×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Lingvo por mondskala senpaga kunlaboro

Lingvo por mondskala senpaga kunlaboro

La motivo por Zamenhof krei novan interlingvon estis la malpaca vivosituacio en urboj kaj regionoj kie kunvivis homoj diversgentaj. Li esperis ke per neŭtrala interlingvo eblus akceli pacon je loka nivelo. Al la loka dimensio aldoniĝis la internacia kaj tial en la jaro 1905 okazis la unua UK en Bulonjo kun partoprenantoj kiuj estis delegitoj el pluraj landoj.

Nun en la epoko de la interreto aldoniĝis la tutmonda dimensio en kiu la unuopaj landoj estas malpli signifaj kaj en kiu eblas rektaj kontaktoj inter la aplikantoj de Esperanto. Ne plu necesas la organizado de kongreso por interŝanĝi informojn, eblas plej multon fari en la interreto, ĉu skribe, ĉu parole. Por konatiĝi ja necesas foje reale renkontiĝi, sed eblas daŭre kaj sukcese kunlabori ankaŭ sen renkonto en la reala mondo, se oni havas komunan intereson pri iu afero.

Sed rilate al kunlaboro necesas klare distingi inter pagenda kaj pagata kunlaboro kaj la senpaga kunlaboro. La interreto akcelas ambaŭ, sed dum en la ekonomia sfero internacia kaj mondskala kunlaboro funkciis jam delonge antaŭ la apero de la interreto, la senpaga kunlaboro estas nova fenomeno kiun la interreto ebligas. Kaj kvankam la unua lingvo de la interreto estas la angla, aliaj lingvoj havas bonan ŝancon kreski je monda skalo. Tio inkluzivas Esperanton.

Ĉiuj servoj kiuj celas iel kolekti monon por nutri la ofertantojn bezonas la grandan nombron. Necesas tie atingi iun sojlan nombron de pagantaj uzantoj por daŭre povi oferti certan servon.

En la senpaga bonvolema sektoro aliflanke tia sojla nombro de uzantoj ne estas bezonata. La servoj estas ofertataj por doni kontentecon al la ofertantoj kiuj ja esperas ke laŭeble multaj homoj akceptos la oferton. Tio jam estis la kazo ĉe Zamenhof kiu eĉ publikigis sian projekton pri internacia lingvo sub la pseŭdonimo "D-ro Esperanto". Li klare vidis ke por tia oferto necesas "espero, obstino kaj pacienco" por atingi la grandan celon. En la interreto nun eblas oferti servojn por kaj per Esperanto. Kaj tiucele bonege taŭgas senmona kunlaboro je monda skalo. Mono ege komplikigas kunlaboron kaj ofte eĉ malebligas ĝin. Kaj mono ankaŭ malakacelas amikecon.

Bonvolemuloj estas homoj kies financa siutacio permesas dediĉi sin al aferoj kiuj ne redonas monon, sed kiuj ja povas kaŭzi kostojn. Bonvolemuloj povus esti veraj riĉuloj, sed ankaŭ eĉ senlaboruloj kiuj ricevas subtenan pagon kaj kompreneble pensiuloj kiuj ne plu devas zorgi pri la enspezado de mono kaj kiuj krome havas sufiĉe da tempo por profunde okupiĝi pri ŝatata afero. Kaj pensiuloj disponas ankaŭ pri granda sperto kiun ili volonte ŝatas pludoni al pli juna generacio. Pensiuloj do povas esti la "spino" de senmona kunlabora sistemo. Kaj ne temas pri nura teoriumado. Jam funkcias de pli ol kvar jaroj senmona kunlabora sistemo ĉi tie en la Esperanta Retradio. Tio estas bona ekzemplo kiel tia sistemo povas produkti kaj disponigi daŭre kaj seninterrompe altkvalitan servon per kunlaboro de Esperanto-amikoj el la tuta mondo. Do senmona kunlaboro je monda skalo pruviĝis funkcitaŭga en la praktiko kaj nun certe eblas starigi similajn sistemojn por oferti servojn al kreskanta nombro de E-parolantoj.

Ĉu eble la mondskala senmona kunlaboro fariĝos specialaĵo de la E-komunumo? Se jes, tio pligrandigus la allogon de Esperanto por pli da homoj en la tuta mondo kaj Esperanto povus atingi kreskadon kiu permesus esperi ke ni "atingos la celon".