×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Neplanita gapvagado en Verono

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La balkono de Julieta

Tute neplanite, mi trovis min sola, la dimanĉon antaŭ Kristnasko, en la historia centro de Verono kun tri liberaj posttagmezaj horoj antaŭ forveturado. Tiu ĉi urbo de nordorienta Italujo, estas mondfama unue pro la plej konata balkono en la mondo - tiu de la domo de Julieta kaj due pro la operaj prezentadoj en la ”Arena”, ĝia romia amfiteatro.

Kiel mi ŝatas ofte konduti en nekonata urbo, mi tute ne konsultis mapon aŭ gvidlibron: mi aventure esploris. La vetero ne estis tiom alloga. Estis iom malvarme kaj jam sufiĉe malhele, ofte pluvetis. La etoso, pro la festaj lumoj kaj dekoracioj estis tamen tre agrabla. Mi sekvis la fluon de pasantoj en la centra avenuo kaj tiel atingis la placon de la ”Arena”. Giganta luma kometo, eliranta el la supro de la konstruaĵo, spektakle surteriĝis per sia pinta stelego sur la placo. Post malrapida ĉirkaŭiro de la amfiteatro, mi decidis atingi la riveron Adiĝe, kiu laŭ miaj konoj serpentumas tra la urbo. Plejparto de preterpasantoj ŝajnis al mi turistoj, do malbona fonto por trafaj informoj. En flanka strateto mi ekvidis virinon kun bebĉareto elirantan el pordego, tre verŝajne indiĝenon. Mi alproksimiĝis kaj per mia refreŝigita veneta dialekto, demandis kiel atingi la riveron. Afable ridetante ŝi diris al mi, ke ambaŭdirekte mi povas ĝin atingi. Mi bonŝance elektis la maldekstran direkton. En la promenejo laû la rivero, tute ne estis romantikaj paroj, nur mi rigardante la nebuleton, kiu leviĝis el la akvo.

Subite la promenejo estis blokita kaj mi estis devigita eniri tra la domoj. Klopodante iri paralele kun la rivero, mi surprize atingis mezepokan kastelon. Enirinte la korton kaj atente serĉante por trovi alian aliron, mi hazarde malkovris kaj gustumis ĝisfunde la mirindan historian ponton (nomatan ”Skaliĝera Ponto”). Pro ĝiaj tri aŭdacaj arkadoj oni ĝis nun konsideras ĝin arta ĉefverko.

Reveninte al la historiaj kvartaloj de la urbocentro, mi celis viziti la mondfamegan balkonon de Julieta, kie laŭ la legendo Romeo ŝin amindumis. Sekvante la nombrajn turismajn grupojn mi tre facile atingis la palacon, en kies korto troviĝas la balkono. Pro la granda homamasiĝo oni devis atendi por sukcesi eniri la enirkoridoron. Tiu loko estas plenplenkovrita per skapskribaĵoj kaj romantikaj papernotoj pendigitaj fare de centmiloj da vizitantoj.

Kvankam la travivaĵoj de Julieta kaj Romeo, havas neniun historian fundamenton kaj la palaco kaj la balkono estis modeligitaj en la mezo de la antaŭa jarcento laŭ la dekoracio de holivudaj filmoj, tiu loko en Verono fariĝis ege sukcesa turisma celo.

En angulo staras la bronza statuo de Julieta. La figuro aperas svelta kaj adoleskanta. La skulptisto estis Nereo Konstantini el Verono kaj oni lokis la statuon en la korto je la komenco de la sepdekaj jaroj.

Oni tuj povas rimarki, ke la dekstra mamo de Julieta aperas iom frotdifektita. Tre ofte la turistoj deziras esti fotitaj kun mano apogita sur ĝi. Urba legendo ja rakontas, ke tiu gesto alportas fortunon je amo.

Vere Verono povas danki al Ŝekspiro pro lia ege trafa reklamado!