×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Pri dieto kaj hipokampo

Esploristoj de la cerbo jam de longe scias, ke dieto influas ĝian funkciadon kaj eĉ ĝian anatomian strukturon. En cerboj de bestoj oni observis ŝanĝojn ligitajn al nutrado. Antaŭaj esploroj montris la rilaton inter dieto kaj okazado de depresio kaj miskogno. Tro da grasaj nutraĵoj sendube malhelpas la bonan funkciadon de neŭronoj, malhelpas lernokapablon kaj perturbas la konduton.

Nun oni tion klare konstatis en homaj cerboj per rekta observo. Konvenas atenti pri tiuj lastatempaj eltrovoj. La konata medicinretejo medscape.com informis antaŭ nelonge pri grava studaĵo de aŭstralia medicinisto, D-rino Felice Jakca, rilate tiun temon. La eseon publikigis internacie konata revuo BMC-Medicine. Oni detale komparis per plej modernaj bildigo-aparatoj profundajn strukturojn de cerboj de pli ol 250 personoj. Ĉi tiuj personoj apartenis al du malsamaj grupoj: la unua sin nutradis per ´sana´ dieto, nome per freŝaj legomoj kaj salatoj, fruktoj kaj rostitaj fiŝoj; la dua, per precipe grasaj viandoj kaj rapidlunĉaj sandviĉoj, fritaĵoj kaj artefaritaj, sukerecaj trinkaĵoj. La sinsekvaj ekzamenoj okazis dum kvar jaroj. La rezultoj estis frapaj. La maldekstraj hipokampoj en la dua grupo rimarkinde ŝrumpis, jaro post jaro. En la unua grupo, tiu parto de la homa cerbo ne nur ne ŝrumpis, sed eĉ iom kreskis. Tiu fenomeno estis tute klara, kaj statistike sendependa de aliaj faktoroj, kiel diabeto, alta sangpremo, tabakfumado, sekso, aĝo, eduknivelo, medikamentoj, korpekzercoj. Kurioze, ke oni ne trovis ŝanĝojn en la dekstra hipokampo. Sed kio estas hipokampo? Ĝi estas eta strukturo enhavanta specialajn neŭronojn kaj situanta profunde en la temporalaj cerbaj loboj, ambaŭflanke. La nomon ´hipokampo´oni donis pro ĝia formo, iom simila al tiu marbesteto, populare konata kiel ´marĉevalo´. La cerbaj hipokampoj havas gravan funkcion rilate al memorkapablo kaj spacorientiĝo. Ili transformas mallongdaŭrajn memoraĵojn en longdaŭrajn. Homoj, kiuj suferas lezojn en la hipokampoj jam ne sukcesas konstrui novajn memoraĵojn kaj sentas, kvazaŭ ili vivus en fremda, stranga loko, kie iliaj spertoj disvaporiĝas. Tiuj gravaj esploroj alvokas nin al prudenta manĝado, cele al konservado de longa mensa sano.