×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Misteroj de Ikario

La (antaŭsemajnan) historion de Stamatis Moraitis el Ikario disvastigis la membro de la societo National Geografic okupiĝanta pri priskribado de longvivaj populacioj. Laŭvice la belga demografo Michel Poulain dum siaj esploroj konstatis, ke la loĝantoj de Ikario duoble pli ofte ol la usonanoj ĝisvivis eĉ la 90-an vivjaron aldone al tio – en multe pli bona sanstato. D-ro Leriadis, loĝanta sur Ikario kaj okupiĝanta pri ĝiaj loĝantoj opinias, ke tio estas la rezulto de ilia vivmaniero kaj bonaj interhomaj rilatoj, kaj ankaŭ danke al speciala herba „teo”. Oni preparas ĝin el sekigitaj herboj, kiuj kreskas tie kaj ĝi estas trinkata fine de la tago kun citrono. Ĝi konsistas el sovaĝa majorano, salvio, rosmareno, absinto, folioj de buterfloro kaj mento. La „teo” estas ankaŭ la fonto de polifenoloj, t.e. fortaj antioksidantoj. Kiel panaceo estas tie ankaŭ uzata mielo, precipe kelkaj specoj de ĝi troveblaj nenie en la mondo. Ili verŝajne kuracas multajn suferojn, de etaj vundoj al postebrio kaj precipe pliaĝuloj komencas sian tagon de kulereto da mielo kiel kuracilo.

La matenmanĝo de Ikarianoj konsistas el kapra lakto, vino, infuzo de salvio aŭ kafo, pano kaj mielo. Por la tagmanĝo ili manĝas preskaŭ ĉiam lenton aŭ fazeolon, terpomojn, salaton el buterfloro, aneto kaj simila al spinaco planto nomata „horta”, sezonajn legomojn – ĉion en la akompano de olivoleo. Por la vespermanĝo oni manĝas panon kaj trinkas kapran lakton. Por Kristnasko kaj Pasko ĉiu familio aranĝas porkobuĉadon, sed la porkflankaĵon oni manĝas poste iom post iom dum sekvontaj monatoj. Aldonindas, ke la lakto de kaproj enhavas kemiaĵon, kiu kaŭzas la bonfarton. Laŭ D-ro Christiana Chrysohou, la kardiologo de la Atena Universitato, kiu analizis la dieton de 673 loĝantoj de Ikario, ili manĝas sesoble pli da fazeolo, lento kaj pizo ol usonanoj, kaj krome manĝas fiŝojn dufoje en la semajno, kaj viandon – kvinfoje en la monato kaj trinkas du ĝis tri tasojn da kafo kaj de du ĝis kvar kalikojn da vino tage. Gravas ankaŭ ke ili tute ne manĝas la blankan farunon kaj sukeron!

La bela historio de Stamatis Moraitis montras, ke tutcerte ekzistas solvoj en la batalo kontraŭ kancero plurfoje pli facilaj ol oni povus imagi! Kial ili ne estas sufiĉe disvastigataj tra la civiliza mondo, restas demando kvazaŭ senresponda. Povas esti, ke kulpas ni mem, kiuj malkredas je la naturaj metodoj kontraŭstari la teruran malsanon. Eble ankaŭ zorgas pri nia malscio la farmacikonzernoj, kiuj perlaboras danke al siaj produktaĵoj miliardojn da „dolaroj”. Tamen ĉiam pli ofte hodiaŭ aŭdiĝas la voĉoj pri pli ĝusta vivmaniero de la homo, kiu bedaŭrinde malpretas ŝanĝi siajn alkutimiĝojn ĉefe koncerne la sanan sinnutradon.

Laŭ nia nuntempa scio plej longe vivantaj virinoj loĝas sur la japana insulo Okinawa. Laŭvice sur Sardio oni povas renkonti la plej grandan nombron da centjaraj viroj. En Kalifornio en Loma Linda loĝas adventistoj, kies meza aĝo superas la averaĝan vivlongecon de la usonanoj je dek jaroj. Ĉu do ni forveturu tien?

Eble samkiel Stamatis sufiĉas reveni ien al nia „Ikario”, kie ni retrovos la plej ĝustan vivmanieron kaj celon, dank al kiu fariĝos senca nia longa kaj sana vivo. Mi tion sincere al ĉiu el vi deziras.