×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Pli mildaj alternativoj en la kuracado de kancero

Tumoroj estas atakataj ofte per ĥemoterapioj. Sed la efiksubstancoj havas ne nur gravajn kromefikojn kaj ankaŭ ne povas helpi al ĉiuj kanceraj pacientoj. Pro tio medicinistoj serĉas alternativojn - kaj trovas ilin.

La agresemaj substancoj en la ĥemoterapio ne nur atakas la kancerajn ĉelojn sed damaĝas ankaŭ sanajn ĉelojn. Tio kondukas al serio de gravaj kromefikoj - kaj ne ĉiam eblas daŭripove helpi al kancera paciento. "Ĉe multaj agresemaj kancertipoj tia kuracado nenion alportas, la tumoro revenas", diras profesoro en universitato de la Sarlando en Germanio. La kaŭzo por tio estas unuopaj tumorĉeloj kiuj estas rezistivaj kontraŭ la uzataj medikamentoj kaj kiuj malgraŭ la kuracado plue disdividiĝas. Pro tio esploristoj serĉadas efikajn alternativojn.

La esploristoj el entute 22 landoj analize pristudis precipe substancojn, kiuj aperas en plantoj kaj nutraĵoj, rilate al ilia efiko kontraŭ tumoroj, interalie la substancon resveratrolo kiu aperas en vinberoj aŭ kurkumon. De ambaŭ substancoj oni jam scias ke ili povas mortigi kancerajn ĉelojn.

Por trovi la ĝustan mikson de malpli agresemaj efiksubstancoj esplorista skipo identigis unue certajn ŝlosilajn punktojn en la metabolaj vojoj de diversaj kancertipoj. "Kompare al normalaj ĉeloj tumorĉeloj alie kondutas", klarigas la profesoro, kiu partoprenis en la studo. "Ili ekzemple absorbas pli da glukozo, formas pli da laktozo, ilia mekanismo por la natura ĉelmorto estas elŝaltita kaj en la DNA amasiĝas damaĝoj. " Entute 74 tiajn molekulajn lokojn la esploristoj havis en sia fokuso. "El multnombraj studaĵoj ni scias ke diversaj efiksubstancoj precize je tiuj punktoj bremsas aŭ eĉ haltigas la kreskadon de tumoro", daŭrigas la profesoro.

La sciencistoj simulis surbaze de multaj datumoj je kiu kombino la diversaj substancoj plej bone donas sian efikon. Ili povis konstati ke ĉe proksimume 67 procentoj de la pristuditaj substancoj la efikoj kompletigas sin reciproke kaj ke tiel eblas haltigi la kreskadon de tumoroj. Nun necesas klarigi per pluaj studoj je kiu kombino kaj ĉe kiu kuracado de kancero la novaj miksaĵoj de efiksubstancoj plej bone atakas kanceron.

Ke la kuracado per la novaj miksaĵoj estos pli milda por la paciento kompare al tradiciaj ĥemoterapioj, tio jam hodiaŭ sendube estas certa.

Tumoroj estas atakataj ofte per ĥemoterapioj. Sed la efiksubstancoj havas ne nur gravajn kromefikojn kaj ankaŭ ne povas helpi al ĉiuj kanceraj pacientoj. Pro tio medicinistoj serĉas alternativojn - kaj trovas ilin.

La agresemaj substancoj en la ĥemoterapio ne nur atakas la kancerajn ĉelojn sed damaĝas ankaŭ sanajn ĉelojn. Tio kondukas al serio de gravaj kromefikoj - kaj ne ĉiam eblas daŭripove helpi al kancera paciento. "Ĉe multaj agresemaj kancertipoj tia kuracado nenion alportas, la tumoro revenas", diras profesoro en universitato de la Sarlando en Germanio. La kaŭzo por tio estas unuopaj tumorĉeloj kiuj estas rezistivaj kontraŭ la uzataj medikamentoj kaj kiuj malgraŭ la kuracado plue disdividiĝas. Pro tio esploristoj serĉadas efikajn alternativojn.

La esploristoj el entute 22 landoj analize pristudis precipe substancojn, kiuj aperas en plantoj kaj nutraĵoj, rilate al ilia efiko kontraŭ tumoroj, interalie la substancon resveratrolo kiu aperas en vinberoj aŭ kurkumon. De ambaŭ substancoj oni jam scias ke ili povas mortigi kancerajn ĉelojn.

Por trovi la ĝustan mikson de malpli agresemaj efiksubstancoj esplorista skipo identigis unue certajn ŝlosilajn punktojn en la metabolaj vojoj de diversaj kancertipoj. "Kompare al normalaj ĉeloj tumorĉeloj alie kondutas", klarigas la profesoro, kiu partoprenis en la studo. "Ili ekzemple absorbas pli da glukozo, formas pli da laktozo, ilia mekanismo por la natura ĉelmorto estas elŝaltita kaj en la DNA amasiĝas damaĝoj. "

Entute 74 tiajn molekulajn lokojn la esploristoj havis en sia fokuso. "El multnombraj studaĵoj ni scias ke diversaj efiksubstancoj precize je tiuj punktoj bremsas aŭ eĉ haltigas la kreskadon de tumoro", daŭrigas la profesoro.