×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Limtransiro per biciklo

De kelkaj semajnoj la fluo de rifuĝantoj el Sirio, Irako, Pakistano, Somalio kaj aliaj landoj trovis novan vojon: Veninte per boato el Turkio ili veturas tra Grekio, Makedonio, Serbio nun al Kroatio kaj aŭ daŭrigas la vojaĝon tra Slovenio aŭ tra Hungario al Aŭstrio por alveni en Germanio.

Kvankam la plej granda parto de la rifuĝantoj el Sirio prenas tiun vojon, por homoj kiuj disponas pri sufiĉe da mono kaj kiuj havas pasporton, ekzistas ankaŭ aliaj eblecoj, ekzemple per aviadilo al Rusio kaj de tie al okcidenteŭropa lando.

La limon kutime la rifuĝantoj transiras piede. Tamen se temas pri Rusio, tie la limtransiro devas okazi per iu veturilo. Tial centoj da rifuĝantoj transiras la limon al Norvegio per biciklo.

Unu el ili estas la siriano Wassem Khatib. Li tretadis sur porinfana biciklo al fora limstacio en la Arktiko por peti azilon en la najbara Norvegio. Vidante lin - kiu krome portis kun si gitaron, dorsosakon kaj pezan valizon - kaŭzis ridadon eĉ ĉe rusiaj limoficistoj.

Li estis aĉetinta la malnovan rompiĝeman biciklon por povi transiri la limon de Rusio al alia lando. "La biciklo ne funkciis tre bone. La limoficistoj ridis", li diris al novaĵagentejo. Unue taksio estis veturiginta lin al la limo, la lastajn cent metrojn li biciklis al la transirejo. Sian valizon li trenis sur malgrandaj ruliloj.

Por eskapi la militservon en Sirio la 25-jarulo fuĝis kune kun amiko el Bejruto. Li devis pagi por la vojaĝo 1600 dolarojn. Post kiam li estis petinta vizon por Rusio, ambaŭ amikoj flugis per aviadilo de Bejruto al Moskvo kaj de tie al Murmansko kio estas rusia haveno en la Arktiko. Entute 1000 dolarojn kostis la veturado per taksio por la 220 kilometroj de Murmansko ĝis la limo, rakontas Khatib - tio estis speciala oferto kiu inkluzivis du biciklojn.

La ŝoforo de la taksio tamen ne volis transveturi la limon ĉar la norvega polico postulas altan punmonon, se taksiisto transportas rifuĝantojn translimen al Norvegio.

Almenaŭ 400 sirianoj atingis ĉi-jare Norvegion trans la Arktikon. "La nombroj daŭre kreskas", diras la policestro de la norvega urbo Kirkenes. Dum la tuta jaro 2014 nur kelkdekoj da rifuĝantoj prenis tiun vojon. Por multaj el ili la vojo estas malpli riska kaj malpli kosta ol la ŝipvojaĝo trans la Mediteraneon. La rifuĝantoj en la Arktiko devas forlasi siajn biciklojn tamen ĉe la limo - jam troviĝas tie ĉirkaŭ 150 forlasitaj bicikloj, diras la policestro.