×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, La tria doktoro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazil La historion de nia lingvo Esperanto markis kuracistoj. Zamenhof kaj Kabe estis okulkuracistoj; Kolomano Kalocsay estis infektologiisto. En la monato oktobro ni devas rememori kaj celebri la naskiĝdaton de ĉi tiu lasta, ĉar certe nia lingvo ne estus tia, kia ĝi nuntempe estas, se li ne farus siajn kontribuojn al ĝia evoluo.

Kiel kunredaktanto de la konata Plena Analiza Gramatiko, li starigis lingvajn normojn. Per la eseo ´Lingvo, Stilo, Formo´, li proponis pensigajn manierojn uzi nian lingvon nuancoriĉe. Sed plej grave li agis kiel poeto: per tradukoj el diversaj lingvoj kaj per fasko da poemkolektoj li modele montris la eblecon uzi Esperanton kiel plene maturan, vivan lingvon. Same kiel oni celebras ´Blomsday´ en la tuta mondo, por omaĝi la irlandanon James Joyce, tiel same Esperantistoj devus ĉiujare je la 6-a de oktobro omaĝi nian plej grandan poeton: ĝi povus esti nia ´Kolomana tago´.

Li naskiĝis en 1891, en Hungarujo kaj mortis en 1976. Ankoraŭ tre juna, li partoprenis kiel soldato en la Unua Mondmilito. Poste li diplomiĝis kaj plenumis belan karieron kiel medicinisto kaj profesoro. Lia patro estis tribunala juĝisto kaj lia patrino mortis kiam li estis ankoraŭ knabo.

Dum kelkaj jaroj li redaktis la gravan revuon Literatura Mondo. Por kelkaj siaj poemoj li mem komponis melodiojn. Inter liaj originalaj poemaroj, oni menciu interalie ´Mondo kaj Koro´, ´Rimportretoj´, ´Ezopa Saĝo´, ´Izolo´. Inter liaj plej gravaj tradukoj ni menciu ´Eterna Bukedo´, ´Infero´ (de Dante), ´Reĝo Lear´, ´Somermeznokta Sonĝo´, ´La Tempesto´. Ankaŭ prozajn tradukojn li plenumis. Lia tuta verkaro estas tre vasta. Krome, li okupis diversajn postenojn en la Esperantomovado kaj estis membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto. Oni konsideras lin la spirita gvidanto de la tiel nomata Budapeŝta Skolo de la Esperanta literaturo.

Diversajn distingojn kaj omaĝojn ricevis Kolomano Kalocsay. Sed certe kio vere plaĉus al nia plej elstara poeto, se li ankoraŭ vivus, tio estas la konstanta legado de liaj mirindaj poemoj. Ni do faru tion: LA LANGO KAJ LA MANO Rifuĝis vulpo: Pelis ĝin ĉasisto kun armilo. Lignohakiston trovis ĝi, lin petis pri azilo, kaj li en tendo kaŝis ĝin. Tuj poste alrapidis kaj kriis la ĉasisto: "Hom'! ĉu vulpon vi ne vidis?" La homo negis per parol', sed montris per mangesto la lokon, kie kaŝis sin la rifuĝanta besto. La vorton kredis la ĉasist', la geston ne komprenis, plu kuris do. El la kaŝej' la vulpo nun elvenis kaj paŝis for silente. "Ej!" — la homo diris — "strange! Mi savis vian vivon, kaj vi iras for sendanke!" Respondis tiam lin la vulp': "Mi dankus plej distinge, se via man' kaj via lang' parolus samalingve. "


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazil

La historion de nia lingvo Esperanto markis kuracistoj. Zamenhof kaj Kabe estis okulkuracistoj; Kolomano Kalocsay estis infektologiisto. En la monato oktobro ni devas rememori kaj celebri la naskiĝdaton de ĉi tiu lasta, ĉar certe nia lingvo ne estus tia, kia ĝi nuntempe estas, se li ne farus siajn kontribuojn al ĝia evoluo.

Kiel kunredaktanto de la konata Plena Analiza Gramatiko, li starigis lingvajn normojn. Per la eseo ´Lingvo, Stilo, Formo´, li proponis pensigajn manierojn uzi nian lingvon nuancoriĉe. Sed plej grave li agis kiel poeto: per tradukoj el diversaj lingvoj kaj per fasko da poemkolektoj li modele montris la eblecon uzi Esperanton kiel plene maturan, vivan lingvon. Same kiel oni celebras ´Blomsday´ en la tuta mondo, por omaĝi la irlandanon James Joyce, tiel same Esperantistoj devus ĉiujare je la 6-a de oktobro omaĝi nian plej grandan poeton: ĝi povus esti nia ´Kolomana tago´.

Li naskiĝis en 1891, en Hungarujo kaj mortis en 1976. Ankoraŭ tre juna, li partoprenis kiel soldato en la Unua Mondmilito. Poste li diplomiĝis kaj plenumis belan karieron kiel medicinisto kaj profesoro. Lia patro estis tribunala juĝisto kaj lia patrino mortis kiam li estis ankoraŭ knabo.

Dum kelkaj jaroj li redaktis la gravan revuon Literatura Mondo. Por kelkaj siaj poemoj li mem komponis melodiojn. Inter liaj originalaj poemaroj, oni menciu interalie ´Mondo kaj Koro´, ´Rimportretoj´, ´Ezopa Saĝo´, ´Izolo´. Inter liaj plej gravaj tradukoj ni menciu ´Eterna Bukedo´, ´Infero´ (de Dante), ´Reĝo Lear´, ´Somermeznokta Sonĝo´, ´La Tempesto´. Ankaŭ prozajn tradukojn li plenumis. Lia tuta verkaro estas tre vasta. Krome, li okupis diversajn postenojn en la Esperantomovado kaj estis membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto. Oni konsideras lin la spirita gvidanto de la tiel nomata Budapeŝta Skolo de la Esperanta literaturo.

Diversajn distingojn kaj omaĝojn ricevis Kolomano Kalocsay. Sed certe kio vere plaĉus al nia plej elstara poeto, se li ankoraŭ vivus, tio estas la konstanta legado de liaj mirindaj poemoj. Ni do faru tion:

LA LANGO KAJ LA MANO

Rifuĝis vulpo: Pelis ĝin ĉasisto kun armilo. Lignohakiston trovis ĝi, lin petis pri azilo, kaj li en tendo kaŝis ĝin. Tuj poste alrapidis kaj kriis la ĉasisto: "Hom'! ĉu vulpon vi ne vidis?" La homo negis per parol', sed montris per mangesto la lokon, kie kaŝis sin la rifuĝanta besto. La vorton kredis la ĉasist', la geston ne komprenis, plu kuris do. El la kaŝej' la vulpo nun elvenis kaj paŝis for silente. "Ej!" — la homo diris — "strange! Mi savis vian vivon, kaj vi iras for sendanke!" Respondis tiam lin la vulp': "Mi dankus plej distinge, se via man' kaj via lang' parolus samalingve. "