×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Rumi

En Okcidento instruitaj homoj konas la nomojn de la grandaj aŭtoroj de la "monda" literaturo - kvankam tiu "monda" literaturo estas fakte okcidenta literaturo kaj ne nepre ili legis iliajn verkojn: Homero, Shakespeare, Cervantes, Dante, Goethe ktp. Okcidentaj homoj, kiuj specife ŝatas poezion, eble konas ankaŭ grandajn neokcidentajn poetojn, sed tiu ne estas mia kazo. Nur antaŭ malmultaj jaroj mi ekaŭdis pri Rumi, eksciante ke li estis granda persa mistikulo kaj poeto. Pasintan semajnon mi vidis dokumentan filmon pri li. Mi surpriziĝis, kiam en tiu filmo estis dirite, ke Rumi estas unu el la plej legataj poetoj en Usono.

Decidinte skribi tekston pri li, mi malkovris, ke ekzistas relative longa artikolo pri li en la esperanta Vikipedio. Do parte mi faros resumon, parte mi aldonos aliajn informojn.

Rumi, kies vera nomo estis Ĝalal-ed-din Mohammad, naskiĝis en 1207 en persa regiono, kiu hodiaŭ troviĝas en Afganio. Kiam li estis 12-jaraĝa, lia patro - persa teologo, mistikulo kaj ankaŭ poeto - estis devigita forlasi la regionon, kaj la familio pilgrimis al Mekko. Poste ili ekloĝis en Malgrand-Azio. Selĝuka reĝo invitis la patron al Konjao (hodiaŭ en suda Turkio), ofertante al li katedron pri islamaj sciencoj en la tiea universitato. La patro fariĝis la instruisto de Rumi, kaj kiam li mortis, Rumi mem transprenis la katedron kaj fariĝis fama teologo.

Sed antaŭ tio Rumi praktikis sufiismon dum kelkaj jaroj. Sufiismo estas mistika formo de islamo. Derviŝoj – kiujn mi tuj mencios – estas anoj de asketisma ordeno de sufiismo. Ili ĝenerale estas konataj pro sia ekstrema povreco kaj strikteco.

Kiam Rumi estis 38-jaraĝa, “Ŝams-ed-din Mohammad de Tabrizo [...], vagabonda derviŝo mistika, [...] venis al Konjao, kaj ilia renkontiĝo kaŭzis radikan aliiĝon de Rumi, kvazaŭ li renaskiĝus. Rumi tiel absorbiĝis al personeco kaj pensmaniero de Ŝams, ke li forgesis ĉion pri sia socia stato kaj populareco, [...] kaj fariĝis mistikulo sufia. [...] La sekvantoj de Rumi, vidinte la eklogiĝon de sia mastro al Ŝams, [...] komencis kontraŭi kaj ĝeni Ŝamson, tiel ke post 16 monatoj li foriris el Konjao al Damasko.

Rumi, tro ĝenite de la disiĝo, poemis multe pri la apartiĝo kaj sopiro retrovi Ŝamson, kaj sendis sian filon, Soltan-Valadon, kune kun 20 el la sekvantoj [...] al Damasko por inviti lin al Konjao. Fine, post 15-monata foresto, li denove estis ĉe Rumi. Sed pro la fanatikeco de la popolamaso, kaj priklaĉoj kaj ĝenadoj, li denove deviĝis forlasi Konjaon.” (E-Vikipedio)

Rumi amegis sian amikon. Kiam tiu foriris, lia sopiro estis tiel granda, ke li, kroĉante sin al moskea kolono, rondiradis ĉirkaŭ ĝin dum mult de da tempo, kaj ŝajne li havis kvazaŭ spiritan inspiron aŭ ekstazon. Tio estas la origino de la ordeno de Mevlevio – aŭ rondirantaj derviŝoj –, organizita de lia filo post lia morto.

“La dancantoj rondiras sur si mem kun etenditaj brakoj, simboligante la ‘spiritan supreniron al la vero, akompanataj de la amo kaj tute liberigitaj de la memo'.” (E-Vikipedio, artikolo “Memlevio”. ) A. J. Arberry, en enkonduko al libro pri Rumi, asertis en 1950:

“En Rumi, la irana mistika genio trovas sian plej superan esprimiĝon. Rigardante al la vasta pejzaĝo de sufia poezio, ni vidas lin kiel subliman montopinton [...]. La influado de lia imitinda ekzemplo, lia pensmaniero kaj lia lingvouzo estas forte sentata dum ĉiuj postaj jarcentoj; ĉiu sufio post li, kapabla legi la persan, agnoskis lian nekontesteblan gvidantecon. Por la okcidento, kiu nun estas malrapide konstatanta la grandecon de lia genio [...] Rumi estas tute kapabla aperi kiel fonto de inspirado kaj ravo nesuperita de iu ajn alia poeto en la literaturo de la mondo. (E-Vikipedio)

Rumi mortis en 1273. Lia maŭsoleo kaj la apuda muzeo pri derviŝoj – en Konjao – estas vizitataj de multegaj turistoj el la tuta mondo.

Fine du poemetoj:

Serĉanto mi estis kaj ankoraŭ estas, Sed mi ĉesis demandi la librojn kaj la stelojn. Mi komencis aŭskulti la instruojn de mia animo.

Mi ne estas ĉi tiu haro, Mi ne estas ĉi tiu haŭto, Mi estas la animo, kiu vivas ene.

En Okcidento instruitaj homoj konas la nomojn de la grandaj aŭtoroj de la "monda" literaturo - kvankam tiu "monda" literaturo estas fakte okcidenta literaturo kaj ne nepre ili legis iliajn verkojn: Homero, Shakespeare, Cervantes, Dante, Goethe ktp.

Okcidentaj homoj, kiuj specife ŝatas poezion, eble konas ankaŭ grandajn neokcidentajn poetojn, sed tiu ne estas mia kazo. Nur antaŭ malmultaj jaroj mi ekaŭdis pri Rumi, eksciante ke li estis granda persa mistikulo kaj poeto. Pasintan semajnon mi vidis dokumentan filmon pri li. Mi surpriziĝis, kiam en tiu filmo estis dirite, ke Rumi estas unu el la plej legataj poetoj en Usono.

Decidinte skribi tekston pri li, mi malkovris, ke ekzistas relative longa artikolo pri li en la esperanta Vikipedio. Do parte mi faros resumon, parte mi aldonos aliajn informojn.

Rumi, kies vera nomo estis Ĝalal-ed-din Mohammad, naskiĝis en 1207 en persa regiono, kiu hodiaŭ troviĝas en Afganio. Kiam li estis 12-jaraĝa, lia patro - persa teologo, mistikulo kaj ankaŭ poeto - estis devigita forlasi la regionon, kaj la familio pilgrimis al Mekko. Poste ili ekloĝis en Malgrand-Azio. Selĝuka reĝo invitis la patron al Konjao (hodiaŭ en suda Turkio), ofertante al li katedron pri islamaj sciencoj en la tiea universitato. La patro fariĝis la instruisto de Rumi, kaj kiam li mortis, Rumi mem transprenis la katedron kaj fariĝis fama teologo.

Sed antaŭ tio Rumi praktikis sufiismon dum kelkaj jaroj. Sufiismo estas mistika formo de islamo. Derviŝoj – kiujn mi tuj mencios – estas anoj de asketisma ordeno de sufiismo. Ili ĝenerale estas konataj pro sia ekstrema povreco kaj strikteco.

Kiam Rumi estis 38-jaraĝa, “Ŝams-ed-din Mohammad de Tabrizo [...], vagabonda derviŝo mistika, [...] venis al Konjao, kaj ilia renkontiĝo kaŭzis radikan aliiĝon de Rumi, kvazaŭ li renaskiĝus. Rumi tiel absorbiĝis al personeco kaj pensmaniero de Ŝams, ke li forgesis ĉion pri sia socia stato kaj populareco, [...] kaj fariĝis mistikulo sufia. [...] La sekvantoj de Rumi, vidinte la eklogiĝon de sia mastro al Ŝams, [...] komencis kontraŭi kaj ĝeni Ŝamson, tiel ke post 16 monatoj li foriris el Konjao al Damasko.

Rumi, tro ĝenite de la disiĝo, poemis multe pri la apartiĝo kaj sopiro retrovi Ŝamson, kaj sendis sian filon, Soltan-Valadon, kune kun 20 el la sekvantoj [...] al Damasko por inviti lin al Konjao. Fine, post 15-monata foresto, li denove estis ĉe Rumi. Sed pro la fanatikeco de la popolamaso, kaj priklaĉoj kaj ĝenadoj, li denove deviĝis forlasi Konjaon.” (E-Vikipedio)

Rumi amegis sian amikon. Kiam tiu foriris, lia sopiro estis tiel granda, ke li, kroĉante sin al moskea kolono, rondiradis ĉirkaŭ ĝin dum mult de da tempo, kaj ŝajne li havis kvazaŭ spiritan inspiron aŭ ekstazon. Tio estas la origino de la ordeno de Mevlevio – aŭ rondirantaj derviŝoj –, organizita de lia filo post lia morto.

“La dancantoj rondiras sur si mem kun etenditaj brakoj, simboligante la ‘spiritan supreniron al la vero, akompanataj de la amo kaj tute liberigitaj de la memo'.” (E-Vikipedio, artikolo “Memlevio”. )

A. J. Arberry, en enkonduko al libro pri Rumi, asertis en 1950: