×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Pri elefanto sen memoro

Estis iam elefant', Granda kiel elefant', Kaj ĉi tiu elefant' Portis en la tuta land' Nomon Bimbo Bela-Kant'... Perfektec' en ĉiu cel' Kaj el ĉiu flank' - Sola tamen lia mank': Estis tiu elefant' Terurega forgesant'... Kaj havis Bimbo kapon, jes, de elefant', Kaj elefanta estis ĉiu ĝia kruro, Kaj ĉiu kojnodento el natur-eburo, La rostro, kiun li turnadis bele kun humoro... Ĉio plej elefanta estis... krom memoro! Ekzemplo montru agon: Precize por la kvara horo Invitis li kolegojn por kartludo. Ili alvenas, krias: „Bonan tagon, Kolego!” Jen kia saluto! Nekonvene!... Nehome!... Kartlud'... Ne estas Bimbo dome!... Li eliris... forgesis...

Aŭ li, aŭskultu nur, promesis Apud Monsieur kaj Madame Krokodilo, Esti vespere, babili, Trinki kun ili Tason da akvo el Nilo... kaj li ne alvenis!... Fi! Kia stilo!... Jen malĝentilo... Simple: forgeso De la promeso!

Havis infanojn li (ĉarmega par'! Bravulo – ido Idin – silfido!) Li amas ilin kaj adoras, - Sed ve, la nomojn ne memoras, Ĉar Estis forgesant' la elefant'! La fil' nomiĝis: Blanka Dent', Sed patro vokas: Manka Vent'! Filin' nomiĝas: Et-Bombon', Kaj patro krias: Ret-Trombon'! Terur'!...L'eraron li ne sentas, Eĉ kiam li sin mem prezentas; Ne unu fojon diris Bimbo Bela-Kant': „Mi estas Bombo Hela-Gant'”. Edzinon havis ankaŭ... Grasan! Jes! Ŝi sola povus anstataŭi ses... Nomiĝis ŝi Kukurbo... Li ŝin voki ĉesis... Kial?... Simple!... Li ŝian nomon jam forgesis.

Diris al li edzino kun malĝoj': „Karul'... Ci estas sur dekliva voj'! Ci maljuniĝas!... Nun konsilon mian prenu... Al la doktoro iru! Li cin ekzamenu, Kuracu cin... per nova vivo cin inspiru... Kaj hejmen sana jam revenu...”

Li iris tuj... al advokato... Al notario... al botisto... Kaj ĉie jen balbutas: „Kara frato! Eble vi scias, kun kia insisto Al vi eksendis min l' edzin'?” Tiele el angulo al angul' Rondiras, vagas mizerul' - Vane! Kaj en fin', Jam nokte, trafis al forĝisto. Tiu ĉi, lin vidante en forĝej', Intencis agi plej Fak-artiste: Subforĝi volis elefanton, Bimbo Bela-Kanton. Kaj nur ĉe tio Revenis Bimbo al konscio... Li rememoris, kriis: „Ne malpacu! Sed min kuracu!”

Forĝist' komprenis... lin esploris laŭ la fako, Priblovis diligente pre blovilo-sako, En gorĝon ekrigardis, ankaŭ en orelon, Grandegan levis forĝ-martelon, Palpis la nukon, ventron... Finis; jene Verdikton voĉas: „Ĉiumatene Sitel' da akvo sur kapeton, Kaj sur la rostro fari nodeton!” Li faris tuj la ŝprucon; momenton klopodis, Kaj la imponan rostron majstr-mirinde nodis!

Kuregis Bimbo hejmen... Ĉu freneza iu? Edzin' ekkriis: „Kio?” - „Diru al neniu... Ĝi estas por memori...” - „Pri kio? - Mi sukcesis! Pri tio, kio... kio... kion mi for-ge-sis!”


Estis iam elefant', Granda kiel elefant', Kaj ĉi tiu elefant' Portis en la tuta land' Nomon Bimbo Bela-Kant'... Perfektec' en ĉiu cel' Kaj el ĉiu flank' - Sola tamen lia mank': Estis tiu elefant' Terurega forgesant'...

Kaj havis Bimbo kapon, jes, de elefant', Kaj elefanta estis ĉiu ĝia kruro, Kaj ĉiu kojnodento el natur-eburo, La rostro, kiun li turnadis bele kun humoro... Ĉio plej elefanta estis... krom memoro!

Ekzemplo montru agon: Precize por la kvara horo Invitis li kolegojn por kartludo. Ili alvenas, krias: „Bonan tagon, Kolego!” Jen kia saluto! Nekonvene!... Nehome!... Kartlud'... Ne estas Bimbo dome!... Li eliris... forgesis...

Aŭ li, aŭskultu nur, promesis Apud Monsieur kaj Madame Krokodilo, Esti vespere, babili, Trinki kun ili Tason da akvo el Nilo... kaj li ne alvenis!... Fi! Kia stilo!... Jen malĝentilo... Simple: forgeso De la promeso!

Havis infanojn li (ĉarmega par'! Bravulo – ido Idin – silfido!) Li amas ilin kaj adoras, - Sed ve, la nomojn ne memoras, Ĉar Estis forgesant' la elefant'!

La fil' nomiĝis: Blanka Dent', Sed patro vokas: Manka Vent'! Filin' nomiĝas: Et-Bombon', Kaj patro krias: Ret-Trombon'!

Terur'!...L'eraron li ne sentas, Eĉ kiam li sin mem prezentas; Ne unu fojon diris Bimbo Bela-Kant': „Mi estas Bombo Hela-Gant'”.

Edzinon havis ankaŭ... Grasan! Jes! Ŝi sola povus anstataŭi ses... Nomiĝis ŝi Kukurbo... Li ŝin voki ĉesis... Kial?... Simple!... Li ŝian nomon jam forgesis.

Diris al li edzino kun malĝoj': „Karul'... Ci estas sur dekliva voj'! Ci maljuniĝas!... Nun konsilon mian prenu... Al la doktoro iru! Li cin ekzamenu, Kuracu cin... per nova vivo cin inspiru... Kaj hejmen sana jam revenu...”

Li iris tuj... al advokato... Al notario... al botisto... Kaj ĉie jen balbutas: „Kara frato! Eble vi scias, kun kia insisto Al vi eksendis min l' edzin'?”

Tiele el angulo al angul' Rondiras, vagas mizerul' - Vane! Kaj en fin', Jam nokte, trafis al forĝisto.

Tiu ĉi, lin vidante en forĝej', Intencis agi plej Fak-artiste: Subforĝi volis elefanton, Bimbo Bela-Kanton. Kaj nur ĉe tio Revenis Bimbo al konscio... Li rememoris, kriis: „Ne malpacu! Sed min kuracu!”

Forĝist' komprenis... lin esploris laŭ la fako, Priblovis diligente pre blovilo-sako, En gorĝon ekrigardis, ankaŭ en orelon, Grandegan levis forĝ-martelon, Palpis la nukon, ventron... Finis; jene Verdikton voĉas: „Ĉiumatene Sitel' da akvo sur kapeton, Kaj sur la rostro fari nodeton!”

Li faris tuj la ŝprucon; momenton klopodis, Kaj la imponan rostron majstr-mirinde nodis!

Kuregis Bimbo hejmen... Ĉu freneza iu? Edzin' ekkriis: „Kio?” - „Diru al neniu... Ĝi estas por memori...” - „Pri kio? - Mi sukcesis! Pri tio, kio... kio... kion mi for-ge-sis!”