×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Por kancera diagnozo sufiĉos guto da sango

Ĉu eblas pruvi la ĉeeston de kanceraj ĉeloj en la sango rapide kaj rekte? Jes, tion promesas nova metodo kun la nomo "Likva biopsio". Ĝi povus revoluciigi diagnozon kaj terapion.

Montru al mi vian sangon kaj mi diros al vi ĉu vi havas kanceron. Tio estas unu el la grandaj promesoj de nova diagnoza metodo kies enorma potencialo de kelkaj monatoj furoras inter kancermedicinistoj. Likva biopsio nomiĝas la tekniko. Ĝi ebligas pruvi la ĉeeston de etaj eroj de mutaciinta hereda materialo de kanceraj ĉeloj en la sango.

Ekzistas por tio simpla klarigo kial tiaj fragmentoj de la DNA cirkulas en la sango: "Ĉe kreskanta tumoro ĉiam mortas ankaŭ ĉeloj kaj eniras la sangon, precipe tiam kiam la tumoro formas proprajn angiojn aŭ jam havas tiajn", diras la direktoro de la kancera centro de Charité en Berlino. "Ĉe plej multaj kanceroj eĉ troviĝas unuopaj funkciantaj tumorĉeloj en la sango. " Tio ja jam estas sufiĉe longe konata, sed nur modernaj analizaj procedoj kiuj fariĝis signife pli kapablaj montras nun kiom la likva biopsio povas antaŭenigi la kancermedicinon. Ĝis nun la procedo elstaras precipe ĉe la pli preciza diagnozado de tumoroj pri kiuj la kuracistoj jam scias. Ĉe kelkaj formoj de pulma kancero la tumoro tiel situas ke ne eblas sendanĝere atingi ĝin per nadlo por elpreni provaĵon.

Tiaj provaĵoj tamen fariĝas pli kaj pli gravaj ĉar per ili eblas analizi la tumorgenon. Ĝi liveras gravajn informojn por la individue plej bonaj kuraceblecoj. Pli kaj pli da medikamentoj atakas la tumoron surbaze de ĝia genetika profilo: Tio permesas pli efikan terapion kun malpli da nedezirataj kromefikoj.

La diagnozo per likva biopsio estas tiom fidinda ke jam unuaj testoj disponeblas en la merkato. Estonte la metodo povus ankaŭ helpi kontroli la laŭtempan evoluon de la terapio. "Oni ne povas ĉiam post nur kelkaj tagoj piki pacienton per nadlo por elpreni provaĵojn el tumora teksaĵo". Sed eble laŭ la kvanto de ĉeloj kaj de la DNA en la sango kaj ĝia ŝanĝiĝo oni povas diri ĉu kaj kiel terapio efikas. "Per tio ni povas rapide ekkoni kaŭzojn por rezisto kontraŭ terapio kaj doni al kelka paciento valoran tempon", klarigas la direktoro.

Kaj tiam ekzistas ankoraŭ la granda vizio pri traserĉa testo cele al diversaj kanceroj: Sangotesto kiun ĉiu povas fari ekde certa aĝo kaj kiu ampleksas ĉiujn gravajn tumorspecojn. Kiu havas pulman kanceron aŭ brustan kanceron tiu jam frutempe ekscius pri tio kaj per tio havus signife pli bonajn ŝancojn pri resaniĝo.

En la praktiko tamen troviĝas esencaj baroj antaŭ ol tiaj testoj estos sencohave aplikeblaj. Ju pli ni aĝiĝas, des pli da mutaciaoj ni disvolvas en niaj ĉeloj. Plej multaj el ili estas sendanĝeraj kaj ne kondukas al kancero, eĉ se ili ankaŭ troveblas sur kanceraj ĉeloj. Laŭ tio ĉe tiaj testoj ofte aperas malĝustaj pozitivaj rezultoj. Tio signifus ke troviĝas indikoj pri kancero kvankam ĉio estas en ordo. Aliflanke la trovaĵoj en la sango ĉe kelkaj tumorspecoj estas tiel malabundaj ke ne eblas pruvi ilian ĉeeston.

Malgraŭ tiaj baroj la likva biopsio estos aplikata ankaŭ en aliaj medicinaj kampoj. Jam hodiaŭ disponeblas sangotesto por gravedulinoj ĉe kio surbaze de DNA-fragmentoj de la infano kiuj cirkulas en la sango de la patrino eblas diagnozi kromosomdifektojn kiel la trisomion 21.

Kaj pri pli kaj pli da malsanoj la genetikaj kaŭzoj estas pli kaj pli kompreneblaj. Tio malfermos novajn aplikokampojn por likva biopsio.

Ĉu eblas pruvi la ĉeeston de kanceraj ĉeloj en la sango rapide kaj rekte? Jes, tion promesas nova metodo kun la nomo "Likva biopsio". Ĝi povus revoluciigi diagnozon kaj terapion.

Montru al mi vian sangon kaj mi diros al vi ĉu vi havas kanceron. Tio estas unu el la grandaj promesoj de nova diagnoza metodo kies enorma potencialo de kelkaj monatoj furoras inter kancermedicinistoj. Likva biopsio nomiĝas la tekniko. Ĝi ebligas pruvi la ĉeeston de etaj eroj de mutaciinta hereda materialo de kanceraj ĉeloj en la sango.

Ekzistas por tio simpla klarigo kial tiaj fragmentoj de la DNA cirkulas en la sango: "Ĉe kreskanta tumoro ĉiam mortas ankaŭ ĉeloj kaj eniras la sangon, precipe tiam kiam la tumoro formas proprajn angiojn aŭ jam havas tiajn", diras la direktoro de la kancera centro de Charité en Berlino. "Ĉe plej multaj kanceroj eĉ troviĝas unuopaj funkciantaj tumorĉeloj en la sango. "

Tio ja jam estas sufiĉe longe konata, sed nur modernaj analizaj procedoj kiuj fariĝis signife pli kapablaj montras nun kiom la likva biopsio povas antaŭenigi la kancermedicinon.

Ĝis nun la procedo elstaras precipe ĉe la pli preciza diagnozado de tumoroj pri kiuj la kuracistoj jam scias. Ĉe kelkaj formoj de pulma kancero la tumoro tiel situas ke ne eblas sendanĝere atingi ĝin per nadlo por elpreni provaĵon.