×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Necesas doni optimismigan perspektivon

Esperante ke la mondo akceptos lian projekton pri "Lingvo Internacia" Zamenhof elektis kiel pseŭdonimon por sia unua lernolibro de tiu lingvo la nomon "Dr. Esperanto". La elekto de tiu nomo esprimis la esperon pri almenaŭ modesta sukceso. Kaj tio ja okazis. Kaj lia pseŭdonimo eĉ fariĝis la nomo sub kiu la lingvo disvastiĝis en la tuta mondo.

Zamenhof kreis grandan stokon da originalaj kaj tradukitaj verkoj por doni ekzemplojn de la lingvo al aliaj aŭtoroj. Sekve multaj aŭtoroj pliriĉigis la lingvon en multaj kampoj. Tio inkluzivis tekstojn kiuj pritraktis temojn el la tiama vivo, temojn pri tiamaj sociaj kaj politikaj demandoj. Sed dum tiu epoko la pensado ne estis same libera kiel hodiaŭ: Multloke oni devis timi la cenzuron kaj multaj temoj pri kiuj oni hodiaŭ povas senprobleme diskuti, tiutempe estis tabuaj.

Tial la lingvouzo devis esti regata de granda singardo. Internaciismo estis suspektata de la regantoj. Kaj tio daŭris ĝis la fino de la Dua Mondmilito aŭ eĉ pli longe en la soveta imperio. La hezito esprimi sian opinion pri tiklaj temoj en Esperanto fariĝis tradicio kiu regas ĝis hodiaŭ. Tamen la interreto alportis revolucion en la tuta mondo. Ĝi ebligis al milionoj da homoj esprimi sin kaj tio kondukis al grandaj politikaj ŝanĝoj en landoj kie antaŭe regis deviga silento pri publikaj aferoj.

Ankaŭ hodiaŭ estas konsilinde respekti la regantajn cirkonstancojn se oni volas prezenti ion novan (kio eble ŝanĝos tiujn cirkonstancojn), sed novaj bonaj ideoj (samkiel ankaŭ stultaĵoj) povas disvastiĝi tra la interreto nekredeble rapide kaj kontrolo de tiuj enhavoj flanke de ŝtataj organoj estas malfacile farebla, kvankam precipe Usono elspezas enormajn sumojn por kontroli la interreton sub la preteksto de batalo kontraŭ terorismo.

Kaj eblas uzi lingvon kiun homoj en la tuta mondo samrajte povas regi, nome Esperanton. Sed la hodiaŭaj esperantistoj plejparte ne estas sociaj aktivuloj, ili apenaŭ prezentas iujn novajn ideojn al la publiko, ili havas nenion novan por diri. Kaj tial ili preferas naĝi en la pasinteco kaj agas kvazaŭ ni troviĝus ankoraŭ en la epoko antaŭ 100 jaroj.

Sed nia afero, nome la disvastigado de la "Lingvo Internacia" povas nur progresi, se ni ne hezitas pritrakti temojn el la nuntempo por doni al homoj optimismigan perspektivon por la estonto. La plej taŭga rimedo por prezenti interesajn temojn en la interreto estas retradio, ĉu la ERR aŭ alia, tio ne gravas. Ju pli da homoj parolos pri interesaj temoj en retradio, des pli nia lingvo allogos novajn homojn kaj des pli la aprezo por nia lingvo plialtiĝos.