×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Mirado plibonigas la homojn

Kiu ĉiam denove miras, tiu estas pli sociema kaj pli helpema. Tion eltrovis psikologoj el Usono. La kaŭzo estas ke mirantaj homoj konsideras sin mem kiel ne tiom gravaj.

Laŭdire multaj plenkreskuloj jam delonge mallernis la miradon - kaj nur ĉe infanoj restas tiu mirinda ravita sento. Tio ja estas principe mirinda, ĉar por Goethe la mirado estis la plej alta ŝtupo kiun homo povas atingi. Aristoteles eĉ vidis en la miro la komencon de ĉia saĝeco.

Psikologoj el Usono perceptas en la mirado precipe konduton kiu igas homojn pli sociemaj. La klarigo por tio kial mirado igas la homojn pli bonaj, sonas sufiĉe simpla: Kiu miras, tiu submetiĝas al malfacile priskribebla sento partopreni en io kio estas pli granda ol oni mem.

Se la percepto pri la mondo dum momento ŝanceliĝas, ĉu per travivaĵoj en la naturo, ĉu per arto, muziko aŭ religio, tiu ŝovas sian memsenton en la fonon. La propraj zorgoj malaperas kaj la mirado kuraĝigas la homojn zorgi pri la bonfarto de aliaj homoj.

Sciencistoj de la universitato de Kalifornio enketis ĉe pli ol 2000 volontuloj pri ilia emo je mirado. En unua raŭndo la partoprenantoj ricevis po 10 loteribiletojn kaj ili devis decidi ĉu ili volis kundividi kelkajn el tiuj lotoj kun aliaj. Kiu ajn ĉiam denove sukcesis miri pri la mondo kaj pri sia rekta socia medio, tiu montriĝis sekve kiel pli malavara kaj pli pretis donaci kelkajn el siaj lotoj al aliaj.

En aliaj eksperimentoj al la volontuloj estis prezentataj filmoj per kiuj oni intencis provoki certajn reagojn. Kelkaj filmetoj estis komediecaj, aliaj estis enuigaj aŭ neŭtralaj. Parto de la testpersonoj vidis filmojn pri mirindaj naturfenomenoj. Kaj denove montriĝis rimarkinda skemo: Kiun la filmetoj estis mirigintaj, tiu kondutis pli helpeme, pli ekvilibrige kaj tiu klopodis trovi akcepton de la grupo aŭ amikiĝi kun aliaj grupanoj.

"Oni ne plu konsideras sin umbiliko de la mondo se oni miras", diras psikologo. "La atento ŝoviĝas aliloken kaj oni pensas ankaŭ pri la utilo por aliaj homoj." Antaŭaj studaĵoj montris ke homoj kiuj estas malfermaj por aliaj kaj akceptas surprizojn, ne estas tiom egocentraj. Komunaj spertoj, eĉ se ili estas ankaŭ nur tre mallongaj, povas estigi el minaco senton de komforto.

Cetere estas plej diversaj okazoj kiuj elvokas ĉe homoj pli socieman konduton. La esplorado indikas ke estus pli da helpo kaj pli da respekto, se la homoj povus miri pli ofte.