×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Preĝo sub la verda standardo - L.L.Zamenhof

Tiun ĉi poemon prezentas Andreo Bach el Gdynia en Pollando Preĝo sub la verda standardo - L.L.Zamenhof Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta, al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta, al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koroj Vin sentas, al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, kun dogmoj de blinda fervoro: silentas nun ĉiu disput' religia kaj regas nun kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas en ĉiuj egala, kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, ni staras nun, filoj de l' tuta homaro ĉe Via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, sed ĝi sin dividis batale; popolo popolon atakas kruele, frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera, redonu la pacon al la infanaro de l' tuta homaro! Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, por reunuigi l' homaron. Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron; donacu Vi benon al nia laboro, donacu Vi forton al nia fervoro, ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos; ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj, antaŭen kun pacaj armiloj! Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj ni ĉiuj de Di' estas filoj. Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro, kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro al frata la celo ni iru obstine antaŭen, antaŭen, senfine.

Tiun ĉi poemon prezentas Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Preĝo sub la verda standardo - L.L.Zamenhof

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta, al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero kaj fonto de vivo konstanta, al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koroj Vin sentas, al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, kun dogmoj de blinda fervoro: silentas nun ĉiu disput' religia kaj regas nun kredo de koro. Kun ĝi, kiu estas en ĉiuj egala, kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, ni staras nun, filoj de l' tuta homaro ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, sed ĝi sin dividis batale; popolo popolon atakas kruele, frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera, redonu la pacon al la infanaro de l' tuta homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, por reunuigi l' homaron. Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali, sed lasu nin venki la baron; donacu Vi benon al nia laboro, donacu Vi forton al nia fervoro, ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj nin tenu kuraĝaj.