×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Pri (mia) tradukado

Estas tre konata la itala esprimo "Tradutore - tradittore" (“tradukisto – perfidulo”), kiu signifas: "tradukistoj estas perfiduloj". Mi opinias tiun esprimon - ofte ripetita - erara.

Tamen perfidulo estas iu, kiu perfidas intence, dum la tradukisto eraras, aŭ ne faras en alia lingvo ekzaktan kopion de la originalo senintence (escepte malmultegaj kazoj).

Alia nekorekta (por ne diri stulta) aserto - dirita eĉ de kelkaj teoriistoj - estas, ke ĉio povas esti tradukata. Mi ne povas detale priskribi tion ĉi tie; sufiĉas diri, ke ne ĉiam eblas produkti en la legantoj de la traduko la samajn impresojn, kiujn kaŭzis la originalo. Nur unu el multegaj ekzemploj: se en iu verko okazas parolado en dialekto, la traduko ne povas kaŭzi la saman impreson.

Kvin aliaj rimarkoj pri tradukoj kaj tradukistoj.

1. Ekzistas lernejoj kaj universitataj studfakoj pri tradukado, tiel ke oni povas fariĝi profesia tradukisto. Sed multegaj homoj, kiuj faras tradukojn, ne estas profesiaj tradukistoj. Ili faras tion, ĉar la okupo plaĉas al ili, aŭ ĉar mankas tradukistoj. Tradukoj faritaj profesie ne nepre estas pli bonaj ol tiuj verkitaj de laikoj. Ofte literaraj verkistoj produktas bonegajn tradukojn el fremdlingvo.

2. La tradukisto devas regi laŭeble plej bone ne nur la font- kaj cellingvojn, sed ankaŭ la aferon, kiun la teksto pritraktas. Sed neniu scias ĉion. Pro tio necesas uzi vortarojn kaj fakajn verkojn. Havas avantaĝon tiu, kiu disponas je bonaj vortaroj ktp.

3. Ideale oni tradukas en sian denaskan lingvon, ĉar oni regas ĝin pli bone ol la fremdlingvon. Sed tio estas nur idealo. En la realo profesiaj tradukistoj estas devontigitaj traduki en fremdlingvon, eĉ en du aŭ tri. Evidente en tiuj kazoj okazas pliaj eraroj, aŭ almenaŭ malpli bonaj tradukoj. La tradukitaj tekstoj tiukaze ofte ne ŝajnas - ne sonas - naturecaj.

4. Kiel ĉiu publikigenda teksto, tradukoj devus esti reviziataj. Tradukoj en fremdlingvon devus esti reviziataj de denaskaj parolantoj.

5. En Esperantujo la situacio estas malsama: preskaŭ ne estas denaskaj parolantoj, kaj ne estas kursoj por la traduko de tekstoj en Esperanton. En tiu kazo, aŭ la tradukisto regas Esperanton bonege, aŭ li aŭ ŝi devus peti al esperantisto kun altkvalita nivelo revizii lian/ŝian tekston.

Nun pri mia sperto kiel tradukisto.

Post esti vivinta en Francio dum kvin jaroj, mi tradukis kvin librojn el la franca en mian denaskan lingvon, la germanan. Ili estis popularfakaj libroj, i.a. pri katoj, birdoj, fungoj. Evidente mi ne regis tiujn aferojn. Do mi bezonis esplori multege ĉiun el tiuj kampoj. Ekzemple pri birdoj: mi bezonis akiri francan kaj germanan librojn por legi la priskribojn de la birdoj por povi traduki la nomojn korekte.

Mallonge post mia alveno al Brazilo antaŭ 40 jaroj mi tradukis tekstojn el la portugala.

Poste mi ne faris pluajn tradukojn en la germanan.

Antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis la unuan fojon verkon en fremdlingvon (el la portugala en la anglan), kaj antaŭ du jaroj mi tradukis – kiel voluntulo – libron el la angla en la portugalan. En la du kazoj evidente necesis reviziado de denaska parolanto.

Je la fino de 2013 mi komencis skribi miajn unuajn etajn retmesaĝojn en Esperanto - kaj meze de 2014 la ERR-artikolojn. Ĉi-jare mi tradukis kelkajn anglalingvajn tekstojn en Esperanton - pri aferoj, kiuj min interesas. Evidente ili devas esti reviziitaj. Sed kiu akceptus fari tion?

Ĉar mia esperanta vorttrezoro ankoraŭ estas malgranda, kaj mi ne estas perfekta en la angla, mi bezonas multfoje uzi dulingvajn vortarojn (kun la cellingvo Esperanto): anglan (bedaŭrinde mi havas nur la simplan de John C. Wells), germanan (kiu bonŝance estas tre bona, fakte la plej ampleksa dulingva Esperanto-vortaro), kelkfoje portugalan kaj francan, kaj evidente mi konsultas ankaŭ PIV-on.

Vi povas imagi, ke tiu procezo estas tre laborintensa. Bonŝance – kiel pensiulo – mi havas tempon.

Estas tre konata la itala esprimo "Tradutore - tradittore" (“tradukisto – perfidulo”), kiu signifas: "tradukistoj estas perfiduloj". Mi opinias tiun esprimon - ofte ripetita - erara.

Tamen perfidulo estas iu, kiu perfidas intence, dum la tradukisto eraras, aŭ ne faras en alia lingvo ekzaktan kopion de la originalo senintence (escepte malmultegaj kazoj).

Alia nekorekta (por ne diri stulta) aserto - dirita eĉ de kelkaj teoriistoj - estas, ke ĉio povas esti tradukata. Mi ne povas detale priskribi tion ĉi tie; sufiĉas diri, ke ne ĉiam eblas produkti en la legantoj de la traduko la samajn impresojn, kiujn kaŭzis la originalo. Nur unu el multegaj ekzemploj: se en iu verko okazas parolado en dialekto, la traduko ne povas kaŭzi la saman impreson.

Kvin aliaj rimarkoj pri tradukoj kaj tradukistoj.

1\\. Ekzistas lernejoj kaj universitataj studfakoj pri tradukado, tiel ke oni povas fariĝi profesia tradukisto. Sed multegaj homoj, kiuj faras tradukojn, ne estas profesiaj tradukistoj. Ili faras tion, ĉar la okupo plaĉas al ili, aŭ ĉar mankas tradukistoj. Tradukoj faritaj profesie ne nepre estas pli bonaj ol tiuj verkitaj de laikoj. Ofte literaraj verkistoj produktas bonegajn tradukojn el fremdlingvo.

2\\. La tradukisto devas regi laŭeble plej bone ne nur la font- kaj cellingvojn, sed ankaŭ la aferon, kiun la teksto pritraktas. Sed neniu scias ĉion. Pro tio necesas uzi vortarojn kaj fakajn verkojn. Havas avantaĝon tiu, kiu disponas je bonaj vortaroj ktp.

3\\. Ideale oni tradukas en sian denaskan lingvon, ĉar oni regas ĝin pli bone ol la fremdlingvon. Sed tio estas nur idealo. En la realo profesiaj tradukistoj estas devontigitaj traduki en fremdlingvon, eĉ en du aŭ tri. Evidente en tiuj kazoj okazas pliaj eraroj, aŭ almenaŭ malpli bonaj tradukoj. La tradukitaj tekstoj tiukaze ofte ne ŝajnas - ne sonas - naturecaj.

4\\. Kiel ĉiu publikigenda teksto, tradukoj devus esti reviziataj. Tradukoj en fremdlingvon devus esti reviziataj de denaskaj parolantoj.

5\\. En Esperantujo la situacio estas malsama: preskaŭ ne estas denaskaj parolantoj, kaj ne estas kursoj por la traduko de tekstoj en Esperanton. En tiu kazo, aŭ la tradukisto regas Esperanton bonege, aŭ li aŭ ŝi devus peti al esperantisto kun altkvalita nivelo revizii lian/ŝian tekston.