×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Novlernantoj en interreto vekas esperon

Novlernantoj en interreto vekas esperon

Rilate al lernado de Esperanto antaŭ nelonge en la interreto aperis nova fenomeno: En la retejo "Duolingo" eblas nun lerni tie Esperanton pere de la angla. Tio ja certe ne estas la unua lingvokurso pri nia lingvo en la reto, sed kio mirigas, estas la fakto ke post nur kelkaj semajnoj oni povis nombri 25.000 partoprenantojn kaj poste eĉ 75.000. Verŝajne nun jam estas denove pli.

De jardekoj en la movado oni predikis la formulon: informi - instrui - apliki. Tio signifas ke oni volis unue informi homojn pri Esperanto por instigi ilin al lernado de la lingvo. Tio apenaŭ funkciis, nek la informado, nek la instruado alportis multajn novajn E-parolantojn. Mi pensas ke kulpas pri tio la maltrafa argumentado. Oni tro akcentis la facilecon de Esperanto, kio allogis prefere homojn kiuj volis per la lernado de tiu "facila" lingvo kompensi iun mankon, nome ke ili nesufiĉe estis sukcesintaj en la lernado de alia fremdlingvo, ĉefe koncerne la anglan.

Kaj tio ofte kunligiĝis kun politika sinteno kontraŭ la superregado de Usono. La argumentado do alparolis homojn per negativaj argumentoj kaj tial ne atingis tiujn kiuj ja estis sufiĉe kontentaj pri sia regado de fremda lingvo. Negativa argumentado povas nur forpeli homojn de Esperanto, ĉar ili ne volas damaĝi sian fieron pri tio kion ili jam atingis. Homo kiu dum ok aŭ pli da jaroj lernadis ekzemple la anglan en la lernejo, tiu volas apliki siajn konojn kaj volas esti kontenta aŭ fiera pri tio. Do por alparoli tiujn homojn necesas alia formulo: "Vi havas sufiĉan talenton por lingvolernado, tion vi pruvis jam en la lernejo. Sed eblas al vi ĉerpi pli el tiu talento se vi lernas lingvon kiu estas tre logika kaj regula kaj per kiu vi povas trovi amikojn en la tuta mondo kun kiuj vi povos komuniki je alta nivelo. " La novaj lernantoj ĉe Duolingo nur sciis malmulte pri Esperanto antaŭ ol ili eklernis. Ili verŝajne konsultis la interreton (Vikipedion kaj aliajn fontojn) por ekscii ion pri tiu lingvo kaj ili fariĝis scivolemaj. Estis tre facile aliĝi al la lingvokurso ĉe Duolingo kaj ili tre rapide povis plenumi la unuajn paŝojn en tiu lingvo kaj tio kontentigis ilin. Kompreneble ankaŭ tiun kurson multaj scivolemuloj forlasos kaj eble nur dek procentoj de la komencintoj finstudos la kurson. Sed eĉ tio estus granda nombro.

Sed kio okazos post la fino de la kurso? Ĉu tiuj homoj perdiĝos? Mi pensas ke eblas teni ilin ĉe la lingvo helpe de la interreto. Taŭga rimedo por tio estas la retradioj, precipe la ERR kiu ja ĉiutage liveras novan sonartikolon pri temo el nia hodiaŭa epoko. Kaj necesos tiam organizi specialajn renkontiĝojn por kursfinintoj. Oni evitu la rapidan kontakton kun movadaj aranĝoj por ne detrui la pozitivan impreson kaj sperton kiun ili akiros ĝis tiam. Tiel povos kreski nova generacio de E-parolantoj kiuj profitos la cirkonstancojn de la moderna epoko.

Jen esperiga signo!