajko aŭ Kosovo.

Antaŭ 40.000 jaroj la nuna dezerto estis vera lago. La sala krusto formiĝis antaŭ 10.000 jaroj. La informoj pri ĝia dikeco varias; laŭ unu el tiuj informoj ekzistas 11 tavoloj da salo, inter 2 kaj 10 metrojn dikaj; laŭ alia informo la saltavolo dikas ĝis 30 metroj. Kie la krusto estas tre dika, eĉ kamionoj povas veturi sur ĝi, kaj fakte la giganta ebenaĵo – vere ebenega – servas kiel trafikvojo, sed nur dum la seka periodo, ĉar dum la pluvperiodo ĝi estas kovrita per ĉirkaŭ 30 cm da akvo. Tiam la “Salar” estas vera – kvankam malprofunda – lago.

Laŭtakse la salejo enhavas 10 miliardojn da tunoj da salo. Ĉiujare estas elfosataj 25.000 tunoj. En ĝi estas ankaŭ ĉirkaŭ duono de la tutmondaj rezervoj de litio. Tiu metalo estas uzata en altdensecaj baterioj, ekzemple en poŝtelefonoj kaj elektronikaj aŭtomobiloj, do ĝi estas tre valora kaj povos esti multe pli grava, kiam estos produktata granda nombro da tiaj aŭtomobiloj. Tamen: “Ne estas nuntempa minejo, kaj la bolivia registaro ne permesas ekspluatadon al eksterlandaj entreprenoj, sed anstataŭe ĝi klopodas konstrui sian propran eksperimentan minejon.” (Esperanta Vikipedio) Laŭ alia informo karbonato de litio estas ekspluatata ekde 2013, sed ankoraŭ ne eblas la produktado de baterioj.

Kiel aliaj naturaj vidindaĵoj la salejo de Uyuni allogas multajn turistojn. Por ili estis konstruita de 1993 ĝis 1995 - meze de ĝi – hotelo farita preskaŭ tute el blokoj de salo. Ĉu vi povas imagi tion? Sed tiu hotelo ne plu funkcias, ĉar – pro la grandega distanco de ĉio – okazis gravaj sanitaraj problemoj.

Tamen aliaj hoteloj estis konstruitaj ĉe la bordo de la saldezerto.

Dum la pluvperiodo, aparte en novembro - do kiam la “Salar” estas kovrita de iomete da akvo - tiu regiono estas ankaŭ la reproduktejo de tri specioj de sudamerikaj flamengoj.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉu vi jam aŭdis pri la Salejo de Uyuni? Mi "elkovris" ĝin, kiam mi legis - por artikolo mia - pri sensaligo.

Marakvo estas saleca; akvo de lagoj ĝenerale ne estas saleca, ĉu ne?

Tamen ekzistas multaj salecaj lagoj en la mondo.

Dum marakvo enhavas ĉirkaŭ 3 ĝis 4 procentoj da salo, la lago kun la plej granda procentaĵo ekster la Antarktiko (Lago Asal en orienta Afriko) enhavas 34%, kaj la plej konataj el tiaj lagoj - la Morta Maro en Israelo kaj la Granda Saleca Lago en Usono - havas inter 33 kaj 23 procentoj da salo.

Sed ekzistas ankaŭ salejoj - aŭ saldezertoj - kiuj kelkfoje fariĝas lagoj.

La plej granda estas la "Salar de Uyuni" en altebenaĵo en Bolivio, 3.650 metrojn super la marnivelo.

Ĝi etendiĝas sur ĉirkaŭ 10.582 km2, preskaŭ la grandeco de la ŝtatoj Jamajko aŭ Kosovo.