×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Provizoraj sciencaj veraĵoj

Sciencaj esploroj – en kiu ajn scienca kampo – ofte alportas fortajn impresojn sur la ĝeneralan publikon. Pro la grandega progreso de scienco, ĝenerale, dum la lastaj cent jaroj, ĝi havigis al si firman prestiĝon, meritoplene. Alivorte, kiam sciencistoj eltrovas novan ´veraĵon´ kaj publikigas siajn rezultojn, tiam oni emas akcepti ĝin sen ia dubo. Kaj se temas pri ´veraĵo´ rilata al sano kaj medicino, ĝi povas tuj influi la vivstilon de ordinaraj personoj.

Tamen, oni devus sin gardi: ĉu efektive temas pri senduba veraĵo? Ne ĉiam tio konfirmiĝas, post pasado de tempo. Foje, eĉ montriĝas, ke la nova eltrovo estas tute misa. Ne temas pri malhonesteco flanke de la koncernaj esploristoj, sed pri problemo de metodo: la scienca metodo, depende de la kampo de studoj, tute ne estas imuna al eraroj. Estas ĉiam prudente atendi, ke oni konstruu ĉirkaŭ ĝi unu el la pilieroj de scienco: la konfirmo, fare de alia sendependa studgrupo.

Antaŭ iom da tempo, la tutmonda medicina medio kaj ĝeneralaj amaskomunikiloj brue informis pri serioza esploro. Jen ĝia resumo: la tempo, dum kiu iu homo pasigas en sidado, rekte kaj draste influas lian sanon kaj vivdaŭron, sendepende de aliaj faktoroj, kiel korpekzercoj, trograseco, tabakfumado, k.t.p.. Laŭ tiu statistika esploro, ekzistas tiel grava risko de longa sidado, ke oni komencis nomi ĝin ´simila al risko de fumado´. Eĉ nia Esperanta RetRadio informis pri tio per trafa sonartikolo, kiu certe impresis nin ĉiujn.

Nu, la tre konscienca Universitato de Harvard, en Usono, decidis konfirmi la novan ´veraĵon´. Aperis tute kontraŭa rezulto: la tempo de sidado tute ne damaĝas la sanon! La problemo estis de statistika analizo: aliaj faktoroj influis la antaŭan studaĵon. Kio vere influas sanon estas la kombino de sidado kaj manko de korpekzercoj kaj aliaj danĝeraj vivstiloj. Kompreneble, la usonaj sciencistoj emfazas, ke ili tute ne rekomendas longan sidadon, sed ja aktivan vivon al ĉiu sana homo. Ili nur ne sukcesis kulpigi sole nur la longan sidadon, sendepende de aliaj faktoroj.

Tiaj statistikaj misaĵoj ofte okazas, kiam oni studas sociajn fenomenojn dum longa tempo, kun miloj da personoj. Estas prudente ĉiam atendi konfirmojn, en tiaj okazoj. Ni memoru la faman klasifikon de sciencoj, proponitan de Aŭgusto Comte, la filozofo de ´pozitivismo´, en la 19-a jarcento: de la plej preciza al la plej malpreciza, li listigis: matematiko, astronomio, fiziko, ĥemio, biologio, sociologio.

Ni observu, ke biologio okupas la antaŭlastan lokon (kaj medicino estas iaspeca ido de biologio). Resume: fronte al novaj sciencaj ´veraĵoj´ estas prudente analizi, kritiki kaj... konfirmi.