×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Pli aĝaj gepatroj estas pli feliĉaj

Pli aĝaj gepatroj estas pli feliĉaj

Precipe en la industriaj landoj gepatroj ĉe la nasko de siaj infanoj estas pli kaj pli aĝaj. Demografi-esploristoj prezentas por tio surprizan klarigon.

Pli aĝaj gepatroj estas pli kontentaj ol pli junaj gepatroj. Tion montras studaĵo de instituto pri demografia esplorado en Rostock, Germanio. Kiel la esploristoj eltrovis ĉe la valortaksado de datumaroj kun proksimume 7000 homoj, estis registrita ĉe gepatroj pli ol 34 jarojn aĝaj signifa kresko de la kontenteco antaŭ kaj dum la jaro de la nasko de la idoj.

Tiu feliĉa stato daŭre ankaŭ restis super la komenca nivelo, kiam la infanoj atingis la aĝon inter 10 kaj 18 jaroj. Alia situacio regis ĉe gepatroj en la aĝo de 18 ĝis 22 jaroj: Ĉe ili la kontenteco malkreskas jam antaŭ la nasko de la infano kaj ĝi ankaŭ dum la jaro de la nasko kaj dum la pliaĝiĝo de la infanoj ne plu kreskas super la komencan nivelon. Tiu efiko estas ankaŭ observebla ĉe 23- ĝis 34-jaraj gepatroj, sed ne tiom klare.

La esploristoj el Rostock kaj de la universitato de Okcidenta Ontario en Kanado trovis ankaŭ duan feliĉo-diferencon de la gepatroj, nome en la nombro de infanoj en familio. Dum la kontenteco de la gepatroj restas similnivela ĉe la unua kaj dua infanoj, la nasko de tria infano ne plu havas pozitivan influon tiurilate. Ŝajne tria infano povus havi negativajn efikojn, sed la esploristoj koncedas ke tiu supozo ne estas statistike signifa.

La pli granda feliĉo de pli aĝaj gepatroj kaj la malkreskanta kontenteco ĉe la tria infano korespondas je "mirinde ekzakta maniero" al la naskema konduto de la pasintaj jaroj en industriaj nacioj: Nome kun la tendenco al pli malfrua fondo de familio kaj la malkresko de la nombro de familioj kun tri, kvar aŭ kvin infanoj. Tiu evoluo ĝis nun estis eksplikita per individuaj valorsentoj aŭ per la malkongruo de familio kaj profesio.

La esploristoj havas ankoraŭ alian eksplikon: "Kiu ĉe aliaj homoj observas ke kreskas la kontenteco se la fondo de familio ŝoviĝas al pli malfrua vivofazo kun pli granda socia kaj financa sekureco kaj se ne naskiĝos pli ol du infanoj en familio, tiu povus konduti simile. "