×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Mia unua 'granda' vojaĝo

Dum mia adoleskeco - kiun mi pasigis en urbeto en norda Germanio - miaj gepatroj estis sufiĉe malriĉaj. Pro tio ni neniam faris longan vojaĝon. La maksimuma distanco de malmultegaj vojaĝoj estis 200 kilometroj.

Kiam mi estis 18-jaraĝa - en 1963 -, mi fine volis vojaĝi eksterlanden.

Kien kaj kiel?

Ekde ĉiam la germanoj - kiel aliaj mez- kaj nordeŭropanoj - ŝatas vojaĝi suden, al Italio, Hispanio, Grekio ktp., kaj en tiu epoko, kiam - post la dua mondmilito - okazis en Germanio la tiel nomata "ekonomia miraklo", komenciĝis - ankoraŭ malforte - amasturismo, kaj la plejmulto vojaĝis al Italio. Pro tri kialoj ankaŭ mi volis iri al Italio: pro la tiea varmo kaj suno, pro la itala (antikva kaj renesanca) kulturo kaj pro la plaĝoj.

Bone, la vojaĝcelo estis decidita. Sed, kiel vojaĝi sen mono?

Unue, en tiu epoko mankis sufiĉe granda laboristaro al la kreskanta germana industrio, tiel ke multaj firmaoj akceptis studentojn kaj lernantojn - dum iliaj ferioj - por simplaj laboroj. Do mi decidis labori dum tri el miaj kvin semajnoj da someraj ferioj.

Due, en tiu epoko multaj junuloj vojaĝis petveture. Do mi decidis ankaŭ fari tion. Evidente miaj gepatroj ne ŝatis tiun ideon, ĉefe ĉar mi volis vojaĝi individue (kio fakte estis sufiĉe komuna). Malgraŭ ĉio mi sukcesis persvadi miajn gepatrojn - mi ne scias kiel.

Se vi jam vivis en Eŭropo aŭ Usono en tiu epoko - la 60-aj kaj 70-aj jaroj - vi certe vidis tiajn petveturantojn. Se vi estas junulo, sciu, ke petveturi estis tre komuna. Kelkaj gejunuloj kaj junaj geplenkreskuloj vojaĝis tiel eĉ dum pluraj monatoj. Kelkaj aŭ eĉ multaj el ili estis la tiel nomataj "hipioj". Sed mi ne estis hipio.

Cetere mi havis neniun sperton por petveturadi, kaj mi konis persone neniun, kiu jam estis farinta longan vojaĝon petveturante. Pro tio mi faris eraron kunportante tro da aferoj: tro grandajn tendon kaj valizon (tro grandajn por petveturi).

Ĉar mi havis nur du semajnojn kaj neniun sperton, mi decidis unue veturi trajne al Romo.

Tie mi dormis en junulargastejo kaj vizitis la plej gravajn vidindaĵojn.

Poste komenciĝis mia petveturado. Bedaŭrinde mi ne tenis taglibron - kaj nek faris fotojn. Do, post 52 jaroj, mi ne memoras la detalojn. Sed mi memoras, ke - evidente - mi ofte bezonis atendi multe ĝis mi estis kunprenita de iu aŭtomobilisto.

Kiel mi, kiu ne parolas la italan, komunikis kun la italoj? - Kelkfoje angle, sed ĝenerale tre malmulte. Unufoje pastro min kunprenis, kaj ni interŝanĝis kelkajn vortojn en la latina (kiun mi lernis iomete en la lernejo).

Irante norden mi trapasis marbordan regionon sub belega blua ĉielo, kelkfoje en belaj aŭtoj. Por mi, 18-jaraĝa malriĉa junulo, la sperto estis mirinda.

Mi vizitis ankaŭ Florencon, kie denove mi dormis en junulargastejo. Mi memoras, ke ĝi estis tre for de la urbocentro kaj ke, post la lasta bushaltejo, mi devis piediri multe, suprenirante monteton.

Ĉu mi ne tendumis? - Jes, mi tendumis, sed ... nur unufoje. Ĉar, la fojon, kiam mi tendumis kaj intencis resti du, tri tagojn en tendumejo proksime al plaĝo, komenciĝis pluvi, kaj mi decidis daŭrigi mian vojaĝon. Cetere mi perceptis, ke ne valoris la penon serĉi tendumejon kaj starigi la tendon nur por unu nokto.

Mi estis planinta viziti ne nur tiun belan nordokcidentan regionon de Italio, sed ankaŭ la najbaran francan “Côte d'Azur” (Lazura Marbordo, ankaŭ nomata “Franca Riviero”). Post viziti Ĝenovon, mi iris buse ĝis la lasta haltejo por rekomenci la petveturadon direkte al la Lazura Marbordo. Sed mi konstatis, ke tie la aŭtoj ne povis halti. Do mi piediris - kun miaj mezgrandaj valizo kaj tendo - eble du kilometrojn. Tamen, eĉ kie la aŭtoj povis halti, neniu aŭtomobilisto kunprenis min. Mi atendis kelkajn horojn.

Fine haltis aŭto. La kondukanto estis franca kuracisto kaj - jen miraklo - li estis veturonta rekte al Nico, kien ankaŭ mi volis iri. Ni veturis dum ĉirkaŭ tri aŭ kvar horoj (la distanco estas 200 km) en mirinda marborda kaj samtempe monteta regiono. La kondukanto estis tre simpatia. Ni interparolis iomete angle kaj france. En Nico li unue invitis min por vespermanĝi kaj poste kondukis min al la junulargastejo. Li donis sian adreson al mi, kaj fakte post kelkaj jaroj mi vizitis lin en Parizo. El Nico mi vojaĝis hejmen, sed mi ne memoras kiel; verŝajne per trajno.

Post tiu unua petveturado mi ankoraŭ faris du tiajn vojaĝojn, multe pli longajn kaj sen tendo, kun malpli granda valizo: unu el Munkeno ĝis Sicilio, la alian el Parizo ĝis suda Hispanio kaj Portugalio; dum ambaŭ mi nur petveturis kaj ambaŭ estis sufiĉe aventurecaj.