×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La vorto de la jaro

Vortoj estas estuloj iom misteraj. Oni povus diri, ke ili estas vestoj de la pensoj. Iuj vortoj estas modestaj, banalaj, aliaj havas fortan personecon – kiel la homoj. Ekzistas eĉ vortoj, kiuj kadukiĝas, post pli aŭ malpli longa vivo, kaj mortas.

Vortarojn oni povus konsideri kiel simplajn deponejojn de vortoj. Ili tie sidas, je nia dispono, bone protektataj. Tamen, ĉu nur deponejoj?

La mondfama universitato en Oksfordo, Anglujo, jam de la 19-a jarcento produktas unu el la plej prestiĝaj vortaroj en la mondo. Lastatempe, tiu konata verko – la oksforda vortaro – decidis pliampleksigi sian celon: ne nur registri kaj klarigi la signifon kaj uzadon de vortoj, sed ankaŭ atentigi la mondon pri novaj, elstaraj vortoj. Ĉiujare, faka komisiono elektas “ la vorton de la jaro”. Inter pluraj kandidatoj, oni elektas unu, kiu dum la lastaj monatoj aperis ofte kaj signifoplene, por esprimi fortan senton de la homoj, je internacia nivelo. La afero fariĝas jam tradicio, laŭ la gusto de la tradiciemaj angloj.

Jen, ekzemple: en la jaro 2012, la vorto de la jaro estis “GIF” (informadika vorto); en 2013, “selfie” (memportreto); en 2014, “vape” (vaporcigaredo).

En ĉi tiu jaro 2015, je la unua fojo, la vorto de la jaro ne estas propre vorto, sed piktogramo: elektiĝis la simbolo uzata en interreto, precipe en mesaĝoj, kiu montras plore ridegantan vizaĝon. Ĝi taŭgas por akompani amuzan retmesaĝon. Ĝi estas la plej ofte uzata, inter multaj etaj similaj simboloj. La nomo de tiuj vizaĝetoj, tipa moderna neologismo, estas “emoĵi”. Ili estis lanĉitaj unuafoje en Japanujo kaj nuntempe ekzistas pli ol cent tiaj piktogramoj. La rideganta “emoĵi” konkuris kun aliaj kandidatoj, interalie kun la vorto “rifuĝinto”.

La fakto, ke oni elektis etan figuron kiel vorton bone ilustras la influon de interreto en la homan lingvon kaj vivostilon. Malpli da detaloj, pli da objektiveco; malpli da komplikaĵoj, pli da simpleco. Maljunuloj grumblas, ke la lingvokapablo de la junularo ŝrumpas. Vana grumblado. Interreto estas nekontraŭstarebla cunamo.

Aliflanke, la etaj piktogramoj en interreto klare montras, ke la homaro plu revas pri ia internacia komprenilo, trans la babelo de multlingveco. Ĉu tio iamaniere koncernas Esperantistojn?