×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Pozitivaj efikoj de kisado

Plifortigi la imundefendon, feliĉosentoj, plijuniga efiko: Kisado ne nur estas amuza, sed ĝi povas ankaŭ esti bona por la sano. Nun eĉ la scienco okupiĝas pri tio. Ni do vidu kiujn efikojn precize havas la kisoj:

Papilioj en la ventro, la odoro de la partnero en la nazo kaj la molaj lipoj de la alia sur la propraj: Por multaj homoj kisado estas unu el la plej belaj flankaj aferoj de la mondo. Sciencistoj kredas ke kisado havas eĉ porsanan utilon, kvankam ili ne metas tion en la centron de sia esplorado.

Jen kelkaj bonaj argumentoj por intensaj kisoj - apud la evidentaj kaŭzoj.

Sano

Ja ne ĉiu kiso havas sanigan forton - kaj kiu havas nazkataron, tiu prefere ne faru ĝin, sed la kiso ĝenerale havas pli da sanigaj ol da malsanigaj efikoj. Havi haŭtkontakton, tio bonfartigas homojn - kaj la kiso ja estas aparte intensa haŭtkontakto. Ĉio kio bonfartigas nin havas ankaŭ porsanan aspekton. Tio estas bela flankefiko de la kisado.

Imunsistemo

Kisoj levas nian humoron kaj pro tio stimulas niajn vivofortojn - tiel ili povas plifortigi la imundefendon de la korpo. Ni ankaŭ estas hardataj ĉar dum la kisado interŝanĝiĝas multege da bakterioj. Pro higienaj pripensoj do neniu rezignu pri la bela kutimo. Ĉar kiu pro timo kontraŭ fluoj de bakterioj ne plu kisas, tiu certe ne plifeliĉiĝas.

Feliĉo

Kvankam ĉe la temo "kisado" oni ofte parolas pri feliĉhormonoj, tamen ne ĉiuj etnoj ŝatas la kisadon kiel la okcidentanoj. Pro tio ne eblas ĝenerale diri ke kisado feliĉigas. Sed kiu ŝatas kisi, tiu sentas feliĉon dum esti kisata - nur kompreneble ne de ĉiu. Kaj se tion faras eĉ la ĝusta persono, tiam la organismo ne plu estas bremsebla: Kiu estas enamiĝinta aŭ kiu fortege deziras la kisotan personon, tiu sentas en la cerbo kulminon kvazaŭ kiel ĉe la jarfina festo. Tiam la mesaĝaj substancoj flugas tien kaj reen.

Malstreĉiĝo

Malgraŭ streĉa sensacio kisado promesas malstreĉiĝon. Kisado ekzemple povas redukti streson, se ĝi ekzemple donas bonan finon al malbona tago.

Plijuniga kuraco

Kisado tenas onin juna - kvankam biopsikologo ne esprimus tion en tiel simpligita formo. Sed lia klarigo montras en similan direkton: "Se oni supozas pri kisemuloj ke ili vivas en sukcesaj sociaj rilatoj kaj tial estas feliĉaj homoj, tiam eblas konkludi ke ili vivas pli longe ol aliaj. " Certeco Kiam komence homoj interkonatiĝas, tiam la kiso asertas: Ni apartenas unu al la alia kaj mi amas vin ankoraŭ same forte. La kiso donas senton de certeco. Kaj dum kisado ankaŭ malbone eblas mensogi: Apenaŭ eblas ŝajnigi deziregan kison.

Por virinoj la kiso estas rimedo por kontroli, ĉu la partnero ankoraŭ fidelas al mi? Kiaj estas liaj sentoj? El arkaika vidpunkto estis tre grave ke la provizanto estis ligita al la familio.

Viroj aliflanke praktikas laŭcelan kisadon. Ili volas transdoni siajn genojn al sekva generacio.

Plifortigi la imundefendon, feliĉosentoj, plijuniga efiko: Kisado ne nur estas amuza, sed ĝi povas ankaŭ esti bona por la sano. Nun eĉ la scienco okupiĝas pri tio. Ni do vidu kiujn efikojn precize havas la kisoj:

Papilioj en la ventro, la odoro de la partnero en la nazo kaj la molaj lipoj de la alia sur la propraj: Por multaj homoj kisado estas unu el la plej belaj flankaj aferoj de la mondo. Sciencistoj kredas ke kisado havas eĉ porsanan utilon, kvankam ili ne metas tion en la centron de sia esplorado.

Jen kelkaj bonaj argumentoj por intensaj kisoj - apud la evidentaj kaŭzoj.

Sano

Ja ne ĉiu kiso havas sanigan forton - kaj kiu havas nazkataron, tiu prefere ne faru ĝin, sed la kiso ĝenerale havas pli da sanigaj ol da malsanigaj efikoj. Havi haŭtkontakton, tio bonfartigas homojn - kaj la kiso ja estas aparte intensa haŭtkontakto. Ĉio kio bonfartigas nin havas ankaŭ porsanan aspekton. Tio estas bela flankefiko de la kisado.

Imunsistemo

Kisoj levas nian humoron kaj pro tio stimulas niajn vivofortojn - tiel ili povas plifortigi la imundefendon de la korpo. Ni ankaŭ estas hardataj ĉar dum la kisado interŝanĝiĝas multege da bakterioj. Pro higienaj pripensoj do neniu rezignu pri la bela kutimo. Ĉar kiu pro timo kontraŭ fluoj de bakterioj ne plu kisas, tiu certe ne plifeliĉiĝas.

Feliĉo

Kvankam ĉe la temo "kisado" oni ofte parolas pri feliĉhormonoj, tamen ne ĉiuj etnoj ŝatas la kisadon kiel la okcidentanoj. Pro tio ne eblas ĝenerale diri ke kisado feliĉigas. Sed kiu ŝatas kisi, tiu sentas feliĉon dum esti kisata - nur kompreneble ne de ĉiu. Kaj se tion faras eĉ la ĝusta persono, tiam la organismo ne plu estas bremsebla: Kiu estas enamiĝinta aŭ kiu fortege deziras la kisotan personon, tiu sentas en la cerbo kulminon kvazaŭ kiel ĉe la jarfina festo. Tiam la mesaĝaj substancoj flugas tien kaj reen.

Malstreĉiĝo

Malgraŭ streĉa sensacio kisado promesas malstreĉiĝon. Kisado ekzemple povas redukti streson, se ĝi ekzemple donas bonan finon al malbona tago.

Plijuniga kuraco

Kisado tenas onin juna - kvankam biopsikologo ne esprimus tion en tiel simpligita formo. Sed lia klarigo montras en similan direkton: "Se oni supozas pri kisemuloj ke ili vivas en sukcesaj sociaj rilatoj kaj tial estas feliĉaj homoj, tiam eblas konkludi ke ili vivas pli longe ol aliaj. "

Certeco

Kiam komence homoj interkonatiĝas, tiam la kiso asertas: Ni apartenas unu al la alia kaj mi amas vin ankoraŭ same forte. La kiso donas senton de certeco. Kaj dum kisado ankaŭ malbone eblas mensogi: Apenaŭ eblas ŝajnigi deziregan kison.