×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Pri Amazonio

NOV 24 Pri Amazonio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Kiu inventis la terminon "biodiverseco"? - W.G. Rosen en 1985. Ĝi estas kunmetitaĵo de "biologa diverseco". Tiu termino estis inventita de Thomas Lovejoj. Pri li kaj pri Amazonio aperis artikolo en brazila revuo en oktobro.

Thomas Lovejoy estis 23-jaraĝa amerika studento de biologio, kiam li vojaĝis al Amazonio. Kaj li restis tie kaj defendis la gigantan biomon kaj ĝian biodiversecon ĝis nun, do dum duonjarcento.

En la ĉi-monata numero de la fama internacia revuo National Geographic - pri "La Defio de la Klimato" - aperis mapo de Amazonio ellaborita de li. La menciita brazila revuo publikigis tekston - petitan al li - pri tio, kio bona kaj malbona okazis en Amazonio dum la pasintaj 50 jaroj. Ne eblus raporti la detalojn ĉi-tie, kaj verŝajne ili ne estus interesaj por plejmultaj aŭskultantoj de ERR.

Do, mi nur raportas kelkajn faktojn.

La amazonia biomo - aŭ Amazonio - etendiĝas sur 8 landoj (Brazilo, Peruo, Kolombio, Venezuelo, Gujano, Surinamo, Ekvadoro, Bolivio) kaj unu transmara “departamento”, Franca Gviano. Tio malfaciligas komunajn klopodojn por protekti la tutan regionon.

60% de la Amazonio troviĝas en Brazilo, 13% en Peruo. La perua parto estas la plej izolita.

En Amazonio vivas 34 milionoj da loĝantoj.

La hidrografia baseno de la rivero Amazono estas la plej granda en la mondo. Hidroelektraj centraloj produktas pli ol trionon da elektroenergio konsumata en Ekvadoro kaj Bolivio. Brazilo konstruas novajn centralojn, sed la senarbigo malpliigas la pluvojn kaj la volumenojn de la riveroj, kio malhelpas la produktadon de energio.

En la grundo kaj en la vegetaĵaro de la regiono troviĝas 25% de la tuta monda – kontinenta - karbo.

En Bolivio, Peruo, Ekvadoro kaj Kolombio la amazona biomo limas al la Andoj. Ĉirkaŭ 87% de la areoj de nuntempa kaj venonta esplorado de nafto kaj gaso troviĝas en la anda regiono.

En 1961 estis kreita la unua areo por protekti la indiĝenojn, la Nacia (aŭ Indiĝena) Rezervejo Xingu (Ŝingu), en Brazilo. Hodiaŭ ĉirkaŭ 12 procentoj de la tuta Brazilo – kaj 27% de la brazila Amazonio – estas indiĝenaj rezervejoj. Kune kun naturaj rezervejoj la protektita areo estas 51% de la tuta Amazonio. La natura rezervejo Tumucumaque en la ekstrema nordo de Brazilo – kun 38.454 km2 – estas la plej granda rezervejo de tropika arbaro en la mondo.

Ĝenerale la senarbigo komenciĝas per konstruo de aŭtovojo. La unua granda aŭtovojo tra la Amazonio, kiu interligas la brazilan ĉefurbon Braziljo kaj la urbon Belem, estis konstruata dum la 1950-aj jaroj kaj longas preskaŭ 2.000 km. Fine de la 60-aj jaroj la brazila registaro komencis konstruigi la Traamazonian Aŭtovojon, kiu nur parte troviĝas en Amazonio kaj kiu en la pluvarbaro ne estas asfaltita, tiel ke dum la pluvperiodo ĝi preskaŭ ne povas esti uzata. En 1973 Thomas Lovejoy publikigis artikolon titolitan “Traamazonia Aŭtovojo: ĉu vojo al neniigo?” Evidente temis pri neniigo de la pluvarbaro.

En 1965 nur ĉirkaŭ 0,5% de la amazonia pluvarbaro estis senarbigita. La plej grandaj senarbigadoj okazis dum la dek sekvaj jaroj kaj inter la jaroj 1995 kaj 2005. Ekde tiam la senarbigo malplirapidiĝas. Ĉi-jare 15,25% de la Amazonio estas senarbigitaj.

Vidu pliajn informojn pri la senarbigo en mia artikolo de la 12-a de junio.

NOV 24 Pri Amazonio Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Kiu inventis la terminon "biodiverseco"? - W.G. Rosen en 1985. Ĝi estas kunmetitaĵo de "biologa diverseco". Tiu termino estis inventita de Thomas Lovejoj. Pri li kaj pri Amazonio aperis artikolo en brazila revuo en oktobro.

Thomas Lovejoy estis 23-jaraĝa amerika studento de biologio, kiam li vojaĝis al Amazonio. Kaj li restis tie kaj defendis la gigantan biomon kaj ĝian biodiversecon ĝis nun, do dum duonjarcento.

En la ĉi-monata numero de la fama internacia revuo National Geographic - pri "La Defio de la Klimato" - aperis mapo de Amazonio ellaborita de li.

La menciita brazila revuo publikigis tekston - petitan al li - pri tio, kio bona kaj malbona okazis en Amazonio dum la pasintaj 50 jaroj. Ne eblus raporti la detalojn ĉi-tie, kaj verŝajne ili ne estus interesaj por plejmultaj aŭskultantoj de ERR.