×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La valora programo "Esperanto-Sumoo"

De iom da tempo sin montras en la Esperanta mondeto kurioza programo nomata “Esperanto-Sumoo”. Longe mi hezitis partopreni en ĝi, pro pura antaŭjuĝo, mi konfesas: kiel povas funkcii programo, kiu invitas homojn legi ĉiun duan monaton certan kvanton da paĝoj el mem elektita libro kaj proklami ilin “venkintoj”, se ne eblas kontroli la efektivan plenumon de la promeso? Kia stultulo mi estas!

Pro influo de mia brazila amikino Dirce Sales, el Rio-de-Ĵanejro, kiu estas veterana partoprenanto en la Esperanto-Sumoo, mi decidis fine provi partoprenon, unuafoje. Ŝi firme asertis al mi, ke tiu iniciato estas valora por instigi legadon ĉe la Esperantista popolo. Jen en si mem nobla, inda celo, ĉar eldonistoj forte bezonas librokonsumantojn. Kaj mi ekpartoprenis, kiel debutanto, en la Esperanto-Sumoo, kiu komenciĝis je la 15-a de novembro 2015. Mi promesis legi po du paĝoj ĉiutage, el “La Historio de la Esperanta Literaturo”, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Kaj tion mi faris tute konscience. Fakte, ĝi nenion ŝanĝis en mia ĉiutaga legokutimo, ĉar efektive mi legas ja pli ol tiun kvanton da paĝoj ĉiutage, kun aŭ sen partopreno en la Sumoo. Ĉiun trian tagon, en la daŭro de la novembra Sumoo, mi nur devas raporti al la respondeca homo por debutantoj, ke mi plenumas la taskon, kiel promesite. Kaj jen mi estos “venkinto”, post monatoduono! Ĉu la tuta afero ŝajnas iom naiva?

Tamen ne. Nun, kiam mi partoprenas, por mia surprizo, ĝi ekhavis por mi tute alian dimension. La Esperanto-Sumoo havas sian valoron! Vizitinte ĝian paĝaron, mi konstatis, ke ĝi disvastiĝas tra la mondo. En diversaj Esperanto-eventoj (inkluzive de la Universala Kongreso en Francujo), oni kunsidis por pritrakti ĝin. Ĝi okazis unuafoje en la jaro 2009, kiam partoprenis 18 “luktistoj”, ĉiuj japanaj. En septembro 2015 partoprenis 238 legemuloj el 26 landoj! Paĝaro en “facebook” dinamikigas la diskutojn kaj bela, riĉenhava retejo (http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html) proponas amason da objektivaj informoj.

La programo transcendis la simplan stimuladon al legado. Ĝi proponas novan specon de kunsento, motivita per libroj kaj bazita sur etiko. Neniu kontrolas iun ajn, oni simple volonte partoprenas, pro la konvinkiĝo, ke Esperanta kulturo meritas interesiĝon. Oni serĉas personan disciplinon en legado kaj kleriĝo, sed la proponata defio estas de ĉiu partoprenanto al si mem. Bela, paca, novsenta lukto, por la spirita maturiĝo de homoj sur nia mondo ene de la Esperanta kulturo.

Denove oni povas konstati, kiel valora estas la iniciato kaj obstino de unu sola homo por starigi ion novan. Gratulon al S-ro Hori Jasuo, la motoro de la tuta programo! Estas por mi honoro, ke mi povas partopreni en ĝi. Mi publike petas pardonon, ke mi ne faris tion pli frue.