×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Promeso pri pli bona vivo en Vjetnamio

JAN 9 Promeso pri pli bona vivo en Vjetnamio

Plej multaj vjetnamanoj estas tro junaj por memori pri la milito. Kion tio signifas por ili?

En kelkaj landoj milito postlasas senton de profunda humiliĝo, en aliaj landoj ĝi disigas la homojn kio ne permesas repaciĝon. Vjetnamio tiusence estas alia: La milito alportis al la lando sian nacian fieron kaj mondvastan gloron.

Pasis jam preskaŭ 40 jaroj ke la nordvjetnamaj komunistoj venkis la usonanojn kaj iliajn sudvjetnamajn aliancanojn. Estis nekredebla triumfo de ĝangalaj batalantoj en sandaloj super superpotencon kun B-52-bombaviadiloj kaj napalmo. La mortobilanco de la dekjara milito: 58.000 usonaj soldatoj, 250.000 sudvjetnamaj soldatoj, 1,1 milionoj da nordvjetnamaj soldatoj kaj preskaŭ 4 milionoj da civiluloj. Fidindaj nombroj tamen mankas samkiel precizaj indikoj pri tio kio sekvis: Kiom da handikapitaj infanoj naskiĝis en tiuj regionoj kie la usonanoj disŝprucis la senfoliigan substancon Agent Orange? Kiom da orfoj neniam konatiĝis kun siaj usonaj patroj (kaj vjetnamaj patrinoj)? Kiom da sudvjetnamanoj malaperis en la torturprizonoj de la nova registaro?

En Vjetnamio la milito estas sentebla ĝis hodiaŭ en propagando kaj folkloro, kio estas vere stranga miksaĵo. Se kuratoroj de muzeoj elmontras fotojn de sudvjetnamaj militkaptitoj, ili ĉiam ankoraŭ subskribas tiujn fotojn kun "malamiko". Kelkaj el la tuneloj de Ĉu Ĉi - kiujn la vjetkonganoj uzis kiel kaŝejon kaj militbazon - estas ankoraŭ malfermitaj. Tamen ili estis plilarĝigitaj kaj lumigataj por ke ankaŭ usonaj turistoj sufiĉe bone povu eniri ilin. Al ili kiuj alvojaĝas ofte serĉante paciĝon, la milito estas vendata kiel artaĉa suveniro: kiel B-52-koktelo en la Apokalipso-nun-klubo, kiel retrofoto de vjetnamaj junulinoj aŭ kiel fotokuliso kun kraŝiĝinta aviadilo. La vjetnamanoj tiurilate estas pragmataj.

Vjetnamio de hodiaŭ havas malmulte da komunaĵoj kun la lando en la jaro 1975. Validas nun novaj valoroj, novaj esperoj kaj nun aperis Ĉinio (kiu vaste okupas la sudĉinan maron) kiel nova kontraŭanto. Jam delonge la usonanoj ne plu estas konsiderataj kiel malamikoj sed kiel amikoj.

La komunismaj batalantoj ŝanĝiĝis al ŝtatkapitalistoj kiuj sendas siajn infanojn al studado en usonaj elitaj universitatoj. La kreskanta meza tavolo poŝtas familiajn fotojn sur Fejsbuko kaj renkontiĝas ĉe Trung Nguyen, la vjetnamia Starbucks. En grandaj urboj komercaj bulvardoj kaj nubskrapuloj kun loĝejoj kreskas alten. Kiom da homoj vere povas pagi la prezojn de la varoj aŭ la luprezojn, tio tamen estas alia demando.

Vjetnamio estas juna lando, kun 29,2 jaroj la averaĝa vjetnamano ne estas sufiĉe aĝa por rememori pri la milito. La estonteco promesas al ili pli bonan vivon - kial ili malŝparu pensojn pri la pasinteco? Ja sufiĉas se la vizitantoj tion faras.