×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Mi inventas la mondon

Poeziaĵoj de Wisława Szymborska en Esperanto

Legi poezion estas ne neglekti sin mem, estas priatento, kuracado. Estas emi al plua aŭskultado; estas ensorbi vortojn de ludo kaj malstreĉiĝo, de engaĝiĝo kaj kuntreniĝo, de pasio kaj meditado; estas lerne alpreni tute novan rigardon sur la mondo.

Ŝajnas iomete strange pensi, ke ĝuste en la nunaj, tiom alienaj, tempoj, oni bezonu poetinon kiel Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska] kaj ŝiajn versojn.

Tiu ĉi amata pola poetino, Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996, forpasis, 88-jaraĝa, la 1-an de februaro 2012 en sia domo en Krakovo post longa malsano.

Szymborska persone spertis kruelan militon kaj du totalismajn sistemojn, tamen ne elektis la silenton. Tuj post la fino de la dua mondmilito ŝi renkontiĝis kun la fama pola poeto Czesław Miłosz [ĉesŭaf miŭoŝ], poste Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1980, kiu profunde influis ŝian poetikon.

Ĝuste pri ĝi Miłosz diris: "Szymborska gajigas, ĉar ŝi estas tiom sprita kaj ĝojas verkante tiklajn poemetojn surbaze de komuna tradicio (kiam, ekzemple, ŝi skribas pri virinoj de Rubens kaj baroko). Naturo ŝin dotis per tiom da sento pri komikeco, ke ŝi konscie endanĝeriĝas estigante magiajn artifikojn je la limo inter poezio kaj eseo". Fakte legado de ŝiaj poemoj vere povas esti savankro en despero kaj gisto por ĝojo. Kial? Ĉar ŝiaj poeziaĵoj estas nekredeble simplaj: ŝi eĉ tre malofte uzas kutimajn metaforojn.

Tiu, kiu neniam legis poeziaĵojn kaj opinias, ke li ne ŝatus ilin, sentos sin komforte tralegante ŝiajn versojn. Temas pri poetino, kiu renaskas la vortojn, rekonstruas ilin. Oni renkontas en ŝiaj versoj konatajn vortojn, jam spertitajn sensaciojn, milfoje rigarditajn mediojn. Tamen, ŝiaj poeziaĵoj kapablas malfermi universon.

Wisława Szymborska, en sia parolado dum la ceremonio de Nobelpremio, diris: "Embarasas esti poeto; oni ja preferas sin difini verkisto aŭ profesoro aŭ ĵurnalisto. Esence poezio estas iom embarasa, iamaniere kiel perversio". Poste, en la konkluda parto de sia parolado, ŝi konfesis: "Mi neniam sukcesis doni respondojn. En miaj poeziaĵoj mi klopodas deklinacii milmaniere "Mi ne scias! ", tio estas mia itinero; se vi ja diras "Mi scias" vi alproksimiĝas al la fino de via pluiro". Tiu ĉi poetino, sendube gaja sed timida, dum intervjuo diris: "Ĝenerale mi aperas kiel leĝera virino, ema al ridado kaj ludo, ĉar mi ĉiam gardis por mi mem la malgajon kaj neniam rimarkigis ĝin, tial al aliuloj ŝajnas, ke la vivo pasis super mia kapo kiel papilio". Ŝiaj prikonsideroj pri amo estas fortegaj. Amo estas la plej kompleksa afero ekzistanta en poezio: vorto milfoje prononcita kaj verŝajne la plej antaŭvidita eluziĝinta temo pri homaj travivaĵoj. Por Szymborska priskribi ekziston de feliĉa amo estis vera defio. Ege facile estas rakonti malfeliĉan amon. Literaturo kaj arto estas plenplenaj per malfeliĉa amo. Sed feliĉa amo, kiu kapablas zorgi pri si mem, tiu ĉi estas la plej malfacila afero por rakonti.

Szymborska verkis, miaopinie, la plej belan verson pri amo iam ajn verkitan. Kaptinte ties profundan signifon, oni plenplene perceptas, ke temas pri la maksimuma sintezo, en ĉiuj ĝiaj nuancoj, de tio, kion oni ĉiam dezirus diri al persono amata. Temas pri la fina verso de la tre fama poeziaĵo titolita "Ĉiu okazo" kaj tiel ĝi tekstas: "Aŭdu, kiel forte batas en mi via koro". Mirinde, des pli per tiel simplaj vortoj!


Poeziaĵoj de Wisława Szymborska en Esperanto

Legi poezion estas ne neglekti sin mem, estas priatento, kuracado. Estas emi al plua aŭskultado; estas ensorbi vortojn de ludo kaj malstreĉiĝo, de engaĝiĝo kaj kuntreniĝo, de pasio kaj meditado; estas lerne alpreni tute novan rigardon sur la mondo.

Ŝajnas iomete strange pensi, ke ĝuste en la nunaj, tiom alienaj, tempoj, oni bezonu poetinon kiel Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska] kaj ŝiajn versojn.

Tiu ĉi amata pola poetino, Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996, forpasis, 88-jaraĝa, la 1-an de februaro 2012 en sia domo en Krakovo post longa malsano.

Szymborska persone spertis kruelan militon kaj du totalismajn sistemojn, tamen ne elektis la silenton. Tuj post la fino de la dua mondmilito ŝi renkontiĝis kun la fama pola poeto Czesław Miłosz [ĉesŭaf miŭoŝ], poste Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1980, kiu profunde influis ŝian poetikon.

Ĝuste pri ĝi Miłosz diris: "Szymborska gajigas, ĉar ŝi estas tiom sprita kaj ĝojas verkante tiklajn poemetojn surbaze de komuna tradicio (kiam, ekzemple, ŝi skribas pri virinoj de Rubens kaj baroko). Naturo ŝin dotis per tiom da sento pri komikeco, ke ŝi konscie endanĝeriĝas estigante magiajn artifikojn je la limo inter poezio kaj eseo".

Fakte legado de ŝiaj poemoj vere povas esti savankro en despero kaj gisto por ĝojo. Kial? Ĉar ŝiaj poeziaĵoj estas nekredeble simplaj: ŝi eĉ tre malofte uzas kutimajn metaforojn.

Tiu, kiu neniam legis poeziaĵojn kaj opinias, ke li ne ŝatus ilin, sentos sin komforte tralegante ŝiajn versojn. Temas pri poetino, kiu renaskas la vortojn, rekonstruas ilin. Oni renkontas en ŝiaj versoj konatajn vortojn, jam spertitajn sensaciojn, milfoje rigarditajn mediojn. Tamen, ŝiaj poeziaĵoj kapablas malfermi universon.

Wisława Szymborska, en sia parolado dum la ceremonio de Nobelpremio, diris: "Embarasas esti poeto; oni ja preferas sin difini verkisto aŭ profesoro aŭ ĵurnalisto. Esence poezio estas iom embarasa, iamaniere kiel perversio". Poste, en la konkluda parto de sia parolado, ŝi konfesis: "Mi neniam sukcesis doni respondojn. En miaj poeziaĵoj mi klopodas deklinacii milmaniere "Mi ne scias! ", tio estas mia itinero; se vi ja diras "Mi scias" vi alproksimiĝas al la fino de via pluiro".

Tiu ĉi poetino, sendube gaja sed timida, dum intervjuo diris: "Ĝenerale mi aperas kiel leĝera virino, ema al ridado kaj ludo, ĉar mi ĉiam gardis por mi mem la malgajon kaj neniam rimarkigis ĝin, tial al aliuloj ŝajnas, ke la vivo pasis super mia kapo kiel papilio".

Ŝiaj prikonsideroj pri amo estas fortegaj. Amo estas la plej kompleksa afero ekzistanta en poezio: vorto milfoje prononcita kaj verŝajne la plej antaŭvidita eluziĝinta temo pri homaj travivaĵoj. Por Szymborska priskribi ekziston de feliĉa amo estis vera defio. Ege facile estas rakonti malfeliĉan amon. Literaturo kaj arto estas plenplenaj per malfeliĉa amo. Sed feliĉa amo, kiu kapablas zorgi pri si mem, tiu ĉi estas la plej malfacila afero por rakonti.

Szymborska verkis, miaopinie, la plej belan verson pri amo iam ajn verkitan. Kaptinte ties profundan signifon, oni plenplene perceptas, ke temas pri la maksimuma sintezo, en ĉiuj ĝiaj nuancoj, de tio, kion oni ĉiam dezirus diri al persono amata. Temas pri la fina verso de la tre fama poeziaĵo titolita "Ĉiu okazo" kaj tiel ĝi tekstas:

"Aŭdu, kiel forte batas en mi via koro".

Mirinde, des pli per tiel simplaj vortoj!