×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Pri la biologia aĝo de 38-jaruloj

Usona esplorista teamo serĉumis ĉirkaŭ mil 38-jarulojn kaj konstatis: Kelkaj el ili estas sportivaj kvazaŭ ili estus dek jarojn malpli aĝaj, aliaj jam havas korpan staton de grizaĝuloj. La scienco havas por tio eksplikon.

Helpe de diversaj parametroj kiel ekzemple funkcio de renoj kaj koro la esploristoj konstatis la biologian aĝon de 38-jaruloj kaj ili povis montri tre mirindajn rezultojn: La biologia aĝo de la serĉumitaj novzelandanoj troviĝis de sub 30 ĝis super 60 jaroj.

La esploristoj disvolvis tiucele metodon per kiu eblas mezuri kaj kompari la gradon kaj la rapidecon de la maljuniĝo ĉe junaj plenkreskuloj. La procezo de la maljuniĝo pli frue montriĝas ĉe la internaj organoj ol ĉe la okuloj, artikoj kaj haroj.

La teamo do ekzamenis la koncernajn biomarkilojn al kiuj apartenis apud la funkcio de renoj kaj pulmoj ankaŭ datumoj pri la hepato kaj la imunsistemo. Krome oni mezuris kolesterolon, la korfortecon kaj la longecon de la telomeroj (telomeroj estas finaĵoj de kromosomoj kiuj mallongiĝas laŭ la aĝo). La studaĵo ankaŭ ampleksis la dentosanon kaj la staton de la etaj angioj malantaŭ la okuloj kiuj indiku kia estas la stato de la angioj en la cerbo.

El tiuj mezuritaj datumoj la sciencistoj elkalkulis tiam la biologian aĝon de la precize 1037 homoj el Novzelando.

Por povi konstati la individuajn procezojn de la maljuniĝo, la esploristoj komparis la datumojn tiam kun la priserĉumaj rezultoj de la partoprenintoj de la studaĵo kiam tiuj estas 26 kaj 32 jarojn aĝaj. Montriĝis ke plej multaj partoprenintoj vere pli maljuniĝis ĉiujare je unu biologia jaro. Kelkaj el ili tamen pli maljuniĝis dum ĉiu jaro je 3 biologiaj jaroj, dum aliaj preskaŭ ne aŭ tute ne pli maljuniĝis kaj pro tio estis "biologie pli junaj" ol indikis la naskiĝdato en ilia pasporto. Tiuj kies biologia aĝo estis pli alta ol 38 jaroj, pli maljuniĝis laŭ tio pli rapide. Ili elmontris krome pli fortan malkreskon de la inteligentec-kvociento kaj jam estis signoj por pli alta risko por apopleksio kaj demenco kaj ankaŭ malpli grandaj motoraj kapabloj. La unuaj signoj por tio en tiu grupo jam estis videblaj en la aĝo de 26 jaroj.

La partoprenintoj kiuj biologie estis pli aĝaj ol laŭ la naskiĝdato, elmontris ankaŭ ĉe diversaj ekzercoj de ekvilibro kaj kunordigado kaj ĉe kognaj testoj malpli bonajn rezultojn. Krome ili ankaŭ mem esprimis ke ili ekzemple dum ŝtuparirado havas problemojn. La medicinajn datumojn subtenis ankaŭ la takso de la socia medio kiu priskribis la "pli maljunajn" 38-jarulojn kiel pli aĝaj. Oni supozas ke nur 20 procentoj de la plimaljuniĝo havas genetikajn kaŭzojn. Tio ebligas la konkludon ke la homo ja per sana vivmaniero povas influi la rapidecon kaj gradon de sia maljuniĝa procezo.


Usona esplorista teamo serĉumis ĉirkaŭ mil 38-jarulojn kaj konstatis: Kelkaj el ili estas sportivaj kvazaŭ ili estus dek jarojn malpli aĝaj, aliaj jam havas korpan staton de grizaĝuloj. La scienco havas por tio eksplikon.

Helpe de diversaj parametroj kiel ekzemple funkcio de renoj kaj koro la esploristoj konstatis la biologian aĝon de 38-jaruloj kaj ili povis montri tre mirindajn rezultojn: La biologia aĝo de la serĉumitaj novzelandanoj troviĝis de sub 30 ĝis super 60 jaroj.

La esploristoj disvolvis tiucele metodon per kiu eblas mezuri kaj kompari la gradon kaj la rapidecon de la maljuniĝo ĉe junaj plenkreskuloj. La procezo de la maljuniĝo pli frue montriĝas ĉe la internaj organoj ol ĉe la okuloj, artikoj kaj haroj.

La teamo do ekzamenis la koncernajn biomarkilojn al kiuj apartenis apud la funkcio de renoj kaj pulmoj ankaŭ datumoj pri la hepato kaj la imunsistemo. Krome oni mezuris kolesterolon, la korfortecon kaj la longecon de la telomeroj (telomeroj estas finaĵoj de kromosomoj kiuj mallongiĝas laŭ la aĝo). La studaĵo ankaŭ ampleksis la dentosanon kaj la staton de la etaj angioj malantaŭ la okuloj kiuj indiku kia estas la stato de la angioj en la cerbo.

El tiuj mezuritaj datumoj la sciencistoj elkalkulis tiam la biologian aĝon de la precize 1037 homoj el Novzelando.

Por povi konstati la individuajn procezojn de la maljuniĝo, la esploristoj komparis la datumojn tiam kun la priserĉumaj rezultoj de la partoprenintoj de la studaĵo kiam tiuj estas 26 kaj 32 jarojn aĝaj. Montriĝis ke plej multaj partoprenintoj vere pli maljuniĝis ĉiujare je unu biologia jaro. Kelkaj el ili tamen pli maljuniĝis dum ĉiu jaro je 3 biologiaj jaroj, dum aliaj preskaŭ ne aŭ tute ne pli maljuniĝis kaj pro tio estis "biologie pli junaj" ol indikis la naskiĝdato en ilia pasporto. Tiuj kies biologia aĝo estis pli alta ol 38 jaroj, pli maljuniĝis laŭ tio pli rapide. Ili elmontris krome pli fortan malkreskon de la inteligentec-kvociento kaj jam estis signoj por pli alta risko por apopleksio kaj demenco kaj ankaŭ malpli grandaj motoraj kapabloj. La unuaj signoj por tio en tiu grupo jam estis videblaj en la aĝo de 26 jaroj.

La partoprenintoj kiuj biologie estis pli aĝaj ol laŭ la naskiĝdato, elmontris ankaŭ ĉe diversaj ekzercoj de ekvilibro kaj kunordigado kaj ĉe kognaj testoj malpli bonajn rezultojn. Krome ili ankaŭ mem esprimis ke ili ekzemple dum ŝtuparirado havas problemojn. La medicinajn datumojn subtenis ankaŭ la takso de la socia medio kiu priskribis la "pli maljunajn" 38-jarulojn kiel pli aĝaj.

Oni supozas ke nur 20 procentoj de la plimaljuniĝo havas genetikajn kaŭzojn. Tio ebligas la konkludon ke la homo ja per sana vivmaniero povas influi la rapidecon kaj gradon de sia maljuniĝa procezo.