×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Literaturo kaj vivo

Antaŭ kelkaj tagoj grava brazila ĵurnalo publikigis raporton, kiu pensigas pri la signifo de literaturo en la ĉiutaga vivo. Temas pri la jeno: tradicia, multekosta privata mezlernejo en San-Paŭlo rekomendis librojn al siaj adoleskaj gelernantoj, kiel parton de ilia lingvostudado. Inter la libroj estis bildstria adapto de la fama romano de Charles Dickens, nome David Copperfield. Por tiu publikaĵo, la tradukisto enkondukis fivortojn, kiuj tute ne sidas en la originalo. Ni parolu klare: li rekte uzis la ekvivalenton al la vorto ´putinido´, kiu en la portugala lingvo estas sufiĉe maldeca esprimo. Li uzis ankaŭ la vorton ´prostituitino´, en ofenda kunteksto.

Gepatroj furioze protestis: ´Ĉu ni pagas ĉiumonate amason da mono al tiu lernejo, por ke ĝi proponu al niaj gefiloj tian rubaĵon? Ĉu tio estas necesa? Ĉu ne ekzistas pli sanaj verkoj, pli konvenaj por niaj gejunuloj? ´ Kompreneble, la lernejestroj sin defendis: ´Ni proponas al niaj gelernantoj literaturon, kiu respegulas la realan mondon. Estas preferinde, ke ili diskutu pri tiaj aferoj kun siaj instruistoj, ol nur surstrate, kie tio fakte svarmas.´

Jen estiĝis diskuto, kiu povas esti interesa, se oni forigas troan emocion. Kaj, kiel oni kutimas diri, kiam prezentiĝas iom komplika problemo, estas prudente proponi taŭgajn demandojn, por faciligi la pensojn. Ni starigu do kelkajn el ili:

⦁ Kio estas fivorto? Ĉu esprimi la saman koncepton per ´milda´ eŭfemismo ne estas simpla hipokritaĵo? Ĉu la gepatrojn ŝokis la vorto aŭ la koncepto? Kiel traduki la vorton ´prostituitino´ per milda vorto, ne kaŝante la koncepton? ⦁ Ĉu indas ŝanĝi ´mildan´ vorton de klasika aŭtoro, kiu uzis ĝin en siatempa kunteksto, per kruda, nuntempa esprimo, uzata moderne en alia kunteksto? Kio estas fidela traduko? ⦁ Ĉu entute indas adapti klasikaĵon (kiu estas multe pli ol simpla historieto) al bildstria resumo? Ĉu ne estus preferinde indiki la originalon? ⦁ Kiel elekti ´taŭgajn´ verkojn al gejunuloj? Per kiaj kriterioj? Ĉu ne estus preferinde permesi, ke la lernanto mem elektu tion, kion li scivolas legi? ⦁ Konsiderante, ke televido, kino kaj interreto montras ĉiumomente al niaj gejunuloj (kaj eĉ al niaj infanoj) sortimenton da multe pli krudaj fiaĵoj, ĉu la protektemo de la menciitaj gepatroj ne estas malrealisma? Ĉu tiu dubinda protektemo havas aliajn, psikajn kaŭzojn? ⦁ Ĉu indas, ke gepatroj ordonu al lernejoj, kion ili devas instrui al la gefiloj, pro tio, ke oni pagas? Tiuokaze, por kio taŭgas fakuloj, kiujn la lernejoj dungas por instruado?

Estas eble multaj aliaj demandoj, kaj des pli diversaj respondoj. La aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio povus mem proponi kelkajn. Tamen, tiu kurioza incidento bone montras, ke literaturo ne estas io fora, en la nuboj. Ĝi troviĝas male en nia ĉiutaga vivo.

Antaŭ kelkaj tagoj grava brazila ĵurnalo publikigis raporton, kiu pensigas pri la signifo de literaturo en la ĉiutaga vivo. Temas pri la jeno: tradicia, multekosta privata mezlernejo en San-Paŭlo rekomendis librojn al siaj adoleskaj gelernantoj, kiel parton de ilia lingvostudado. Inter la libroj estis bildstria adapto de la fama romano de Charles Dickens, nome David Copperfield. Por tiu publikaĵo, la tradukisto enkondukis fivortojn, kiuj tute ne sidas en la originalo. Ni parolu klare: li rekte uzis la ekvivalenton al la vorto ´putinido´, kiu en la portugala lingvo estas sufiĉe maldeca esprimo. Li uzis ankaŭ la vorton ´prostituitino´, en ofenda kunteksto.

Gepatroj furioze protestis: ´Ĉu ni pagas ĉiumonate amason da mono al tiu lernejo, por ke ĝi proponu al niaj gefiloj tian rubaĵon? Ĉu tio estas necesa? Ĉu ne ekzistas pli sanaj verkoj, pli konvenaj por niaj gejunuloj? ´

Kompreneble, la lernejestroj sin defendis: ´Ni proponas al niaj gelernantoj literaturon, kiu respegulas la realan mondon. Estas preferinde, ke ili diskutu pri tiaj aferoj kun siaj instruistoj, ol nur surstrate, kie tio fakte svarmas.´