×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Rezultoj de la studo de la “Pens-tanko Junulomiko”

Plejmultaj brazilanoj opinias la brazilan popolon korinklinema, gaja kaj optimisma.

Kiam mi, germano, enmigris en Brazilon, fakte mi tuj perceptis tiujn sintenojn. Mi neniam forgesos la jenajn imagojn, kiuj min okulfrapis: kamionojn transportantaj al laborejo simplajn malriĉajn laboristojn, kiuj tre gaje interparoladis kaj ridadis. Mi komparis tion kun Germanio kaj aliaj mez- kaj nordeŭropaj landoj: tre verŝajne tiaj laboristoj en tia situacio silentus aŭ almenaŭ estus morozaj kaj grumblemaj. Kaj ekde mia alveno mi ĉiam konstatis la optimismon de la brazilanoj. Evidente inter la ĉirkaŭ 160 milionoj da pli ol 14-jaraĝaj brazilanoj estas multaj pesimismaj, sed kompare kun eŭropanoj ĉi tiu popolo certe estas pli optimisma. Optimismo estas unu karakterizaĵo de la brazilanoj.

Tio estis konfirmata en granda internacia studo pri junuloj. La rezultoj ĵus estis publikigitaj en multaj landoj. Mi vidis ilin en brazila novaĵelsendo kaj poste legis pri ili en germana kaj brazila revuoj.

Ĉi-jare la franco Felix Marquardt (filo de pollanda patro kaj de usona, grek- kaj hungar-devena patrino) fondis la "Thinktank Youthonomics", kiu intencas studi la situacion de la ĝis 24-jaraĝaj junuloj en multaj landoj. Per la rezultoj, kiuj ebligas komparojn inter la landoj, Marquardt – kiu cetere en 2012 rekomendis al la francaj junuloj elmigri pro ilia malbona situacio en Francio – volas instigi la registarojn pli bone zorgi pri la junularo.

"Thinktank" signifas "Pens-tanko" kaj "Youthonomics" estas neologisma kunmetitaĵo el la angla vorto "youth" (junularo, junuleco) kaj la sufikso "nomics" (ekzemple en "economics" = "ekonomiko"). Do oni povas traduki "Youthonomics" per "Junulomiko". La organizaĵo publikigis, kiel rezulton de sia esploro, komparan liston, kiu montras la situacion de la junularo en 64 landoj. La listo estas bazita sur la nombroj kaj faktoj provizitaj de Unesko, Monda Banko kaj OCDE. Oni taksis indikilojn kiel "infanvartejo kaj lernejo", "universitato kaj profesia klerigo", "aliro al labormerkato", "labor- kaj vivkondiĉoj", "bonfarto", "sano", "ekonomia kaj financa situacio de la lando", "politika influpovo de la junularo". Unu el la rezultoj estas, ke la plej bona loko de la brazilaj junuloj inter la 64 landoj estas rilate al optimismo (32-a loko).

Bedaŭrinde rilate al la ĝenerala rezulto Brazilo troviĝas nur je la 60-a loko (inter 64 landoj !). La plej malbona loko de Brazilo estas je la indikilo "junulara perspektivo por la estonteco". Brazilo okupas la antaŭlastan lokon.

La plej bona situacio estas en Norvegio, Svisio, Danio, Svedio, Nederlando, Aŭstralio, Germanio, Finnlando, Aŭstrio kaj Kanado.

Strange la kvar plej malbone taksitaj landoj (do kiuj estas je la lastaj lokoj) - Ugando, Malio, Sudafriko kaj Eburbordo - estas la unuaj je la indikilo "optimismo". (http://exame.abril.com.br/brasil/noticias/brasil-e-um-dos-paises-mais-hostis-para-jovens-entenda)

Plejmultaj brazilanoj opinias la brazilan popolon korinklinema, gaja kaj optimisma.

Kiam mi, germano, enmigris en Brazilon, fakte mi tuj perceptis tiujn sintenojn. Mi neniam forgesos la jenajn imagojn, kiuj min okulfrapis: kamionojn transportantaj al laborejo simplajn malriĉajn laboristojn, kiuj tre gaje interparoladis kaj ridadis. Mi komparis tion kun Germanio kaj aliaj mez- kaj nordeŭropaj landoj: tre verŝajne tiaj laboristoj en tia situacio silentus aŭ almenaŭ estus morozaj kaj grumblemaj. Kaj ekde mia alveno mi ĉiam konstatis la optimismon de la brazilanoj. Evidente inter la ĉirkaŭ 160 milionoj da pli ol 14-jaraĝaj brazilanoj estas multaj pesimismaj, sed kompare kun eŭropanoj ĉi tiu popolo certe estas pli optimisma. Optimismo estas unu karakterizaĵo de la brazilanoj.

Tio estis konfirmata en granda internacia studo pri junuloj. La rezultoj ĵus estis publikigitaj en multaj landoj. Mi vidis ilin en brazila novaĵelsendo kaj poste legis pri ili en germana kaj brazila revuoj.

Ĉi-jare la franco Felix Marquardt (filo de pollanda patro kaj de usona, grek- kaj hungar-devena patrino) fondis la "Thinktank Youthonomics", kiu intencas studi la situacion de la ĝis 24-jaraĝaj junuloj en multaj landoj. Per la rezultoj, kiuj ebligas komparojn inter la landoj, Marquardt – kiu cetere en 2012 rekomendis al la francaj junuloj elmigri pro ilia malbona situacio en Francio – volas instigi la registarojn pli bone zorgi pri la junularo.

"Thinktank" signifas "Pens-tanko" kaj "Youthonomics" estas neologisma kunmetitaĵo el la angla vorto "youth" (junularo, junuleco) kaj la sufikso "nomics" (ekzemple en "economics" = "ekonomiko"). Do oni povas traduki "Youthonomics" per "Junulomiko".

La organizaĵo publikigis, kiel rezulton de sia esploro, komparan liston, kiu montras la situacion de la junularo en 64 landoj. La listo estas bazita sur la nombroj kaj faktoj provizitaj de Unesko, Monda Banko kaj OCDE. Oni taksis indikilojn kiel "infanvartejo kaj lernejo", "universitato kaj profesia klerigo", "aliro al labormerkato", "labor- kaj vivkondiĉoj", "bonfarto", "sano", "ekonomia kaj financa situacio de la lando", "politika influpovo de la junularo".

Unu el la rezultoj estas, ke la plej bona loko de la brazilaj junuloj inter la 64 landoj estas rilate al optimismo (32-a loko).