×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Mozaika ZEO en la kastelo de Udine

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Belega esperanta artaĵo

Laŭ la ”Listo de Zamenhof/Esperanto-Objektoj” (ZEO-oj) en Vikipedio, troviĝas en la mondo cento da tiaj memortabuloj. Inter tiuj lokitaj en Italujo, estas tre speciala memortabulo, kiun vi povas vidi en la supra bildo, verŝajne la ununura en la mondo inkluzivinta mozaikan portreton de Zamenhof.

La urbo, kie troviĝas tiu memortabulo, estas Udine, en la plej nordorienta regiono de Italujo, nomata Friulo-Venecio Julia. En la historia centro, sur monteto, elstaras kastelo, en kies ekstera glaciso estis enmasonita en la jaro 1965 la memortabulo kun la mozaiko-portreto de Zamenhof.

La historio de tiu mozaiko komenciĝis 30 jarojn antaŭe, en 1935, kiam profesoro Achille Tellini proprakoste mendis ĝin ĉe la ĝisnuna fama kaj tre aktiva ”Lernejo pri mozaiko de Friulo” en la urbeto Spilimbergo. La memortabulo kun la mozaiko estis enmasonita sur la enira fasado de lia domo kaj poste donita al la komunumo de Udine, kiu en 1965 lokis ĝin en la nunan situon.

Mozaiko estas tre antikva arto de plata dekoracio kreita per koloraj pecetoj el ŝtono, mineraloj, vitro, kahelo, ceramikaĵo aŭ konko. La plej antikvaj, konataj, artaj mozaikoj datiĝas de la oka jarcento a.K. kaj estis faritaj per rulŝtonoj regulaj en formo, kies koloro variis en la gamo de blanko al nigro. La rulŝtonoj de la unuaj mozaikoj estis kolektitaj kaj metitaj sur plankojn kaj padojn sen prilaborado.

Nediskuteblaj kialoj favore al tia uzo estis ilia daŭro kaj rezisto. Malgraŭ tiu ĉi simpla tekniko la helenaj metiistoj kreis kompleksajn desegnojn uzante ŝtonetojn grandajn unu/du cm. kune kun pli malgrandaj nigraj ŝtonetoj por la konturoj. En la kvara jarcento a.K. la gamo de eblaj efektoj estis etendita per uzado de ŝtonetoj verde kaj ruĝe pentritaj.

Posta, pli evoluinta tekniko uzis mozaikerojn en la formo de malgrandaj rektanguloj aŭ trianguloj trafe aranĝitaj por formi rafinitajn bildojn. Tia arto estas pli malfacila ol pentrarto. Unue pro la limigita gamo de koloroj, kaj due, ĉar la artisto laborante sur individuaj elementoj devas miksi ilin en la tuto de bildo videbla nur, se oni rigardas ĝin de malproksime. Tial estas pli malfacile en la mozaikarto atingi la samajn efektojn de lumo kaj ombro proprajn de la pentrarto. Aliflanke, la brila reflekto de la mozaikeroj ebligas krei brilajn bildojn tute ne fareblajn per pentrado.

La kvalito kaj beleco de mozaiko dependas, krom de la bunto de koloroj, ĉefe de la dimensioj de ĝiaj mozaikeroj: ju pli etdimensiaj, des pli detala estas la rezultanta bildo. Interese estas kompari tion kun la nunaj ciferecaj ekranoj de la modernaj aparatoj, kiel kompufonoj kaj televidiloj. La bildoj aperintaj en ili estas ja mozaikoj de bilderoj, t.e. lumaj kaj koloraj kvadratetoj nomataj ”piksel”. Ju pli etdimensiaj kaj densigitaj, des pli granda la distingivo (t.e. la distingokapablo), kiun la cifereca ekrano estigas.

Dank' al novaj teknikoj, eltrovitaj en la antaŭa jarcento ĉefe en Italujo, oni povas hodiaŭ komforte krei la mozaikojn en laborejo por posta surloka rapida instalo. Tiamaniere oni povas malpliigi la tamen tre altajn kostojn de mozaikoj.

Noto: Mi deziras kore danki al la samideanoj Giacomino Martinez el Udine kaj Gianfranco Vignando el Pordenone pro ilia varma kaj komplezema akompano dum mia lastatempa vizito en Friulo.