×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La verda encikliko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Je la 18-a de junio 2015, Papo Francisko lanĉis sian enciklikon ´Laudato Si´ ´. Kiel okazas post preskaŭ ĉio, kion faras ĉi tiu papo, la mondo brue reagis. La dokumento tuj kaŭzis sensacion. Post sinsekva defendo de malriĉuloj kontraŭ sociaj maljustaĵoj, post denunco kaj procesoj kontraŭ krimoj en la sino mem de la eklezio, post pledado favore al enmigrintoj kaj kontraŭ la favorado al maŝinoj, anstataŭ al homoj – nun la papo sin turnas al ekologio, kun sia tuta karismo. Oni jam nomas la novan dokumenton ´la verda encikliko´.

Jorge Mario Bergoglio naskiĝis en Argentino, diplomiĝis pri Ĥemio, simpatias al la argentina futbalteamo San Lorenzo kaj fariĝis la 266-a ĉefpontifiko en Romo, post la rezigno de Benedikto la XVI-a, en la jaro 2013. Li estas la unua amerikano, kiu okupas tiun postenon, fakte la unua neeŭropano post pli ol mil jaroj. La nova papo estas eksterordinara personeco. Li apartenas al la jezuita ordeno, fondita de Sankta Ignaco de Lojola, konsiderata kiel diskoniganto de la katolika doktrino ĉe la sociaj elituloj; li tamen elektis sian nomon Francisko, omaĝe al la tiel nomata ´sanktulo de malriĉuloj´. Per tio dekomence li prezentis sian klaran intencon okupiĝi pri la sociaj problemoj de la homaro, malferme kaj sendistinge.

Per la encikliko, la papo sendube sin direktas al ĉiuj: katolikoj, anoj de aliaj religioj kaj eĉ al senreligiuloj. Miaopinie, jen lia plej trafa, saĝa elekto. Medimalpurigado kaj ties klimataj konsekvencoj atingas ĉiujn kaj estas ĉies intereso solvi tiun gravan problemon. Tio estas standardo, kiu povas ´unuigi la homaron´ - por memorigi la faman Zamenhofan esprimon. Ĝi staras super ĉia ideologio. Laŭ tiu vidpunkto, papo Francisko lerte kaptis la okazon esprimi la ideon, ke koncernas al ĉiu homo defendi sian hejmon, la mondon. En tia defendado, ĉiuj estas fratoj, en plej konkreta senco. Li sukcesis kunigi tute objektivan celon al humanisma signifo. Ne eblas ne aplaŭdi!

Ĉu la encikliko efikos? Ĉu pro ĝi oni pli efike evitos la mondajn naturmediajn problemojn? Ĉu liaj argumentoj estas eventuale tro idealismaj? Tio estas alia afero: la papo faras, kion li povas. Sed homoj, kiuj ne estas katolikaj kaj neniam interesiĝis pri papaj dokumentoj, certe interesiĝos kaj legos ´Laudato Si´ ´. Estus tre oportune, se tuj aperus Esperanta versio de tiu teksto. Por veki vian scivolemon, jen mi proponas la unuan alineon, tradukitan el la portugallingva versio:

´ Laudato si´, mi´ Signore – Vi estu laŭdata, mia Sinjoro´, kantis Sankta Francisko el Asizo. Per tiu ĉarma kanto, li rememorigis nin, ke nian komunan hejmon oni povas kompari jen al fratino, kun kiu ni dividas la vivon, jen al bona patrino, kiu nin akceptas en siajn brakojn: Vi estu laŭdata, mia Sinjoro, pro nia fratino, la patrino tero, kiu nin subtenas kaj regas, kaj produktas diversajn fruktojn kun koloraj floroj kaj verdaĵoj.´