×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Produktado de kondomoj en Amazonio

En Amazonio Brazilo kaptas du muŝojn per unu bato: Fabriko donas laboron al homoj kaj samtempe estas bastiono en la batalo kontraŭ aidoso. Tie oni produktas kondomojn el la fabele bona brazila natura kaŭĉuko.

Profunde en la amazonia baseno en la fora nordo de Brazilo Raimundo Pereira fakule tranĉas foldojn en kaŭcukan arbon. La blankan sukon li liveras al la Natex-kondomfabriko en Xapuri - por la solaj en la mondo kondomoj el la pluvarbaro. La neprofitcela entrepreno kiun la loĝantoj tie nomas "amfabriko" estis fondita en la jaro 2008 sub la tiama prezidento Luiz Inácio Lula da Silva. Ĝi donu bone pagatan laboron al la kaŭcuk-kolektantoj kaj subtenu la registaron en la batalo kontraŭ aidoso.

Pereira laboras senhalte kaj precize, li ja faras tiun laboron de sia naŭa vivojaro. Tiam li akompanis sian patron kiu same laboris kiel kaŭcuk-kolektanto, kiel same faris lia avo. "Kaj je aĝo de 51 jaroj mi ankoraŭ faras tion", li rakontas. "Mi ŝatas tiun laboron ĉar la aero ĉi tie estas pura. Mi daŭrigos tiel longe kiom mia korpo persistos". Legadon kaj skribadon Pereira neniam lernis, sed li scias multe pri "produktoj el la arbaro kaj pri sanigaj plantoj", li diras. "Hodiaŭ mi ne plu intencas lerni legadon. Mi estas fiera ĉar la fabriko ensociigis min kaj donis al mi pli bonan salajron. " La registaro financis la entreprenon en la federacia ŝtato Acre per preskaŭ 10 milionoj da eŭroj. "Unuflanke oni volis revivigi la endormintan industrion, kiam la prezoj por kaŭcuko estis akre falintaj, sed samtempe oni per tio volis subteni la batalon kontraŭ aidoso per la senpaga disdonado de kondomoj", diras la estrino de la fabriko. Kiam la fabriko estis inaŭgurita, la prevento de koncipo en la ĉefe katolika Brazilo estis ankoraŭ tabua temo. "Komence la homoj mokiĝis", ŝi rememoras. "Sed hodiaŭ la 170 dungitoj de Natex estas fieraj pri la rolo kiun la fabriko ludas en la prevento de aidoso. " Natex hodiaŭ produktas ĉirkaŭ 100 milionojn da prezerviloj - aŭ "venusaj ĉemizetoj" kiel ili nomiĝas en la portugala - kaj tio estas kvinono de la ĉiujare senpage disdonata kvanto. Per tio reviviĝis longa tradicio: En la malfrua 19-a jarcento kaŭcuko helpis al la regiono atingi bonstaton, tiam oni konstruis la imponan operejon en la urbo Manaus meze en la pluvarbaro. Sed kiam ekde 1912 Malajzio kaj Srilanko pli efike kaj pli grandkvante produktis latekson, Manaus perdis sian produktomonopolon. Britoj estis kontrabandintaj dum la furora periodo de kaŭcuko semojn el la amazonia regiono al Azio.

En Brazilo 730.000 homoj estas HIV-pozitivaj. La lando estas pioniro en la batalo kontraŭ aidoso, infektitoj kaj malsanuloj ricevas senpagan kuracadon. Al tio kontribuas ankaŭ Natex. "Natex estas la sola fabriko de kondomoj kiu uzas sian propran enlandan latekson. Ĝia elasteco kaj ŝir-rezisto estas signife superaj al la planteja latekso kiu estas importata ĉefe el Malajzio", diras la fabrikestrino. Entute oni varbis 700 familiojn de kaŭcuk-kolektantoj, 489 el ili liveris dum la pasinta jaro 250 tunojn da natura gumo kontraŭ superaveraĝa pago. "Kaŭcuk-kolektantoj ricevas 8 realojn (2,50 eŭrojn) por kilogramo da kaŭcuko, tio situas je 270 procentoj super la merkata prezo", ŝi klarigas.

"Se Chico Mendes ankoraŭ vivus, li estus feliĉa vidi ke la batalo kiun li iniciatis ankoraŭ alportas fruktojn", kredas la kolektanto Pereira. "Lia revo estis vidi la arbaron vivi". La laborista gvidanto kaj mediprotektanto engaĝiĝis por daŭrigebla elprofitado de la pluvarbaro kaj li estis mortpafita en la jaro 1988 en Xapuri de grandbienuloj.

En Amazonio Brazilo kaptas du muŝojn per unu bato: Fabriko donas laboron al homoj kaj samtempe estas bastiono en la batalo kontraŭ aidoso. Tie oni produktas kondomojn el la fabele bona brazila natura kaŭĉuko.

Profunde en la amazonia baseno en la fora nordo de Brazilo Raimundo Pereira fakule tranĉas foldojn en kaŭcukan arbon. La blankan sukon li liveras al la Natex-kondomfabriko en Xapuri - por la solaj en la mondo kondomoj el la pluvarbaro. La neprofitcela entrepreno kiun la loĝantoj tie nomas "amfabriko" estis fondita en la jaro 2008 sub la tiama prezidento Luiz Inácio Lula da Silva. Ĝi donu bone pagatan laboron al la kaŭcuk-kolektantoj kaj subtenu la registaron en la batalo kontraŭ aidoso.

Pereira laboras senhalte kaj precize, li ja faras tiun laboron de sia naŭa vivojaro. Tiam li akompanis sian patron kiu same laboris kiel kaŭcuk-kolektanto, kiel same faris lia avo. "Kaj je aĝo de 51 jaroj mi ankoraŭ faras tion", li rakontas. "Mi ŝatas tiun laboron ĉar la aero ĉi tie estas pura. Mi daŭrigos tiel longe kiom mia korpo persistos". Legadon kaj skribadon Pereira neniam lernis, sed li scias multe pri "produktoj el la arbaro kaj pri sanigaj plantoj", li diras. "Hodiaŭ mi ne plu intencas lerni legadon. Mi estas fiera ĉar la fabriko ensociigis min kaj donis al mi pli bonan salajron. "

La registaro financis la entreprenon en la federacia ŝtato Acre per preskaŭ 10 milionoj da eŭroj. "Unuflanke oni volis revivigi la endormintan industrion, kiam la prezoj por kaŭcuko estis akre falintaj, sed samtempe oni per tio volis subteni la batalon kontraŭ aidoso per la senpaga disdonado de kondomoj", diras la estrino de la fabriko. Kiam la fabriko estis inaŭgurita, la prevento de koncipo en la ĉefe katolika Brazilo estis ankoraŭ tabua temo. "Komence la homoj mokiĝis", ŝi rememoras. "Sed hodiaŭ la 170 dungitoj de Natex estas fieraj pri la rolo kiun la fabriko ludas en la prevento de aidoso. "

Natex hodiaŭ produktas ĉirkaŭ 100 milionojn da prezerviloj - aŭ "venusaj ĉemizetoj" kiel ili nomiĝas en la portugala - kaj tio estas kvinono de la ĉiujare senpage disdonata kvanto. Per tio reviviĝis longa tradicio: En la malfrua 19-a jarcento kaŭcuko helpis al la regiono atingi bonstaton, tiam oni konstruis la imponan operejon en la urbo Manaus meze en la pluvarbaro. Sed kiam ekde 1912 Malajzio kaj Srilanko pli efike kaj pli grandkvante produktis latekson, Manaus perdis sian produktomonopolon. Britoj estis kontrabandintaj dum la furora periodo de kaŭcuko semojn el la amazonia regiono al Azio.