×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Nuntempaj feliĉaj sklavoj

Sklaveco en la antikva Romo estis universala fenomeno kaj problemo. Sklavo oni povis fariĝi per naskiĝo, kiel militkaptito aŭ militakiro, kaptite de sklavkomercistoj aŭ vendite de propra familio, kaj ankaŭ se iu ne povis pagi siajn ŝuldojn.

Komencoj de sklaveco estas certe ligitaj kun la regado de monarkoj, tamen la unuaj atestitaj fontoj devenas el la periodo de la frua respubliko. Kune kun la evoluo de la mastrumado de Romo grandiĝadis la nombro de sklavoj, kiujn liveradis daŭraj militoj. Ĉiam pli granda nombro da sklavoj alkondukis al tio, ke ilia rolo en la ekonomia vivo de la ŝtato komencis kreski. Tamen indas rimarki, ke la sklavo komence posedis certigitan pozicion en la familio, kaj eĉ la rajton partopreni en ĝiaj kultoj kaj tradicio.

Intensa konkerado kreis perfektajn kondiĉojn al disvolviĝo de sklaveco. Tio ligiĝis kun ekesto de pli grandaj agrikulturaj havaĵoj, orientigitaj je kultivado de vinber- kaj olivarbetoj, kio postulis pezan laboron de preskaŭ kelkdeko da sklavoj sur averaĝa kampo. La profitoj, kiujn atingadis tiama aristokrataro estis instigo al plua ekspansio. Nemalofte sklavoj devis pagi al sia sinjoro eĉ por la seksaj rilatoj kun sklavinoj.

Fine de la 3-a kaj komence de la 2-a jarcentoj antaŭ nia erao la sklavo fariĝis varo, la objekto aĉetebla sur la merkato. Ekestis nova profesio de kaptistoj de homoj, kies laboro estis tre kara, dum ilia sklava vivo ofte valoris neniom. Ekzistis fakte profesioj tre aprecataj ĉe la sklavoj, kiuj profesioj permesis vivi pli inde, ĉefe enlaborigite ĉe riĉuloj. Posedantoj de sklavoj ofte zorgis pri ilia sano, por eviti kostojn de sekvaj subigitoj, sed la sorto de sklavoj plej ofte estis mizerega.

Malbona traktado de sklavoj kaŭzis, ke en kelkaj lokoj okazadis ribeloj, de tiu ĉi plej malalta socinivelo, kies plej fame konata ekzemplo estis t.n. ribelo de Spartakus. Komenciĝis procezo, kiu alkondukis al situacioj, kiam sklavoj ofte superadis plebanojn en siaj havaĵoj kaj eĉ posedadis proprajn sklavojn. En pluraj domoj oni edukis homojn al sklaviĝo, instruis al ili certan metion, disponigis grundon por uzi ĝin, danke al kio la sklavo estis pli produktiva. Ĉiam pli multaj estis ekzemploj, kiam sklavoj rericevadis la liberecon kaj nemalofte atingadis altajn postenojn en la ŝtato.

Ĉu nuntempe ekzistas iu formo de sklaviĝo kaj se jes, en kio konsistas la diferenco inter la hodiaŭa kaj antikva formoj de sklaveco? La esenco de sklaveco estas tio, ke (eĉ sufiĉe bone traktata) sklavo devas vivteni sian senjoron kaj lian familion. En la antikva Italio ĉ. 30-40% da loĝantaro konsistigis sklavoj, devigitaj vivteni siajn posedantojn. Hodiaŭ ankaŭ simile granda nombro da homoj devas labori por vivteni la aliajn. Bone, estu tiel, sed ĉu oni ne sentas sin vere la sklavo, kies grandaj impostoj ebligas la ŝtatan helpon por la sanaj sed mallaboremaj tuttagaj drinkuloj? Ĉu estas juste? Ĉiu el ni volonte helpas t.n. „maljustigitojn de la sorto” sed da ruzuloj kaj mallaboremuloj (kiuj perfide profitas la okazon por fari nenion) estas tro multe. Simile, se temas pri ĉiuj tiuj homoj, kiuj tro uzas sian ŝtatan postenon, por tro riĉiĝi!

Hodiaŭ estas tiel, ke la pensioj de emeritoj estas ĉiam pli mizeraj, sed daŭre ilia „bona senjoro” klopodas donante al ili tiom, kiom estas en la ŝtata kaso. Ĉio dependas de tio, ĉu la „senjoro” estas donema aŭ ne.

Iam liberaj homoj devis pensi pri sia maljunaĝo. Ili devis zorgi por havi infanojn, ĉar tiuj vivtenis ilin, kiam ili maljuniĝis.

Ni hodiaŭ ne devas – nia posedanto, la ŝtato, nin vivtenas. La hodiaŭa sklavo ne devus pensi pri la estonteco. Lia senjoro posedas la devon vivteni lin ĝis la fino de la vivo. Kaj tiaj ni ĝuste estas – kontentaj, ke ni estas sklavoj, ĉar la senjoro vivtenas nin, dum t.n. publika ŝuldiĝo de multaj ŝtatoj draste kreskas kun ĉiu sekundo.

Sed silenton! Kiel oni diras: post ni eĉ inundo...