×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ne nur pri revoj

Ne nur pri revoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Baldaŭ pasos ses jaroj de kiam mi revenis al Esperantujo por reorientiĝi pri la stato de Esperanto per intensa uzo de la lingvo. Estas tempo kiam mi komence supervenkis danke al tio kelkajn vivajn timojn, kiuj turmentis mian kapon tiutempe. Esperanto, kiun mi komencis praktikadi ĉiutage okupis mian menson. Mi havis planojn, kiuj ŝanĝis mian ĝisnunan vivritmon. Iom post iom foriris trudpensoj kaj krome mi rimarkis progreson ne nur en la lingvo, sed ankaŭ en multaj taskoj, kiujn mi entreprenadis kiel firmaoposedanto kaj kiel ordinara homo. Krome dum tiuj kelkaj jaroj prosperis al mi renkonti kelkajn E-gravulojn, danke al kio mia rigardo al la priesperantaj aferoj ĝustiĝis, mi tiel diru.

Loĝante en tiel malgranda lando kompare kun ekzemple grandega Brazilo, mi verdire povas ĝui tre favoran situacion, ĉar esperantistoj povas ĉi tie renkontiĝadi sufiĉe ofte kadre de lokaj E-organizoj. Ekzistas ĉe ni kelkaj E-centroj nombrantaj po kelkdek personojn, kio krom regulaj renkontiĝoj ebligas organizi apartajn aranĝojn. Organizantoj de unuopaj eventoj povas samtempe kalkuli je la partopreno de parto de alirubaj esperantistoj. Tamen la mia scio, malgraŭ ĉiuj tiuj favoraj cirkonstancoj oni bezonas tre peni por kompletigi sufiĉe da partoprenantoj. Pro tiu ĉi situacio kulpas parte manko da tempo, sanstato kaj aĝo kaj ankaŭ kompreneble nesufiĉa monposedo polaj, ĉefe ne tro junaj esperantistoj. Hodiaŭ Esperanto en sia „lulilo” devas perlabori je si mem, do ĝi riĉas nur per la riĉeco de siaj lingvouzantoj aŭ simpatiantoj – ili ĉiuj nomas sin esperantistoj.

Aparta spaco por „disflorigo” de la internacia lingvo, kiel vi scias, estas la interreto. Tie esperantistoj spertas plej efektive Esperantujon, kaj tie mi ankaŭ pasigas multe da tempo. Bedaŭrinde la interreto estas ĉefe loko de bildoj kaj de la vorto skribita. Daŭre ankoraŭ ne eblas tro facile registri en ajna retejo sian voĉon. Tio ĉi postulas ja kelkan scipovon aŭ eĉ lertecon kaj okupas spacon en la reto, kio krome estas plej ofte pagenda. Dum mi revus pri tio, ke fariĝu normaleco povi facile registri kaj la propran voĉon kaj bildon per simpla klako de muso. Laŭ mia orientiĝo ekzistas tra la mondo kelkaj grupoj de esperantistoj, kiuj interkompreniĝas ekz. skajpe. Tio ĉi tamen povas okazi, kiam almenaŭ du personoj ŝaltos siajn komputilojn en fiksita tempo.

Post tiuj kelkaj jaroj mi volus dividi kun vi kelkajn miajn revojn. Verŝajne kelkaj el vi havas similajn. Unu el miaj deziroj kiel esperantisto restis, ke kiam mi renkontas alian esperantiston, ni parolas inter si nur en la internacia lingvo, simile, kiel faras tion kelkaj gepatroj, kiuj instruas duan lingvon al siaj infanoj. Ili gvidas la dialogon instigante sian idon eĉ en publikaj lokoj. Mi tre volus, ke ĉiu E-uzanto komprenu la neceson de ĉiutaga lingvoekzercado. Granda parto de la ĉiutaga ekzercado devus esti la aŭskultado kaj legado, ĉefe laŭte. Mi pensas, ke se UEA establus hodiaŭ ekzemple E-radion aŭ Televidon, kiu regule elsendus programojn en modela lingvo por esperantistoj tra la tuta mondo, ĝi facile trovus multe pli da membroj. Pri la vivo de nia lingvo ekaŭdus tiam ĉeokaze la tuta ekstera mondo kaj esperantistoj mem havus sian centron de informado kaj lernado. Ŝajnas al mi, ke esperantistoj bezonas unuecon kaj la mondo devus rimarki nian kunagadon kaj nian forton! Sed estas nur revoj...