×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Paciento ricevas unuan sentokapablan gamboprotezon

Paciento ricevas unuan sentokapablan gamboprotezon

Ĝi povas senti betonon, herbon kaj eĉ silikon: Esploristoj el Supra Aŭstrio prezentis la unuan gamboprotezon kun artefarita palposento. La regajnita sentokapablo ne estas la sola avantaĝo de tiu nova teknologio.

Esploristoj prezentis en Vieno la unuan gamboprotezon en la mondo kiu disponas pri artefarita palposento. La sentokapabla surogata gambo kiu redonas pere de sensoroj al sia portanto la senton de la perditaj ekstremaĵoj celas ankaŭ helpi al amputitoj ne senti fantomajn dolorojn. La protezo estis disvolvita de la sciencisto Hubert Egger de la faka altlernejo Supra Aŭstrio.

Estis ankaŭ Egger kiu almezuris al la paciento Wolfgang Rangger per operacio la artefaritan gambon. Estas kvazaŭ dua vivo, kvazaŭ esti denove naskite, diris la 54-jara Rangger antaŭ la publika prezento de la protezo. Al la eksa instruisto en la jaro 2007 necesis amputi la dekstran gambon sube de la genuo post kiam sekve de apopleksio estis formiĝinta sangokoagulaĵo. De tiam la patro de familio portis norman gamboprotezon, sed li estis esence limigita en sia moviĝo kaj suferis dolorojn ĉe la amputa stumpo. Per la nova protezo nun ĉio por li ŝanĝiĝis: Li nun denove sentas ion kiel piedon. Li povas denove senti grundajn formojn kiel makadamaĵon, betonon, herbejon aŭ sablon. Eĉ malgrandajn silikojn li sentas, diris Rangger.

Ĉe operacio fine de la jaro 2014 estis kunligitaj nervofinaĵoj el la gambostumpo de Rangger kiuj estis origine kunligitaj kun la piedo, kun sana teksaĵo el la femuro. Sekve la stumpo estis metita en la trunkon de la malpeza protezo ĉe kies finaĵo ses sensoroj en la pieda plando transsendas pere de tiel nomataj stimulatoroj sensimpresojn al la portanto. Tio alportas du avantaĝojn: Unuflanke pro la nova sentokapablo en la piedo la danĝero pri falo dum irado estas reduktita, aliflanke la refarita transsendo de informoj kontribuas ke la protezo adaptiĝas laŭ natura maniero al la korpo de la portanto kaj tiel metas finon al fantomaj doloroj.

La medicinisto Egger jam en la jaro 2010 vekis atenton per brakoprotezo kiu estas stirebla per pensoj. Tiu protezo en la jaro 2014 estis oficiale aprobita en Usono de la ŝtata aŭtoritato FDA. Sian pioniran laboron Hubert Egger nun transigas al la konstruado de gamboprotezoj kaj li esperas ke tiu teknologio estonte estos alirebla kaj pagebla por laŭeble granda pacientaro.