×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Nacia festo

La 11-an de novembro 2015 ekvibris la Placo de la Venko en Varsovio pro la kanona salvo honore al la reakiro de sendependeco. Kvankam temas nur pri simbolo, tamen ĵus pasis 97 jaroj de tiu momento - de la 11-a de novembro 1918. Pri la sendependeco okazadis dum la periodo foje bone alifoje malpli bone. Pri sia historio devas memori ne nur poloj sed ankaŭ aliaj nacioj, kiuj troviĝas en simila situacio, similaj geografia kaj geopolitika situoj. Ĉiu devas esti konscia, ke suvereneco, sendependeco kaj libereco ne estas donitaj por ĉiam. Ke ofte oni devas klopodi pri la menciitaj valoroj - por poste ne necesi batali por ili.

Ĉar tiel devis batali generacioj de prapraavoj kaj praavoj de la nuntempaj loĝantoj de la apudvistula lando dum 123 jaroj, kiam Pollando la sendependecon ne havis. Ili sangiĝis en tri signifaj ribeloj kaj aliaj malpligrandaj sendependiĝ-elanoj. Ili batalis en diversaj armeoj senĉese havante Pollandon en la koroj, en pensoj kaj sur bajonetoj kaj dum jaroj ili ne povis rericevi ĝin. Kvankam feliĉe ĝi konserviĝis en familioj, danke al flegado de la polaj lingvo kaj tradicio, danke al tiuj elanoj, danke al tiuj, kiuj kreis la polan literaturon en la tempoj de aneksoj kaj danke al tiuj, kiuj instruis la polan junularon pri la historio de la patrujo. Ili instruis ĉion tion, kio estis grava, por ke tiutempaj (senŝtataj) poloj transdaŭru.

Ke en 1918 al Pollando prosperis rericevi la sendependecon, estas granda merito de la polaj soldatoj – de tiuj, kiuj batalis kun armilo enmane. Sed ankaŭ oni ne povas forgesi pri ĉiuj tiuj, kiuj por Pollando batalis sen armilo en la mano – kun skribilo, vorto kaj muzikinstrumento. Ili ankaŭ estas herooj de la sendependeco – la herooj de libereco. Ili ankaŭ dum tiuj jaroj – aŭ eble antaŭ ĉio ili – konstruis en la popolo la senton de kuneco, konstruis en ĝi ian ligon, la „histon” socian kaj patriotan, kiu en ĉiu ŝtato estas necesega. Por ĉiu popolo la plej kara afero estas libera, suverena kaj sendependa ŝtato. Samtempe la plej kara afero en la ŝtato estas la popolo, kiu posedas la resenton de libereco kaj kiu estas malrompebla en strebado, por sian suverenan kaj sendependan ŝtaton teni, konservi kaj havi.

Post la 2-a Respubliko (1918 - 1945) la poloj spertis la agreson de ambaŭflanke – la 2-an Mondmiliton, sub kiu ili ne kapablis transdaŭri. Post la milito sekvis 50 jaroj da manko de la veraj suvereneco kaj sendependeco – la komunisma periodo. Sed malgraŭ tio ili rajtas rigardi la tempojn „kun leviĝinta kapo”, ĉar ili fin-fine scipovis eliri el tiu malbona situacio. Poloj kapablis superi kontraŭulojn sen armilo en la mano, sed dank' al malrompebleco ĝuste de tiuj, kiuj por Pollando batalis diversmaniere. Estis do la elano de poznananoj en 1956, sed ili tiam estis solaj. Estis la elano de studentoj en 1968, sed tiam oni prosperis kontraŭ studentojn peli laboristojn. La homoj kvazaŭ ne komprenis tion, kio plej gravas, ĉar post longaj jaroj ili ne rericevis ankoraŭ sian nacian memoron. Sekvis la jaro1970, kiam aŭtoritato ordonis pafi la protestantajn laboristojn por konservi socialismon.

La tuta popolo kvazaŭ rekonsciiĝis nur sur la Placo de la Venko en sia ĉefurbo, kie en 1979 ekstaris la Sankta Papo Johano Paŭlo la 2-a kaj ekparolis per la famaj vortoj: „Spirito Via descendu kaj renovigu la vizaĝon de la tero – de tiu ĉi tero!”. Kaj estis pli ol la ĉi-jara kanona salvo, ĉar kvankam ne ekvibris konstruaĵoj kaj ĝiaj fenestroj, sed ekvibris la homaj koroj en la tuta Pollando. La homoj ekvidis, ke ili estas kune. Ke ili same pensas kaj ke ili havas la samajn atendojn. Kaj ili fariĝis denove komuneco. Ili jam ne estis dividitaj je studentoj, laboristoj, intelektuloj kaj la aliaj, kiel volis komunistoj. Ili estis kune. Ili estis poloj, kiuj volis rericevi la liberecon kaj eliĝi el la mensoga stato, kiuj ne plu volis esti en siaspeca rigidiĝo – en kvazaŭbonstateco. Ĉar bonstateco verdire ne ekzistis, malgraŭ ke ĉiu posedis sian etan stabilecon. Sed la homoj venis al la prava konkludo, ke estas tro malmulte, kaj ke ili estis trompitaj. Ke ili volas esti liberaj tiel, kiel liberaj estis iliaj patroj dum la tempoj de la 2-a Respubliko kaj kiel libera estis la Okcidento de Eŭropo, kiun kelkaj el ili tiutempe havis la okazon ekvidi. El tio, el la sento fariĝis la granda elano de Solidareco, kiu estis la plej bela kaj ŝajne la plej granda movado sur la mondo, almenaŭ en la landoj malantaŭ t.n. „fera kurteno”.

En tiu ĉi spirito la 11-an de novembro 2015 okaze de la reakiro de la sendependeco de Pollando okazis pluraj oficialaj solenaĵoj. Sed „kiagrade kaj kiasence patrioto estas fakte la nuntempa polo?”, estas la temo por tute alia meditado.

Finante mi substreku, ke la posedo de la sendependeco de ĉiu ŝtato, estas la grava kondiĉo de la monda paco sur nia terglobo. La internacia lingvo Esperanto estu la gardanto de la nacia identeco, kiu per sia neŭtraleco helpas konservi la naciajn lingvojn