×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Puraj baterioj por sunenergio

Kiu havas sunĉelajn modulojn sur la tegmento, tiu bezonas baterion en la kelo. Esploristoj de Harvard nun disvolvis energisavilon kiu estas adaptebla por ĉiuj bezonoj kaj kiu uzas malmultekostajn ĥemiaĵojn.

Estonte multaj sunĉelaj instalaĵoj sur la tegmento povus havi kompletigon en la kelo. Tie estos savita en granda baterio la energio kiu dum intensa sunradiado tagmeze ne povas esti tuj konsumata. Tiuj baterioj povus utiligi ekzemple la redoks-flu-teknikon ĉe kiu la elektro estas savita en du grandaj likvaĵujoj kun likvaĵoj en kiuj estas solvitaj specialaj ĥemiaĵoj. Esploristoj de la Harvard-universitato nun disvolvis aparte medikonvenan kaj malmultekostan redoks-flu-baterion kiu laboras helpe de plantaj koloraĵoj kaj separa substanco por kuira salo.

Redoks-flu-baterioj estas ankoraŭ nova tekniko kaj ĝis nun nur malofte estas aplikataj. Ili funkcias per salenhavaj likvaĵoj kiuj laŭbezone estas pumpataj tra la bateriaj ĉeloj. Tie unu el la solvitaj substancoj estas reduktata, la alia oksidata. Dum tiu procedo okazas interŝanĝo de elektraj ŝargoj, tio ekfunkciigas la fluon de elektra kurento. Membranoj prizorgas ke la solvaĵoj ne intermiksiĝas. Kontraŭe al klasikaj baterioj elektraj ŝargoj estas savitaj ne ĉe la elektrodoj, sed en la salsolvaĵoj.

La ĉarmo de tiuj flubaterioj kuŝas en ilia alta variebleco, ĉar kapacito kaj produktivo estas agordeblaj sendepende unu de la aliaj. Por la kapacito la grandeco de la likvaĵujo estas decida, por la produktivo respondecas la strukturo kaj la kunŝaltiĝo de la ĉeloj. Ĝisnunaj redoks-flu-baterioj tamen enhavas vanadio-salojn kiuj estas multekostaj kaj en aliaj ekzemple troviĝas la peza metalo ĥromo. "Ni kombinis anstataŭ tio organikajn koloraĵojn kun nutraĵ-aldonaĵoj", diras unu el la aŭtoroj de la studaĵo. "Estas la unuaj nevenenaj, ne bruligeblaj, nekorodeblaj ĥemiaĵoj por flubaterioj kun alta produktivo kaj malaltaj kostoj. " La koloraĵoj en unu likvaĵujo ekzemple respondecas por la kolorigo de multaj likenoj kaj plantoj. La aliaj solvaĵoj enhavas ferocianidajn kombinaĵojn kiuj povas esti aldonaĵoj al kuira salo por subteni ĝian fluetadon. Cianidoj, ekzemple en formo de ciana acido povas efiki altgrade venenaj. "En la ferocianidoj ili tamen estas tiel firme enkombinitaj ke normale ne ekzistas danĝero", skribas la esploristoj. Tial tiu ĥemio taŭgas por la kelo.

La koloraĵa baterio ĝis nun ekzistas nur en la laboratorio sed precipe la ebla kostoŝparo per evitado de vanadio povus akceli ĝian finan venkon. La baterioj kun la likvaĵujoj povus fariĝi alternativo al klasikaj sistemoj. Ili taŭgas precipe kiel dumtaga energisavujo, ekzemple por elektro el ventenergio - ĉie kie estas sufiĉe da loko por ili. Ili nome bezonas signife pli da areo ol aliaj baterioj.

Kiu havas sunĉelajn modulojn sur la tegmento, tiu bezonas baterion en la kelo. Esploristoj de Harvard nun disvolvis energisavilon kiu estas adaptebla por ĉiuj bezonoj kaj kiu uzas malmultekostajn ĥemiaĵojn.

Estonte multaj sunĉelaj instalaĵoj sur la tegmento povus havi kompletigon en la kelo. Tie estos savita en granda baterio la energio kiu dum intensa sunradiado tagmeze ne povas esti tuj konsumata. Tiuj baterioj povus utiligi ekzemple la redoks-flu-teknikon ĉe kiu la elektro estas savita en du grandaj likvaĵujoj kun likvaĵoj en kiuj estas solvitaj specialaj ĥemiaĵoj. Esploristoj de la Harvard-universitato nun disvolvis aparte medikonvenan kaj malmultekostan redoks-flu-baterion kiu laboras helpe de plantaj koloraĵoj kaj separa substanco por kuira salo.

Redoks-flu-baterioj estas ankoraŭ nova tekniko kaj ĝis nun nur malofte estas aplikataj. Ili funkcias per salenhavaj likvaĵoj kiuj laŭbezone estas pumpataj tra la bateriaj ĉeloj. Tie unu el la solvitaj substancoj estas reduktata, la alia oksidata. Dum tiu procedo okazas interŝanĝo de elektraj ŝargoj, tio ekfunkciigas la fluon de elektra kurento. Membranoj prizorgas ke la solvaĵoj ne intermiksiĝas. Kontraŭe al klasikaj baterioj elektraj ŝargoj estas savitaj ne ĉe la elektrodoj, sed en la salsolvaĵoj.

La ĉarmo de tiuj flubaterioj kuŝas en ilia alta variebleco, ĉar kapacito kaj produktivo estas agordeblaj sendepende unu de la aliaj. Por la kapacito la grandeco de la likvaĵujo estas decida, por la produktivo respondecas la strukturo kaj la kunŝaltiĝo de la ĉeloj. Ĝisnunaj redoks-flu-baterioj tamen enhavas vanadio-salojn kiuj estas multekostaj kaj en aliaj ekzemple troviĝas la peza metalo ĥromo. "Ni kombinis anstataŭ tio organikajn koloraĵojn kun nutraĵ-aldonaĵoj", diras unu el la aŭtoroj de la studaĵo. "Estas la unuaj nevenenaj, ne bruligeblaj, nekorodeblaj ĥemiaĵoj por flubaterioj kun alta produktivo kaj malaltaj kostoj. "

La koloraĵoj en unu likvaĵujo ekzemple respondecas por la kolorigo de multaj likenoj kaj plantoj. La aliaj solvaĵoj enhavas ferocianidajn kombinaĵojn kiuj povas esti aldonaĵoj al kuira salo por subteni ĝian fluetadon. Cianidoj, ekzemple en formo de ciana acido povas efiki altgrade venenaj. "En la ferocianidoj ili tamen estas tiel firme enkombinitaj ke normale ne ekzistas danĝero", skribas la esploristoj. Tial tiu ĥemio taŭgas por la kelo.