×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Malsaniĝi dum libertempado

Dum feriado kaj dum semajnfinoj multaj homoj plendas pri infektoj, doloroj, malbonfarto. Tiu fenomeno povas havi plurajn kaŭzojn.

Laŭplane devus esti: Gran Canaria, suno, banado, manĝado, migrado. El tio fariĝis: Gran Canaria, suno, lito, febraj tremoj, nazkataro.

La sana kunvojaĝanto post du tagoj estis finleginta siajn legaĵojn kaj ekenuis. La resaniĝo alvenis precize unu tagon antaŭ la fino de la feria semajno. Post la reveno hejmen restis ĝenerale konata sento: Nun rekreiĝi post la feriado, tio estus bela!

La fenomenon multaj homoj konas, ekzemple dum la jaro 2013 ĉiu deka germano dum la somera feriado malsaniĝis. Nederlandaj psikologoj de la universitato de Tilburg demandis homojn kiuj ĉiam denove malsaniĝas dum semajnfinoj aŭ dum feriadoj kaj komparis iliajn respondojn kun la respondoj de kontrolgrupo. La trafitaj homoj plendis laŭ tio plej ofte pri doloroj, elĉerpiĝo aŭ infektoj.

Ambaŭ grupoj signife diferenciĝas en kelkaj punktoj: Tiuj kiuj ofte malsaniĝis dum feriado, raportis pli ofte pri streso en la laborejo kaj pri alta ŝarĝo per laboro, krome ili laŭ propra takso dum libertempo ne povis elŝalti la laboretoson kaj ili malpli bone sukcesis forbalai streson. La sciencistoj priskribas tiujn personectipojn kiel perfektemulojn kiuj havas fortan senton pri respondeco por sia laboro. "Ripozo kaj malstreĉiĝo povas kunligiĝi kun kulposentoj kio povas malhelpi al ili vere ĝui siajn liberajn tagojn". Apud malsanaj kulposentoj ankaŭ la perceptado povas ludi rolon, kredas la nederlandaj psikologoj. Kiu malstreĉiĝas en la suno, tiu eble nur tiam rimarkas kio ne estas en ordo pri la korpa bonstato. Dum la pasinta stresofazo la malbonfarto estis pli facile forŝaltebla. Tio ŝajnas esti logika, se temas pri leĝeraj malbonfartoj. Sed vera nazkataro ne estas per tio eksplikebla, koncedas la psikologoj.

Restas do la bioĥemio. Kaj sub akuta kaj sub daŭre revenanta streso ŝanĝiĝas la imunsistemo. Sciencisto de la ŝtata universitato de Ohio konstatas ke streso havas du gravajn efikojn al la imunsistemo: Unuflanke streso igas la homon infektiĝema por bakterioj kaj virusoj, ĝi akcelas inflamojn kaj aŭtoimunajn malsanojn. Aliflanke streso subpremas la imunrespondon. Vundoj resaniĝas pli malrapide. Homoj sub akuta streso (ekzemple studentoj dum ekzamenaj fazoj) aŭ sub daŭra streso (flegantaj familianoj de Alchejmeraj malsanuloj) post vakcinoj evoluigas malpli da antikorpetoj. Ĉu laŭ tio oni ne jam dum la varmega fazo devus farti malsane? Ja eblas dum stresofazo infektiĝi, sed ĉar streshormonoj kiel kortisolo subpremas la imunrespondon, la simptomoj ne aperas, ekzemple simptomoj de malvarmumo.

Laŭ evolucia biologio tio ja havas sencon: Se minacas akuta danĝero, la homo devas agi, ĉu klasike per batalo aŭ per kurado, ĉu moderne per pli rapida pensado kaj tajpado. Por produkti tiujn rezultojn aliaj funkcioj estas elŝaltataj, inter ili la imunsistemo. Kiam la streso malfortiĝas, la korpo zorgas pri la infektantaj ĝermoj. "Nur tiu imunrespondo estas rimarkebla per tusado kaj nazkataro". La nederlandaj sciencistoj ankaŭ renkontis dum la enketado homojn, kiuj ne plu malsaniĝas dum feriado kaj nun kapablas ĝui ĝin. Je la demando kiel ili atingis tion, kelkaj respondis ke ili ŝanĝis la laborokupon. Aliaj diris ke ili ŝanĝis sian sintenon - la laboro por ili ne plu estas plej grava en la vivo.


Dum feriado kaj dum semajnfinoj multaj homoj plendas pri infektoj, doloroj, malbonfarto. Tiu fenomeno povas havi plurajn kaŭzojn.

Laŭplane devus esti: Gran Canaria, suno, banado, manĝado, migrado. El tio fariĝis: Gran Canaria, suno, lito, febraj tremoj, nazkataro.

La sana kunvojaĝanto post du tagoj estis finleginta siajn legaĵojn kaj ekenuis. La resaniĝo alvenis precize unu tagon antaŭ la fino de la feria semajno. Post la reveno hejmen restis ĝenerale konata sento: Nun rekreiĝi post la feriado, tio estus bela!

La fenomenon multaj homoj konas, ekzemple dum la jaro 2013 ĉiu deka germano dum la somera feriado malsaniĝis. Nederlandaj psikologoj de la universitato de Tilburg demandis homojn kiuj ĉiam denove malsaniĝas dum semajnfinoj aŭ dum feriadoj kaj komparis iliajn respondojn kun la respondoj de kontrolgrupo. La trafitaj homoj plendis laŭ tio plej ofte pri doloroj, elĉerpiĝo aŭ infektoj.

Ambaŭ grupoj signife diferenciĝas en kelkaj punktoj: Tiuj kiuj ofte malsaniĝis dum feriado, raportis pli ofte pri streso en la laborejo kaj pri alta ŝarĝo per laboro, krome ili laŭ propra takso dum libertempo ne povis elŝalti la laboretoson kaj ili malpli bone sukcesis forbalai streson. La sciencistoj priskribas tiujn personectipojn kiel perfektemulojn kiuj havas fortan senton pri respondeco por sia laboro. "Ripozo kaj malstreĉiĝo povas kunligiĝi kun kulposentoj kio povas malhelpi al ili vere ĝui siajn liberajn tagojn".

Apud malsanaj kulposentoj ankaŭ la perceptado povas ludi rolon, kredas la nederlandaj psikologoj. Kiu malstreĉiĝas en la suno, tiu eble nur tiam rimarkas kio ne estas en ordo pri la korpa bonstato. Dum la pasinta stresofazo la malbonfarto estis pli facile forŝaltebla. Tio ŝajnas esti logika, se temas pri leĝeraj malbonfartoj. Sed vera nazkataro ne estas per tio eksplikebla, koncedas la psikologoj.

Restas do la bioĥemio. Kaj sub akuta kaj sub daŭre revenanta streso ŝanĝiĝas la imunsistemo. Sciencisto de la ŝtata universitato de Ohio konstatas ke streso havas du gravajn efikojn al la imunsistemo:

Unuflanke streso igas la homon infektiĝema por bakterioj kaj virusoj, ĝi akcelas inflamojn kaj aŭtoimunajn malsanojn. Aliflanke streso subpremas la imunrespondon. Vundoj resaniĝas pli malrapide. Homoj sub akuta streso (ekzemple studentoj dum ekzamenaj fazoj) aŭ sub daŭra streso (flegantaj familianoj de Alchejmeraj malsanuloj) post vakcinoj evoluigas malpli da antikorpetoj. Ĉu laŭ tio oni ne jam dum la varmega fazo devus farti malsane? Ja eblas dum stresofazo infektiĝi, sed ĉar streshormonoj kiel kortisolo subpremas la imunrespondon, la simptomoj ne aperas, ekzemple simptomoj de malvarmumo.

Laŭ evolucia biologio tio ja havas sencon: Se minacas akuta danĝero, la homo devas agi, ĉu klasike per batalo aŭ per kurado, ĉu moderne per pli rapida pensado kaj tajpado. Por produkti tiujn rezultojn aliaj funkcioj estas elŝaltataj, inter ili la imunsistemo. Kiam la streso malfortiĝas, la korpo zorgas pri la infektantaj ĝermoj. "Nur tiu imunrespondo estas rimarkebla per tusado kaj nazkataro".

La nederlandaj sciencistoj ankaŭ renkontis dum la enketado homojn, kiuj ne plu malsaniĝas dum feriado kaj nun kapablas ĝui ĝin. Je la demando kiel ili atingis tion, kelkaj respondis ke ili ŝanĝis la laborokupon. Aliaj diris ke ili ŝanĝis sian sintenon - la laboro por ili ne plu estas plej grava en la vivo.